Internacia Instituto de Socia Historio

esplora instituto en Amsterdamo

La Internacia Instituto de Socia Historio (nederlande: Internationaal Instituut voor Sociale Geschiedenis; mallonge: IISG) estas esplorinstituto kaj arkivejo en Amsterdamo pri socia historio. Ĝi kolektas arkivojn pri laboro, sociaj interrilatoj kaj sociaj movadoj. La esplorado estas tutmonda.

Internacia Instituto de Socia Historio
Internationaal Instituut voor Sociale Geschiedenis
La Internacia Instituto de Socia Historio
La Internacia Instituto de Socia Historio
esplorada instituto
Dum 25-a de novembro 1935 –
Geografia situo 52° 22′ 9″ N, 4° 56′ 22″ O (mapo)52.369084.93944Koordinatoj: 52° 22′ 9″ N, 4° 56′ 22″ O (mapo)
Map
Internacia Instituto de Socia Historio
Tipo arkivejo
Agareo socia historio
Fondodato 25-a de novembro 1935
Lando Nederlando
Estr(ar)o Henk Wals
Retejo https://iisg.amsterdam/nl Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

ArkivojRedakti

Kiel arkivejo, la IISG kolektas arkivoj kaj informoj por esploristoj. La kolektoj aŭ apartenas al la IISG, aŭ estas uzopruntita de ekstera partio al la IISG. La instituto enhavas diversajn kolektojn, interalie la arkivoj de Karl Marx kaj Friedrich Engels, Provo, Socialdemokrata Laborista Partio, Partij van de Arbeid, Arthur Lehning, Karl Kautsky, Lev Trockij, Emma Goldman kaj la Rote Armee Fraktion.

EldonojRedakti

Kune kun Amsterdam University Press estas eldonata la Tijdschrift voor Sociale en Economische Geschiedenis (esperante: Revuo por Socia kaj Ekonomia Historio). Kune kun Cambridge University Press estas eldonata la International Review of Social History (esperante: Internacia Revuo de Socia Historio). Rete, IISG eldonas la Biografisch Woordenboek van het Socialisme en de Arbeidersbeweging in Nederland (esperante: Biografia Vortaro de Socialismo kaj la Laborista Movado en Nederlando, BWSA). BWSA enhavas biografietojn pri Nederlandaj socialistoj kaj membroj de maldekstraj sociaj movadoj.

IISG kaj EsperantoRedakti

IISG enhavas la arkivon de Esperanto Nederland[1] kaj de la Federacio de Laboristaj Esperantistoj.[2] Ankaŭ la arkivoj de diversaj esperantistoj troviĝas en IISG:

BWSA enhavas biografiojn pri la sekvaj esperantistoj:

ReferencojRedakti

  1. Archief Esperanto Nederland (nederlande). Internationaal Instituut voor Sociale Geschiedenis. Alirita 2018-04-20.
  2. Archief Federacio de Laboristaj Esperantistoj (Amsterdam) (nederlande). Internationaal Instituut voor Sociale Geschiedenis. Alirita 2018-04-20.
  3. Archief F.B.E. ten Hagen (nederlande). Internationaal Instituut voor Sociale Geschiedenis. Alirita 2018-04-20.
  4. Archief P.G. van der Plank (nederlande). Internationaal Instituut voor Sociale Geschiedenis. Alirita 2018-04-20.
  5. Maarten Brinkman (1992). “DREES, Willem”, BWSA (nl) 5, p. 58–65. 
  6. Ans Bakker-ten Hagen; Dik Nas (2016). “FAULHABER, Frederik Antonius Franciscus”, BWSA online (nl). 
  7. Bart de Cort (2016). “HEIJNEN, Anna Aleida”, BWSA online (nl). 
  8. Fia Dieteren (2001). “KRAMERS, Martina Gezina”, BWSA (nl) 8, p. 117–120. 
  9. Ward de Kock (2018). “NUTTERS, Wijtze”, BWSA online (nl). 
  10. Ruud Uittenhout (1990). “REES, Jacob van”, BWSA (nl) 4, p. 171–174. 
  11. Piet Hoekman (2001). “SCHMIDT, Petrus Johannes”, BWSA (nl) 8, p. 241–248. 
  12. Peter-Paul de Baar (1998). “THIJSSEN, Theodorus Johannes”, BWSA (nl) 7, p. 226–232. 
  13. Floor M. van Gelder (2011). “WEIDEMA, Anke”, BWSA online (nl). 

Eksteraj ligilojRedakti