Internacia Laborista Asocio

Tiu artikolo rilatas la nuntempan sindikataron. Por la historia organizaĵo oni vidu 1-a Internacio.


Internacia Laborista Asocio
tutmonda sindikata federacio
Komenco decembro 1922 vd
Antaŭe Internacia Laborista Asocio vd
Sidejo Barcelono
Ideologio

anarki-sindikatismo

Retejo Oficiala retejo
vdr
Internacia Laborista Asocio
Nomo Internacia Laborista Asocio
Fondjaro 1922
Idearo anarkosindikatisma
Medio internacia
Ĝenerala Secretario En Barcelono
ttt-ejo http://iwa-ait.org

Internacia Laborista Asocio (ILA) estas internacia organizaĵo de anarkiisma inspiro, en kiu kunigas sindikatoj de diversaj landoj, ĉiuj el ili el kontraŭaŭtoritarecaj idearoj. Plej granda parto rilatas al anarkosindikatismo, kvankam ĝi federigas ankaŭ organizaĵojn de revoluciaj laboristoj.

Inter la 25a de decembro 1922 kaj la 2a de januaro de 1923 diversaj anarkosindikalistaj grupoj refondas en Berlino la ILA, kiu rilatas laŭ sia deveno kun la 1-a Internacio (1864-1876) kaj ili konsideras sin ties sekvantoj. Ĝia sekretariaro troviĝis lastatempe (aprilo de 2006) en Oslo. Oni antaŭvidis, ke ĝi pluestu en Oslo ĝis decembro de 2006.

Sekcioj de ILA redakti

Oni nomas “sekcioj” la naciajn sindikatojn aliĝintajn al ILA. Estas nur unu sekcio en ĉiu lando. La sekcioj en la lastaj jardekoj estis la jenaj:

Amikoj de ILA redakti

Dissplitiĝo redakti

Pro diversaj malkonsentoj pluraj sekcioj de ILA foriris el la internacio kaj fondis novan organizon nome Internacia Konfederacio de Laboro, inter kiuj CNT, USI, FAU ktp.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. "Founding of a New International | anarchistnews.org". Arkivigite je 2018-12-09 per la retarkivo Wayback Machine anarchistnews.org. Alirita la 24an de decembro 2018.

Eksteraj ligiloj redakti