Internacia Telekomunika Unio

suborganizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj

Internacia Telekomunika Unio (ITU; angle International Telecommunication Union); france Union internationale des télécommunications) estas suborganizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝia sidejo troviĝas en Ĝenevo. Ĝi estas la institucio, kiu okupiĝas mondskale pri la teknikaj aspektoj de la telekomunikado.

Internacia Telekomunika Unio
emblemo
faka institucio de Unuiĝintaj Nacioj • normiga organizaĵo
Komenco 17-a de majo 1865 vd
Geografia situo CH1903: 499555 / 119890 (mapo)46.22293966.1367762Koordinatoj: 46° 13′ 23″ N, 6° 8′ 12″ O; CH1903: 499555 / 119890 (mapo)
Sidejo Ĝenevo
Internacia Telekomunika Unio (Kantono Ĝenevo)
Internacia Telekomunika Unio (Kantono Ĝenevo)
DEC
Internacia Telekomunika Unio
Internacia Telekomunika Unio
Lokigo de Kantono Ĝenevo en Svislando
Map
Internacia Telekomunika Unio
Membro de Digital Public Goods Alliance vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Monumento de Internacia Telekomunika Unio en Berno
Monumento de Internacia Telekomunika Unio en Berno

Historio redakti

ITU devenas de la Interancia Telegrafia Asocio, kiu estis fondita la 17-an de majo 1865 kaj estas tiel unu el la plej malnovaj internaciaj organizaĵoj. Nuntempe ĝi estas suborganizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj kun 191 membrolandoj. Ĝia fondotago ĉiujare estas festita kiel monda komunika tago. De 1897 ĝis 1921 ĝia direktoro estis la antaŭa membro de la Federacia Konsilio de Svislando, Emil Frey, kiu multe favoris Esperanton kaj sub kies influo Esperanto estis agnoskita kiel unu el la sep rekonitaj lingvoj por internacia telegrafiado.

ITU nuntempe redakti

La aktualaj celoj de ITU estas la interagordo kaj progresigo de la internacia kunlaboro en la komunikado laŭ jenaj punktoj:

  • Internacia distribuo kaj registrado de sendo kaj ricevfrekvencoj
  • Kunordigo de penadoj por la prilaboro de disturboj en la radiotrafiko
  • Kunordigo de la evoluigo de radioinstalaĵoj
  • Interkonsentoj de plenumiggarantioj kaj kotizoj

En la kadro de ITU naciaj registaroj, entreprenoj privataj, kaj regionaj kaj naciaj organizaĵoj kunlaboras. Bazo de ITU estas la internacia telekomunika kontrakto konkludita en Najrobio en 1982 en kiu estas fiksitaj la taksoj, rajtoj kaj devoj de la organoj de ITU.

La oficialaj laborlingvoj de ITU estas la angla, araba, ĉina, franca, hispana kaj rusa kaj rilate al tiu la Internacia Telekomunika Unio ankaŭ posedas ses oficialajn nomojn en la ses lingvoj, en kiuj ĝiaj dokumentoj estas publikigitaj.

Eksteraj ligiloj redakti