Internacia Negoca Altlernejo

La Internacia Negoca Altlernejo, hungare Nemzetközi Üzleti Főiskola, angle International Business School Budapest (mallonge IBS) estas privata elita altlernejo en Budapeŝto. Ĝis 2014 resume 3700 studentoj akiris diplomojn.

Internacia Negoca Altlernejo
altlernejo de negoco • kolegioprivata lernejo
Informoj
fondodato 1991
Situo
Geografia situo 47° 31′ 17″ N, 18° 59′ 26″ O (mapo)47.52138918.990556Koordinatoj: 47° 31′ 17″ N, 18° 59′ 26″ O (mapo)
lando Hungario
urbo Budapeŝto
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Internacia Negoca Altlernejo (Budapeŝto)
Internacia Negoca Altlernejo (Budapeŝto)
DEC
Internacia Negoca Altlernejo
Internacia Negoca Altlernejo
Map
Internacia Negoca Altlernejo
vdr
Enirejo de IBS en Óbuda

Historio redakti

Negocisto István Tamás kun Sarolta Zárda fondis la altlernejon en 1991 kun apogo de Oxford Brookes University. La kampuso funkciis nur en luitaj ĉambroj en kontordomo en Újbuda. Post 6 jaroj la hungara ŝtato deklaris la oficialan akcepton, tial krom la angla diplomo la altlernejo rajtis doni ankaŭ hungarajn bakalaŭrojn. En 2011 oni fondis kampuson en Vieno, en la sekva jaro akordo okazis kun University of Buckingham. En 2014 la kampuso en Budapeŝto trovis pli konforman lokon en 3 domoj de Óbuda, tiuj 3 domoj estas historiaj monumentoj. En la sama jaro Ĝenerala Entreprenista Altlernejo aliĝis al IBS.

En la altlernejo oni instruas angle, sed en la unua lernojaro la ekzameno povas okazi ankaŭ hungare. Por neangloj estas ankaŭ konvenaj lingvokursoj. La studentoj povas elekti la lernadon inter 8 BSc kaj 4 MSc.

Elektitaj studentoj redakti

Fontoj redakti