Internacia Kantaro

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Internacia Kantaro estas Esperanta, 64-paĝa kantaro, kolektita kaj prilaborita de Paul Bennemann. Ĝi aperis en la jaro 1922 ĉe Ferdinand Hirt & Sohn el Lepsiko. La dua eldono estas 100-paĝa kaj eldonita en 1929. La tria, 154-paĝa kaj muzika eldono, aperis en 1930

Internacia Kantaro
Internacia Kantaro
Internacia Kantaro
Aŭtoro Paul Bennemann
Eldonjaro 1922
Urbo Lepsiko
Eldoninto Ferdinand Hirt & Sohn
Paĝoj 64
vdr

Enhavo redakti

La kantaro enhavas La Espero-n, Tagiĝo-n kaj popolkantojn el 55 landoj.

Recenzoj redakti

 
 Dua eldono duobligita kun pli ol 150 kantoj. La laboro de la aŭtoro kiel tradukinto, kolektinto, muzikisto estas grava kaj laŭdinda. Lia kolekto liveras poezion kaj muzikon de plej diversaj landoj. La tekstaro estas zorge presita kaj senerara. La paroloj estas bone tradukitaj, korekte versigitaj, zorge ritmaj laŭ la melodioj. 
— 1930, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 7; Historio de Esperanto II, paĝo 707

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti