Internacia Konsilio de Scienco

La Internacia Konsilio de Scienco (angle [The] International Council for Science, mallongigita : ICSU, antaŭe: la Internacia Konsilio de Sciencaj Unioj) estis ne-registara organizaĵo, fondita an 1931 por kunigi natur-sciencistojn per internacia klopodado. Ĝi konsistas el 98 mult-fakaj Naciaj Sciencaj Membroj (sciencaj esploraj konsilioj aŭ sciencaj akademioj) kaj 26 internaciaj, unu-fakaj Sciencaj Unioj, por provizi diversan sciencan ekspertizon ebligante al la membroj pritrakti gravajn internaciajn interfakajn aferojn kiujn neniu povus sole pritrakti. La Konsilio havas ankaŭ 28 Sciencajn Asociitojn.

Internacia Konsilio de Scienco
emblemo
ombrelorganizaĵo • scienca organizaĵo
Komenco 1931 vd
Fino 5-a de julio 2018 vd
Antaŭe International Research Council vd
Poste Internacia Scienca Konsilio vd
Sidejo Parizo
Ĉefestro(j) Catherine Bréchignac vd
Filioj Komitato pri Kosma Esplorado vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Inter la membraj Sciencaj Unioj estas la Internacia Matematika Unio, la Internacia Astronomia Unio, kaj la Internacia Unio de Pura kaj Aplikata Ĥemio.

La Konsilio fondiĝis en Bruselo, kie ĝi lokiĝis. La fondiĝo okazis en 1931, post la disiĝo de la Internacia Esplora Konsilio, kiu fondiĝis en 1919 kaj kiu mem evoluis de la Internacia Asocio de Akademioj kreita en 1899. La nomo ŝanĝis al la nuna Internacia Konsilio de Scienco en aprilo 1998, por plibone speguli la dupartan membraron (naciaj sciencaj akademioj kaj internaciaj sciencaj unioj). Sed la mallongigon ICSU (de la angla nomo) oni konservis pro diversaj kialoj. La nuna loko de la Konsilio estas en Parizo, Francio, kie lokiĝas ĝia Sekretariejo.

La Konsilio celas rompi barilojn de specialiĝo per iniciati kaj kunordigi gravajn internaciajn interfakajn programojn kaj per krei interfakajn grupojn kiuj entreprenas agadojn kaj esplorajn programojn kiuj interesas plurajn membrojn. La Konsilio celas la interŝanĝon de ideoj kaj informo kaj la evoluigon de normoj. Centojn da kongresoj, simpozioj, kaj aliaj sciencaj kunvenoj organizas la Konsilio ĉiujare tra la mondo, kaj diversajn novaĵ-bultenojn, manlibrojn, kaj gazetojn ĝi eldonas.

La ĉefa financa fonto de la Konsilio estas kontribuoj de siaj membroj. Aliaj fontoj de enspezo estas kontraktoj de Unesko kaj donacioj kaj kontraktoj de UN-aj instancoj, fondaĵoj, kaj faktorioj, kiujn utiligas la Konsilio por subteni sciencajn aktivaĵojn de siaj membroj kaj intermembraj grupoj. Unu el ĝiaj plej gravaj fortoj, tamen, estas la tempo kontribuita senpage de la miloj da sciencistoj dediĉitaj al la celoj de la Konsilio.

La TTT-ejo de la Konsilio en la angla http://www.icsu.org