Internacia Societo de Esperantistaj Juristoj

eksa faka Esperanto-asocio

La Internacia Societo de Esperantistaj Juristoj (ISEJ) estis fondita dum la Universala Kongreso (UK) en Ĝenevo en 1906. Ĝi havis jenajn celojn: krei internaciajn aferajn rilatojn inter juristoj per Esperanto, labori per Esperanto por la evoluo de la internacia kaj kompara juro, verki juran terminaron en Esperanto.

Internacia Societo de Esperantistaj Juristoj
organizaĵo
vdr

Ĝis la unua mondmilito la societo kalkulis 160 membrojn. Gvidis ĝin prokuroro Degon, ĝenerala sekretario; prezidis ĝis minimume 1934 advokato Alfred Michaux el Boulogne-sur-Mer; ĝia organo estis "La Revuo". Dum la 17-a UK en Ĝenevo en 1925 estas elektita estraro en kiu oficis krom advokato Michaux advokato Józef Litauer el Varsovio kaj advokato Siegfried Liebeck el Berlino. Ĝenerala sekretario estis advokato Chapron el Le Mans, kiu ankaŭ gvidis la fakan kunvenon dum la UK en Romo en 1935. La societo havis siajn kunvenojn dum la UK. Aperis kelkaj jarlibroj de la societo kaj en 1932 germana-Esperanta jurista vortaro verkita de Siegfried Liebeck.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti