Internacia Advokata Asocio

internacia organizaĵo de juristoj

La Internacia Advokata Asocio (angle International Bar Association, akronime IBA) estas la internacia asocio de advokatoj, advokataj asocioj kaj advokatfirmaoj fondita la 17-an de februaro 1947. La IBA nuntempe havas pli ol 80 000 individuajn advokatojn kaj 180 jurprofesiaj asocioj kaj advokatajn firmaojn de 175 landoj kiel membroj [1].

Internacia Advokata Asocio
emblemo
profesia kolegio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 17-a de februaro 1947 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Londono
Moto The Global Voice of the Legal Profession
Retejo Oficiala retejo
Jura formo Not-for-profit Corporation
vdr

La ĉefsidejo de la IBA estas en Londono, Britio. Tamen, la asocio ankaŭ konservas regionajn oficejojn en Vaŝingtono, Seulo kaj San-Paŭlo kaj Hago [2]. La IBA estas signife engaĝita en evoluigado de internaciaj juraj reformoj kaj formado de la estonteco de la advokatprofesio tutmonde.  Ekde ĝia fondo, ĝi havas specialan konsilan statuson antaŭ la UN Plenkunsido kaj la UN Ekonomia kaj Socia Konsilio ( ECOSOC ) [3]. La IBA ankaŭ estas en la konsila komisiono de la Eŭropa Komisiono, la Eŭropa Parlamento, la Monda Banko kaj la WTO.  Krome, la IBA ankaŭ estas partnerita kun la OECD [4] kaj, ekzemple, ekagas kontraŭ koruptomonlavado fare de advokatoj [5]. Ankaŭ ekzistas partnerecoj kun la Internacia Federacio de Kontistoj (IFAC) [6] kaj la Internacia Organizaĵo de Dungantoj (IOE) [7].

Referencoj

redakti
  1. IBA - About the IBA (en-gb). Alirita 2019-01-03 .
  2. IBA - Contact us (en-gb). Alirita 2019-01-03 .
  3. List of non-governmental organizations in consultative status with the Economic and Social Council as of 18 September 2008. United Nations. Alirita 13 April 2013 .
  4. "IBA and OECD form stronger ties", Business Day Online, 18 October 2012. Arkivigite je 2014-05-25 per la retarkivo Wayback Machine
  5. The Fight against Foreign Bribery: New Laws, New Challenges, New Trends. OECD (24 June 2011). Alirita 3 May 2013 .
  6. News Details - IFAC and IBA sign anti-corruption mandate. Arkivita el la originalo je 2020-04-12. Alirita 2019-01-03 .
  7. New IBA GEI and IOE report aims to provide business with enhanced guidance on ILO International Labour Standards (en-US) (7 December 2018). Alirita 2019-01-03 .

Eksteraj ligiloj

redakti