Internacia Jardeko por Kulturo de Paco kaj Senperforto por la Infanoj de la Mondo

La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj proklamis la unuan jardekon de la 21a jarcento kaj de la tria jarmilo, nome la jarojn 2001 ĝis 2010, la Internacia Jardeko por Kulturo de Paco kaj Senperforto por la Infanoj de la Mondo.[1] Tio sekvis rezoluciojn pri la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco kaj la Internacia Tago pri Paco.

La agadplano por la jardeko proponas ok sferojn de agado en kiuj labori por la antaŭenigo de la kulturo de paco:

Je la 29a de novembro 2000, la Ĝenerala Asembleo decidis doni al Unesko la respondecon kunordigi "la agadojn de la organizaĵoj de la sistemo de la Unuiĝintaj Nacioj por progresigi kulturon de paco, kaj interlabori kun aliaj organizaĵoj rilataj al tiu afero." En 2009, la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj, en rezolucio pri la Internacia Jardeko por la Progresigo de Kulturo de Paco kaj Senperforto por la Infanoj de la Mondo, aprobis la daŭrantan laboron de la Novaĵreto Kulturo de Paco kiel grava parto de la daŭranta atento de la Unuiĝintaj Nacioj al kulturo de paco.

Eksteraj ligoj redakti

Referencoj redakti

  1. United Nations General Assembly Session 53 Resolution A/RES/53/25 10a de novembero 1998. Alirita 2007-08-10.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo International Decade for a Culture of Peace and Non-Violence for the Children of the World en la angla Vikipedio.