Internacia Konsilio por Kino, Televido, kaj Aŭdvida Komunikado

La Internacia Konsilio por Kino, Televido, kaj Aŭdvida Komunikado estas la konsilia estaĵo de Unesko pri ĉiuj aferoj de kino, televido, kaj nova amaskomunikilaro. Situante en la sidejo de Unesko en Parizo, Francio, ĝi estis fondita en 10a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en 1958.

Internacia Konsilio por Kino, Televido, kaj Aŭdvida Komunikado
organizaĵo
Geografia situo 48° 50′ 46″ N, 2° 18′ 19″ O (mapo)48.84622.3053Koordinatoj: 48° 50′ 46″ N, 2° 18′ 19″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Sidejo Parizo
Internacia Konsilio por Kino, Televido, kaj Aŭdvida Komunikado (Parizo)
Internacia Konsilio por Kino, Televido, kaj Aŭdvida Komunikado (Parizo)
DEC
Internacia Konsilio por Kino, Televido, kaj Aŭdvida Komunikado
Internacia Konsilio por Kino, Televido, kaj Aŭdvida Komunikado
Lokigo de Parizo en Francio
Map
Internacia Konsilio por Kino, Televido, kaj Aŭdvida Komunikado
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

Sub la prezidado de Profesoro Paul Rivet, en 1955 Unesko organizis serion de konsultoj por antaŭenigi la penojn de la Internacia Instituto de Eduka Kino, kiu estis antaŭe asociita al la Ligo de Nacioj.

Dum la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Nov-Delhio en 1958, Profesoro Mario Verdone, estro de la itala senditaro, prezentis projekton por establi Internacian Instituton de Kino kaj Televido, kaj ĝi estis aprobita. Jean Benoit-Levy, honora direktoro de la Kino de la Unuiĝintaj Nacioj, direktis la studaĵon kun la helpo de dek du internaciaj spertuloj.

La konstitucia ĉarto de la konsilio estis subskribita je la 23a de oktobro 1958. La plej gravaj federacioj kaj asocioj pri aŭdvidaĵoj kaj amaskomunikilaro fariĝis la fondantaj membroj.

En 1980, kun la apero de novaj teknologioj, Profesoro Enrico Fulchignoni, Direktoro de Arta kaj Literatura Kreo ĉe Unesko kaj Prezidanto de la Konsilio, decidis aldoni aŭdvidan komunikadon al la celoj de la konsilio.

Ekde la kreo de la konsilio, la prezidantoj estis: John Maddison (ISFA), Jean d'Arcy (RTF-UN), Raymond Ravar (CILECT), Mario Verdone (CIDALC), Fred Orain (Produktado), Enrico Fulchignoni (Unesko), Gérard Bolla (Unesko) Christopher Roads (Brita Biblioteko), Jean Rouch (CIFES), Daniel Van Espen (Signis), Pierpaolo Saporito (OCCAM), Jean-Michel Arnold (Fotilo), Hisanori Isomura (NHK), kaj Inoussa Ousseini (Unesko).

Celoj redakti

La celoj de la konsilio estas jenaj:

  • Stimuli la kreadon kaj progresigi la produktadon kaj disdonadon de altkvalitaj aŭdvidaj verkoj;
  • Konsili internaciajn organizaĵojn kaj ŝtatojn pri la efektivigo de artaj, edukaj, kaj industriaj politikoj;
  • Krei sinergion inter kreantoj, profesiuloj, kaj estroj de amaskomunikiloj per progresigi kunlaboron inter la membroj, precipe en la servo de la larĝaj celoj de Unesko;
  • Starigi arenon, kie malsamaj profesiuloj pri aŭdvidaĵoj, precipe la junuloj, povas prezenti siajn perspektivojn kaj propronojn al internacia aŭdantaro;
  • Kuraĝigi trejnadon kaj esploradon en ĉiuj aŭdvidaj areoj, inkluzive de amaskomunikilara eduko, kaj provizori spacon por konsiderado pri la evoluado de teknologioj en la servo de kreado, edukado, kaj kulturo;
  • Kontribui al la klopodoj de progresigo de komunikado, precipe pri la libera fluo de informo.

La konsilio festis sian 50an naskiĝtagon ĉe Unesko je la 23a de oktobro 2008.

Agado redakti

La ĉefa rolo de la konsilio estas vojo al kaj de Unesko por ĉiuj aferoj pri kino, televido, aŭdvida komunikado, kaj la nova amaskomunikilaro. Tio inkluzivas (1) konsili Uneskon pri ĝia programo "Kreemaj Urboj de Kino",[1] (2) partopreni en la planado de programoj de UNesko, (3) proksime asocii kun la fako de Unesko pri "Libereco de Informo" en la areo de Kulturo kaj Komuniko, (4) fari enketojn je la peto de Unesko, ktp.

Ĝi ankaŭ organizas festojn (kun la premio "Prix du CICT"), trejnaĵojn, kaj edukajn programojn por plenkreskuloj, kaj kunvenigi debatojn kaj kunvenojn por fakuloj pri eduko, scienco aŭ kulturo.

Eksteraj Ligoj redakti

Referencoj redakti

  1. UNESCO Document How to apply to UNESCO's CREATIVE CITIES Network

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo International Council for Film Television and Audiovisual Communication en la angla Vikipedio.