Juristoj esperantistaj

(Alidirektita el Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Juristoj esperantistaj tra la jardekoj post la ekapero de la Esperanto-movado estis organizitaj en tri asocioj.

Internacia Societo de Esperantistaj Juristoj (ISEJ) redakti

ISEJ estis fondita dum la Universala Kongreso (UK) en Ĝenevo en 1906. Ĝi havis jenajn celojn: krei internaciajn aferajn rilatojn inter juristoj per Esperanto, labori per Esperanto por la evoluo de la internacia kaj kompara juro, verki juran terminaron en Esperanto.

Ĝis la unua mondmilito la societo kalkulis 160 membrojn. Gvidis ĝin prokuroro Degon, ĝenerala sekretario; prezidis ĝis minimume 1934 advokato Alfred Michaux el Boulogne-sur-Mer; ĝia organo estis "La Revuo". Dum la 17-a UK en Ĝenevo en 1925 estas elektita jena estraro: Krom advokato Michaŭ advokato Józef Litauer el Varsovio kaj advokato Siegfried Liebeck el Berlino. Ĝenerala sekretario estis advokato Chapron el Le Mans, kiu ankaŭ gvidis la fakan kunvenon dum la UK en Romo en 1935. La societo havis siajn kunvenojn dum la UK. Aperis kelkaj jarlibroj de la societo kaj en 1932 germana-Esperanta jurista vortaro verkita de Siegfried Liebeck.[1]

Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj (IEAJ) redakti

IEAJ estis fondita dum la UK en Marsejlo en 1957. Ĝia motoro kaj prezidanto estis Ivo Lapenna. Ĝi eldonis Internacian Juran Revuon. 1-a jarkolekto aperis en 1966 kaj la serio daŭris ĝis 4-a jarkolekto en 1969. Post paŭzo sekvis 5-a jarkolekto en 1975 ĝis 17-a en 1987, tiam la revuo ĉesis aperi. La lastaj volumoj de IJR ampleksis po 2 numerojn jare.

Internacia Jurista Esperanto-Asocio (IJEA) redakti

Post la malapero de IEAJ, kelkaj juristoj parolantaj la internacian lingvon en 1989 decidis krei novan fakan asocion - Esperanta Jura Asocio, kiu en 1992 rekoniĝis fare de UEA. Ĝi ekde 2001 eldonas revuon Jura Tribuno Internacia. Ĉi tiu asocio ŝanĝis sian nomon kaj aprobis novajn statutojn en la jaro 2017, kaj nuntempe esperantistaj juristoj renkontiĝis ene de la Internacia Jurista Esperanto-Asocio IJEA.

Laŭ stato komence de 2021 la estraron gvidas prezidanto Miguel Faria de Bastos, portugalo kaj advokato de la Ordono de Advokatoj de Angolo kaj ankaŭ de Portugalio. Li estas honora prezidanto de la Portugala Esperanto-Asocio kaj membro de lingvaj, kulturaj kaj homrajtaj asocioj, kaj estas aŭtoro de la libro “Timoro, la plej granda ekstermejo en la mondo”, (1998), ankaŭ kun versio en la portugala lingvo.

Estrara sekretario kaj kasisto estas José María Rodríguez Hernández, hispano kaj advokato en la jur-servo de la hispana administracio. Li estas membro de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, eseisto pri la historio de la Esperanto-movado en Andaluzio kaj ĉefredaktoro de la revuo Gazeto Andaluzia.

Krome kiel senofica estrarano funkcias Świętosław Fortuna, polo kaj jura konsilisto. Kiel laboranta emerito li kondukas propran juran kancelarion en Kalisz kaj ankaŭ estas membro de advokata kancelario. Samtempe li estas la membro de Grandpolia Ĉambro de Juraj Konsilistoj en Poznano. En la pasinteco li agadis kiel vicdekano de tiu ĉambro.

Eksteraj ligiloj redakti

Famaj Esperantistoj-juristoj redakti

Referencoj redakti