Internacia Ekspozicio de Modernaj Dekoraj kaj Industriaj Artoj

La Internacia Ekspozicio de Modernaj Dekoraj kaj Industriaj Artoj (en franca: Exposition internationale des arts décoratifs et industriels modernes) estis internacia ekspozicio okazinta en Parizo, Francio, el Aprilo al Oktobro 1925. Ĝi estis planita fare de la Francia registaro por disvastigi la novan stilon de moderna arkitekturo, interna dekoracio, meblaro, vitro, juvelaro kaj aliaj dekoraciaj artoj kaj en Eŭropo kaj tra la tuta mondo. Multaj ideoj de la internacia avangardo en la kampoj de arkitekturo kaj aplikitaj artoj estis prezentitaj por la unua fojo en la Ekspozicio. Tiu evento okazis inter la placo antaŭ la Hotelo de la Invalidoj kaj la enirejoj de la Grand Palais kaj de la Petit Palais, kaj sur ambaŭ bordoj de la rivero Sejno. Estis 15,000 ekspoziciantoj el dudek landoj; kaj ĝi estis vizitita de 16 milionoj da personoj dum sia sep-monata daŭro.[1] La Moderna Stilo prezentita en la Ekspozicio poste konatiĝis kiel "Art Deco" (Dekora Arto), laŭ la propra nomo de la Ekspozicio.[2][3]

Poŝtkarto de la Exposition Internationale des Arts decoratifs et industriels modernes (1925).

Notoj redakti

  1. Goss, Jared. "French Art Deco". Metropolitan Museum of Art. Alirita la 30an de Oktobro 2018.
  2. Benton, Charlotte; Benton, Tim; Wood, Ghislaine (2003). Art Deco: 1910–1939. Bulfinch. p. 16. ISBN 978-0-8212-2834-0.
  3. Bevis Hillier, Art Deco of the 20s and 30s (Studio Vista/Dutton Picturebacks), 1968

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 48° 51′ 49″ Nordo 2° 18′ 49″ Oriento / 48.8636 °N, 2.3136 °O / 48.8636; 2.3136 (mapo)