Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj
La Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL) estis fondita en 1978 en Barcelono. Ĝi estas faka asocio pri etnismo kunlaboranta kun la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi eldonas la revuon Etnismo.
Motivo
redaktiLa programeca bazo de IKEL estas la Deklaracio por etnista humanismo, aprobita en kunveno okazinta dum la berlina UK en 1999.
Strukturo
redaktiEstraro
redaktiEn 2016, la nuntempa estraro estas[1]:
- Prezidanto: Alain Favre
- Vicprezidanto kaj redaktisto: Nicole Margot
- Sekretario: Nikolas Xil Carvalho
- Kasisto: Xabier Rico Iturriotz
- Rilatoj kun Esperanto-gazetoj, reviziado: István Ertl
- Estrarano: Hèctor Alòs i Font
Prezidantoj
redakti- 1978–1998: Uwe Joachim Moritz
- 1998–2011: Daniele Vitali
- ekde 2011: Alain Favre.