Internacia Tago por la Memoro de la Sklavkomerco kaj Ĝia Forigo
Internacia Tago por la Memoro de la Sklavkomerco kaj Ĝia Forigo estas internacia tago festata la 23an de aŭgusto de ĉiu jaro, tago, kiun Unesko elektis por memorigi la transatlantikan sklavkomercon.
La Ĝenerala Konferenco de Unesko elektis tiun daton per la akcepto de rezolucio 29 C/40 je sia 29a sesio. Dokumento CL/3494 de la 29a de julio 1998 de la Ĝenerala Direktoro invitis ministrojn pri kulturo progresigi la tagon. La dato estas grava ĉar, dum la nokto de la 22a ĝis la 23a de aŭgusto 1791, sur la insulo Saint Domingue (nun nomata Haitio), ribelo startis, kiu rezultigis okazaĵojn, kiuj estis grava parto en la forigo de la transatlantika sklavkomerco.
Membroŝtatoj de Unesko organizas eventojn ĉiujare je tiu dato, invitante partoprenon de junuloj, edukistoj, artistoj, kaj intelektuloj. Kiel parto de la celoj de la interkultura projekto de Unesko, "La Sklava Vojo", ĝi estas ŝanco por kolektiva agnosko kaj fokuso al la "historiaj kaŭzoj, la metodoj, kaj la konsekvencaĵoj" de sklaveco. Cetere, ĝi preparas por analizo kaj dialogo de la interrilatoj, kiuj rezultis en la transatlantika komerco de homoj inter Afriko, Eŭropo, Ameriko, kaj Karibio.
Aliaj internaciaj tagoj
redaktiAliaj kompareblaj internaciaj tagoj estas:
- Internacia Tago de Memorigo en Memoro de la Viktimoj de la Holokaŭsto - 27a de januaro
- Internacia Tago por la Elimino de Rasa Diskriminacio - 21a de marto
- Internacia Tago de Memoro de la Viktimoj de Sklaveco kaj la Transatlantika Sklavkomerco - 25a de marto
- Internacia Tago por Toleremo - 16a de novembro
- Internacia Tago por la Forigo de Sklaveco - 2a de decembro
Kaj:
- La Internacia Jaro por Memorigi la Lukton Kontraŭ Sklaveco kaj Ĝia Forigo en 2004
- La Internacia Jaro por Homoj de Afrika Deveno en 2011
- La Internacia Jardeko por Homoj de Afrika Deveno 2015-2024
Eksteraj ligoj
redakti- 23a de aŭgusto: Internacia Tago por la Memoro de la Sklavkomerco kaj Ĝia Forigo
- Nacia Monumenta Servo de Memoro de Sklaveco 2016 Arkivigite je 2019-03-29 per la retarkivo Wayback Machine, Londono
- Internacia Tago de Memoro de Sklaveco 2016, Nacia Mara Muzeo, Greenwich, Londono
- Tago de Memoro de Sklaveco, Liverpool
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo International Day for the Remembrance of the Slave Trade and its Abolition en la angla Vikipedio.