Internacia Montopasejo Los Libertadores

La Internacia Montopasejo Los LibertadoresInternacia Montopasejo La Liberigistoj aŭ en hispana Paso Internacional Los Libertadores, nomata ankaŭ Cristo Redentor, estas montopasejo en Andoj inter Argentino kaj Ĉilio. Ĝi estas la ĉefa transporta vojo el la ĉilia ĉefurbo Santiago de Ĉilio al Mendoza en Argentino kaj tiele ĝi eltenas tre pezan trafikon.

La ĉilia enirejo al la tunelo en vintro.

Malfermita en 1980, la Tunelo de Kristo Elaĉetisto (en hispana: Túnel Cristo Redentor) estas 3 080 m longa, kaj servas kiel grava terpasejo inter Ĉilio kaj Argentino. Meze de la tunelo estas la landa limo, kio estas la finaĵo de la Ĉilia Ŝoseo 60 kaj la Argentina Ŝoseo 7. La vojo povas esti fermata dum vintro pro granda neĝokvanto kiu blokas ambaŭ pintoj kaj pro minacoj de rokofalo.

Ties nomo devenas el la 4-tuna statuo de Kristo Elaĉetisto de Andoj (Cristo Redentor de los Andes) lokigita en 1904 ĉe la montopasejo Uspallata je alto de 3 832 m. La montopasejo estis la plej alta pinto de la ŝoseo antaŭ la malfermo de la tnnelo malaltigis la maksimuman alton je 600 m, nuligante 65 kurbojn kaj mallongigante la ŝoseon je 10 km.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti