Internacia Oficejo de la Paco
La Internacia Oficejo de la Paco, france Bureau International de la Paix, angle International Peace Bureau, fondita en 1891,[1] estas unu el la plej aĝaj tutmondaj federacioj pri paco.
Ĝi fondiĝis je la nomo Bureau International Permanent de la Paix respektive Permanent International Peace Bureau. Ekde la jaro 1912 ĝi uzis la nunan nomon, kun la escepto de la jaroj 1946 kaj 1961, kiam ĝi nomiĝis Comité de liaison international des organisations de paix – CLIOP respektive International Liaison Committee of Organizations for Peace – ILCOP'.
La organizaĵo estis honorigata per la Nobel-premio pri paco en 1910 pro sia agado "kiel ligilo inter la pac-societoj de la diversaj landoj".[2][3] En 1913 la tiama direktoro Henri La Fontaine ankaŭ ricevis la premion pro sia laboro "kiel ĉefo de la Internacia Oficejo de la Paco".[4][5]
Post la milito, la oficejo ne ludis decidan rolon en la pacopolitiko. En 1924 la sekretariejo estis translokita al Ĝenevo, sed la nombro de partoprenantoj en la pacokonferencoj daŭre malpliiĝis kaj la intereso labori kun aliaj grupoj malpliiĝis. Post la Dua Mondmilito la nombro ne realtiĝis. En 1950 la Pacoficejo dissolviĝis. En 1964 ĝi estis restarigita kiel Interanational Peace Bureau (Internacia Paca Buroo).
Laŭ la stato de 2012, dek unu aliaj laŭreatoj de la Nobel-premio estis membroj de la Internacia Oficejo de la Paco.[6]
ReferencojRedakti
- ↑ artikolo "Over a Century of Peace-Making" (angle: "pli ol jarcento da pac-kreado", en la oficiala retejo, vidita la 20-an de majo 2015
- ↑ parolado okaze de la premitransdona ceremonio 1910, vidita la 20-an de majo 2015 (angle)
- ↑ teksto "la Nobel-premio pri paco en 1910", vidita la 20-an de majo 2015 (angle)
- ↑ Geir Lundestad: "The Nobel Peace Prize, 1901–2000", publikigita pere de la Nobela Fondaĵo en 2001
- ↑ teksto "la Nobel-premio pri paco en 1913", vidita la 20-an de majo 2015 (angle)
- ↑ artikolo "IPB Nobel Prize Winners", Nobela Fondaĵo, vidita la 20-an de majo 2015
Eksteraj ligilojRedakti
Oficiala retejo de la Internacia Oficejo de la Paco (IPB)