Internacia Fonduso por Agrikultura Disvolviĝo

La Internacia Fonduso por Agrikultura Disvolviĝo (en la angla : The International Fund for Agricultural Development; en akronimoj : IFAD ) estas internacia agentejo subigita al la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝia rolo estas helpi al evolulandoj kies ekonomio baziĝas sur agrikulturo, evoluigi profitodonan kaj altkvalitan agrikulturan industrion.

Internacia Fonduso por Agrikultura Disvolviĝo
emblemo
faka institucio de Unuiĝintaj Nacioj
Komenco 1977 vd
Lando(j) Italio vd
Sidejo Romo
Situo Romo
Retejo Oficiala retejo
vdr

La agentejo estis establita en 1977 post studo publikigita tiujare de Unuiĝintaj Nacioj kaj konstatis, ke 75% de la loĝantoj de evolulandoj loĝas en neevoluintaj agrikulturaj areoj, kiuj povas doni bonajn produktaĵojn. Tiu plibonigo de la agrikultura produkto kondukus al la kresko de tiuj landoj kaj pli malaltprezaj manĝaĵoj tra la mondo.

La organizo estas parto de la Disvolva Grupo de Unuiĝintaj Nacioj. La sidejo de la organizo troviĝas en Romo, Italio.

Aktuale en 2017, la prezidanto de la fondaĵo estas Gilbert Houngbo el Togolando.