Internacia Knabama Tago

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Internacia Knabama Tago estas simbole popola kunvoko naskiĝinta en interreto por instigi al socia akceptado kaj de pedofilio kaj de pederastiaj rilatoj.[1] En tiu tago, pedofiloj de la tuta mondo publike kaj diskrete ekbruligas bluan kandelon, kiu iĝis la simbolo de la kunvoko. La fiksita dato estas la unua sabato post la somera solstico. Konsiderante la du hemisferojn, la celebrado okazas du fojojn jare.

Aliseksemaj pedofiloj kreis poste la Tagon de Alico. La dato por ĉi tiu alia kunvoko estas la 25-a de aprilo, tago en kiu Lewis Carroll konatiĝis en 1856 kun Alice Liddell, la knabino kiu inspiris al li sian faman romanon Alico en Mirlando.

Ĝis nun la organizantoj de tiuj eventoj neniam oficiale celebris nenian fizikan kunvokon.

Historio redakti

La celebrado de la Internacia Tago de Knabamo kiel simbola dato estis proponita konkrete kaj kune en la forumoj de Free Spirits kaj SafeHaven, en la jaro 1998. Oni sugestis, ke la celebrado okazu ĉiujare post la somera solstico. Tial, ke tiu dato jam pasis tiujare, oni sugestis, ke ĝi okazus du fojojn jare post la respektivaj someraj solsticoj de la norda kaj suda hemisferoj. La 1-an de julio 1998 estis malfermita retloko kun oficiala karaktero, IBLD.net, por konservi viva tiun ideon kaj stimuli ĝian celebradon, kiu estis ĝisdatigita ekde tiam, kun diverspecaj kontribuoj. La unua organizita celebrado okazis la 21-an de decembro 1998.[2]

Unu el la karakteroj de la unuaj celebradoj de la Internacia Tago de Knabamo estis 18-hora "maratono" ĉe IRC, aperta al partopreno de ĉiuj, kies debatoj inter iliaj multaj partoprenantoj fine okazis la unuan sabaton post la solstico, pli ĝuste ol la precizan tagon kiam ĝi havis lokon. La kialo estis, ke la partoprenantoj povis tiel pli facile programi iliajn agadojn ol en labor-tago. En junio 2002, ene de la maratono de debatoj, oni decidis en konsento, parte kaŭze de la kvanto da tempo kaj klopodo kiujn supozis ĉiu celebrado, ke fari ĝin du fojojn jare estis troe kaj ke, ekde tiam, oni nur devus konservi tiun de junio. Alia faktoro estis koincido de la decembra celebrado kun la kristnaskaj festoj celebritaj en multaj landoj. La debatojn ĉe IRN oni ne plu reprenis ekde 2002, pro sekurecaj kialoj.

Post evoluo de tiuj celebradoj, granda parto de la originala fervoro estis anstataŭita per pli trankvila kaj privata tono. Post malapero de la IRC-a maratono, la kontribuoj fariĝis pli personaj kaj la publika eksponado limigiĝis. Tial, ke la postulata klopodo estas pli malgranda kaj estas dediĉita al promociaj agadoj kiel la "retrokalkulo" de la tagoj restantaj por la celebrado, la antaŭaj kialoj por adopto de nura ĉiujara tago por la celebrado perdis parton de sia graveco. Sekve, kaj ekde 2005, oni anoncis la tagon por esti celebrita dum la unua sabato post la somera solstico en ambaŭ hemisferoj.

Polemiko redakti

En 2008, en Hispanio, la tiama Popol-Defendanto, Enrique Múgica [Enrike Múĥika], urĝis la Ŝtatan Ĝeneralan Prokurorejon, ke ĝi iniciatu proceduron por bloki la oficialan retlokon de la Internacia Tago de Knabamo. Antaŭ la amaskomunikila perturbo elĉeniĝita, la ŝtata ĝenerala prokuroro, Cándido Conde-Pumpido [Kándido Konde Pumpido], petis raporton al Civilgvardio por konkretigi la jurpunan entecon de la kunvoko.[3] Fine, la Grupo pri Telematikaj Deliktoj de la armita instituto adresis raporton al la prokuroro en kiu ĝi klarigis, ke oni ne trovis indikaĵojn pri delikto en la retloko kaj ke ĝi estis gastigita en retservilo de Usono. La raporto klarigis ankaŭ, ke pedofilio ne karakterizas delikton per si mem, ĉar ĝi rilatas al seksprefero, sed ne al sia plenumiĝo, kio estas pederastio. Tamen, la ministro pro internaj aferoj, Alfredo Pérez Rubalcaba, avertis ke la institucio sub lia responso laboris por malhelpli, ke oni reproduktu tiaspecajn retpaĝojn en Hispanio..[4]

Referencoj redakti

  1. Oficiala retloko Arkivigite je 2009-06-11 per la retarkivo Wayback Machine de la Internacia Tago de Knabamo (angle kaj hispane).
  2. angle, hispane A brief history of International BoyLove Day Arkivigite je 2011-01-14 per la retarkivo Wayback Machine, IBLD.net.
  3. Movilización contra el 'día del orgullo pedófilo'. El País, 2008-06-23.
  4. La convocatoria para el 'día del orgullo pedófilo' era para 2006. El País, 2008-06-25.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti