Internacia Vintra Universitato

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Internacia Vintra Universitato (IVU) estas serio de esperantlingvaj fakaj prelegoj, prezentata dum la Esperanto-evento Internacia Festivalo en la jarŝanĝa semajno de la 27-a de decembro ĝis la 3-a de januaro en Germanio. Temas pri la vintra ekvivalento de la Internacia Kongresa Universitato (IKU), kiu antaŭe nomiĝis Internacia Somera Universitato (ISU). IVU unuafoje okazis en 2007-08 dum la Internacia Festivalo en Düsseldorf, samloke en 2008-09, sekvis du sesioj en Nördlingen (2009-10 kaj 2010-11), poste en Xanten (2011-12), Dortmund (2012-13) kaj Jülich (2013-14). Kunordiganto de la programo de IVU kaj rektoro de la evento estas Amri Wandel.

Internacia Vintra Universitato samtempe estas studadsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (mallonge AIS), same kiel estas IKU-AIS ekde 1995. Kiel en IKU-AIS, fine de ĉiuj IVU-kursoj estas ebleco ekzameniĝi kaj akiri AIS-atestojn.

Eksteraj rilatoj redakti