Internacia Tago de Ĵazo

Internacia Tago de Ĵazo estas internacia tago deklarita de Unesko en 2011 por atentigi al ĵazo kaj ĝia diplomatia rolo de unuigi homojn en ĉiuj anguloj de la terglobo.[1] Oni festas ĉiujare je la 30-a de aprilo.[2] La ideon kreis pianisto de ĵazo kaj ambasadoro de bonvolo de Unesko Herbie Hancock. Hancock kaj la Ĝenerala Direktoro de Unesko prezidas La Tagon de Ĵazo. La kalendaroj de Unesko kaj de la Unuiĝintaj Nacioj agnoskas la feston.[3][4]

Internacia Tago de Ĵazo en Vaŝingtono je 2016

La Instituto de Ĵazo Herbie Hancock (antaŭe la Instituto de Ĵazo Thelonious Monk), estas usona ne-registara organizaĵo kaj ĉefa organiza kunpartoprenanto de la Tago de Ĵazo. La instituto kunordigas agadojn en la membroŝtatoj de Unesko kaj la Tutmondan Gastigejan Feston. Okazaĵoj en la gastiga urbo kulminas je tutmonda koncerto, kiu inkluzivas multajn muzikistojn de ĵazo el la tuta mondo en aŭ apud historia loko.

La Tagon de Ĵazo de 2019 gastigs Melburno, Aŭstralio.[5] La gastigeja festo inkluzivis edukadon kaj programojn por komuniki kun la komunumo kun Herbie Hancock, James Morrison, Antonio Hart, kaj Michael Mayo. La tutmonda koncerto okazis ĉe Hamer Hall en Melburno kaj inkluzivis preskaŭ 30 muzikistojn de Aŭstralio, Barato, Brazilo, Britio, Ĉinio, Irano, Israelo, Japanio, Libano, Meksiko, Nederlando, kaj Usono.[6]

Kvankam oni intencis okazigi la feston en Kaburbo, Sud-Afriko,[7] la Tago de Ĵazo de 2020 okazis surrete pro la kronvirusa malsano. La koncerto, en kiu aperis Morgan Freeman, Forest Whitaker, kaj Angelique Kidjo, inter aliaj, estis vidita pli ol 10 milionon da fojoj en Facebook.[8]

La 10a datrevena koncerto estis anoncita je aprilo 2021[9] kaj inkluzivos artistojn Herbie Hancock, Andra Tago, Dianne Reeves, Joe Lovano, Melissa Aldana, kaj Ivan Lins.

Tutmonda partopreno redakti

Preskaŭ 200 landoj partoprenas en Internacia Tago de Ĵazo ĉiun jaron.[10] Krom koncertoj, okazaĵoj inkluzivas lernokunvenojn, konferencojn, kaj komunikadon kun komunumoj. La oficiala registrejo de tutmondaj okazaĵoj troviĝas surrete je jazzday.com kie oni povas vidi ilin listigitajn laŭ lando. Jazzday.com enlistigas rimarkindajn ekzemplojn de okazaĵoj organizitaj dum la pasintaj ses jaroj.[11]

Ĵazo kaj kultura esprimo redakti

Unesko rilatas la feston de la Internacia Tago de Ĵazo al la Konvencio de Unesko pri la Protekto kaj Progresigo de la Diverseco de Kulturaj Esprimoj[12] de 2005, atestante ke Tago de Ĵazo "enigas kulturon en kadrojn de daŭripova disvolviĝo", "antaŭenigas homajn rajtojn kaj bazajn liberojn" kaj "protektas kaj antaŭenigas la diversecon de kulturaj esprimoj."[13]

Historio redakti

Komenco kaj deklaro redakti

Post kiam Herbie Hancock fariĝis Ambasadoro de bonvolo de Unesko por interkultura dialogo la 22an de julio 2011,[14] tiu anoncis sian intencon krei internacian tagon por festi la diplomatian rolon de ĵazo. Je novembro 2011, post favora rekomendo de la 187a estraro, la Ĝenerala Konferenco de Unesko deklaris, ke la 30a de aprilo estu la Internacia Tago de Ĵazo, agnoskante ĵazon kiel "rimedo disvolvigi kaj pliigi interkulturajn interŝanĝojn cele de interkompreno kaj toleremo."[15] La dato de la 30a de aprilo estis proponita por ke la Internacia Tago de Ĵazo estu la fino de la Monato de Aprezo de Ĵazo (JAM) de la Smithsonian Institution en aprilo, kvankam neniu formala konekto ekzistas inter JAM kaj la Internacia Tago de Ĵazo.

La Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj formale agnoskis la feston je la oficiala kalendaro en decembro 2012.[1]

Referencoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo International Jazz Day en la angla Vikipedio.