Internacia Centro UNESCO-UNEVOC por Teknika kaj Metia Edukado kaj Trejnado

La Internacia Centro UNESCO-UNEVOC por Teknika kaj Metia Edukado kaj Trejnado estas unu el sep institutoj kaj centroj de Unesko, kiuj laboras pri edukado.[1] La Internacia Centro situas ĉe la universitatejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Bonno, Germanio, kaj estas financata de kaj unesko kaj la germana registaro.[2] UNESCO-UNEVOC estas la internacia centro por konekti membroŝtatojn de Unesko tutmonde por evoluigi kaj fortigi teknikan kaj metian edukadon kaj trejnadon (TMET).[3] La centro laboras en la kunteksto de la mandato de Unesko por Eduko por Ĉiuj kaj Eduko por Daŭripova Disvolviĝo.[4] Ĝi entreprenas siajn agadojn per reto de TMET-institucioj konsistantaj el fakoj de ministrejoj, landaj korpoj, universitatoj, kaj centroj de trejnado.[5]

Internacia Centro UNESCO-UNEVOC por Teknika kaj Metia Edukado kaj Trejnado
organizaĵo
Komenco 2002 vd
Lando(j) Germanio vd
Situo Bonno
Retejo Oficiala retejo
vdr
UNESCO-UNEVOC ĉe la Universitatejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Bonno, Germanio

Historio redakti

 
Universitatejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Bonno

En 1989, la Unuiĝintaj Nacioj agnoskis, ke la “progresigo de teknika kaj metia eduko devus kontribui al la sekurigo de paco kaj amika kompreno inter nacioj” kaj estis tial parto de ĝia mandato.[4] En ĉi tiu kunteksto, oni kreis “Internacian Projekton pri Teknika kaj Metia Edukado” kaj lanĉis la “Reton UNEVOC” en 1992.[6] La reto kunvenigis 185 centrojn en 126 landoj en 1999.[6]

La Internacia Centro UNESCO-UNEVOC estis kreita en 1999 baze de la decido de la 30a Ĝenerala Konferenco de Unesko.[3] Post unu jaro, Unesko kaj la germana registaro konsentis gastigi la Internacian Centron en la Konstruaĵo Langer Eugen, la eksa konstruaĵo por germanaj parlamentanoj, kiu nun gastigas la universitatejon de la Unuiĝintaj Nacioj.[7] Oni komencigis la novan institucion en aprilo 2002.[8][9]

Referencoj redakti

  1. About us: Institutes and centres. UNESKO. Alirita junio 2014.
  2. (14a de majo 2014) An Assault on poverty. IDRC/CDRI. ISBN 9781552500262.
  3. 3,0 3,1 Records of the General Conference: Resolution. UNESKO (2000). Alirita junio 2014.
  4. 4,0 4,1 Convention on Technical and Vocational Education. UNESKO (1989). Alirita junio 2014.
  5. UNESCOUNEVOC: About us. UNESCO-UNEVOC. Alirita junio 2014.
  6. 6,0 6,1 Introduction to the second international congress on Vocational Education. UNESKO (1999). Alirita junio 2014.
  7. Un Campus. Urbo Bonno.[rompita ligilo]
  8. UNESCO Executive board, Hundred and sixty-fourth Session (10a de majo 2002). Alirita junio 2014.
  9. Bildung ist der Schlüssel zur Entwicklung. General Anzeiger Bonn (9a de aprilo 2002).

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo UNESCO-UNEVOC en la angla Vikipedio.

Vidu ankaŭ redakti