Internacia Demokratia Unio

La Internacia Demokratia Unio (IDU) estas laborgrupo de 45 konservativaj kaj kristandemokratiaj politikaj partioj. Pliaj proksimume 40 partioj nur apartenas al regiona subgrupo.

Internacia Demokratia Unio
politika internacio
Komenco 24-a de junio 1983 vd
Sidejo Munkeno
Ideologio

konservativismo

Ĉefestro(j) Stephen Harper vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Unio fondiĝis en la jaro 1983. Fondaj partioj interalie estis la Konservativa Partio de Britio sub Margaret Thatchers Conservative Party, la Respublikana Partio de Usono sub Ronald Reagan, la franca partio Rassemblement pour la République sub prezido de Jacques Chirac kaj la germanaj kristandemokratiaj partioj CDU sub Helmut Kohl kaj CSU sub Franz Josef Strauß.

La partia ligo IDU vidas sin kiel forumo, kiu ebligas la bazon por kontaktoj, diskutoj kaj retaj interplektiĝoj de la konservativaj kaj kristanaj partioj en la mondo.

La estraranoj de la Unio elektiĝas kadre de ĉiun trian aŭ kvaran jaron okazantaj pintaj kunvenoj de la naciaj partiaj prezidantoj. La unia prezidanto (laŭ la stato de printempo 2008) estas la eksa aŭstralia ĉefministro John Howard; la vicprezidantoj estas Jan Petersen (Norvegio), William Hague (Britio) kaj Shane Stone (Aŭstralio); la ĝenerala sekretario estas Eirik Moen (Norvegio).

Membraj partioj redakti

  •   Aŭstralio - Liberala Partio de Aŭstralio (Liberal Party of Australia, LP)
  •   Aŭstrio - Aŭstria Popola Partio (Österreichische Volkspartei, ÖVP)
  •   Azerbajĝano - Azerbajĝana Nacia Sendependisma Partio (Azərbaycan Milli İstiqlal Partiyası, NIPA)
  •   Bulgario - Unio de Demokratiaj Fortoj (Съюз на Демократичните Cили, Saiuz na demokratiĉnite sili)
  •   Britio - Konservativa Partio de Britio (Conservative and Unionist Party, Con/CP)
  •   Ĉeĥio - Civitana-Demokratia Partio (Obcanska demokraticka strana, ODS)
  •   Ĉilio - Unio Demokrara Sendependa (Union Democrata Independiente, UDI) kaj Partio de Renovigo Nacia (Partido Renovacion Nacional, RN)
  •   Danio - Konservativa Popola Partio (Det Konservative Folkeparti, KFP)
  •   Estonio - Patrolanda kaj Respublika Unio (Isamaa ja Res Publica Liit, IRPL)
  •   Finnlando - Nacia koalicio (Kansallinen Kokoomus, KOK)
  •   Francio - Unio por Movado Popola (Union pour un Mouvement Populaire, UMP)
  •   Germanio - Christlich Demokratische Union Deutschlands (CDU) kaj Christlich-Soziale Union in Bayern (CSU)
  •   Grekio - Nova Demokratio (Nea Dimokratia, ND)
  •   Hispanio - Hispana Popola Partio (Partido Popular, PP)
  •   Honduro - Partigo Nacia de Honduro (Partido Nacional de Honduras, PNH)
  •   Hungario - Fidesz - Hungara Civitana Unio (Fidesz - Magyar Polgári Szövetség, FIDESZ), Hungara Demokrata Forumo (Magyar Demokrata Fórum, MDF) kaj Sendependa Etkamparana, Agrikulturlaborista kaj Civitana Partio (Független Kisgazda, Földmunkás és Polgári Párt, FKGP)
  •   Kanado - Konservativa Partio de Kanado (Conservative Party of Canada, CPC, Parti conservateur du Canada)
  •   Kipro - Dimokratikos Synagermos (DISY)
  •   Kolombio - Partio Konservativa de Kolumbio (Partido Conservador Colombiano, PCC)
  •   Kroatio - Kroata Demokratia Unio (Hrvatska demokratska zajednica, HDZ)
  •   Salvadoro - Alianco Respublikana Naciisma (Alianza Republicana Nacionalista, ARENA)
  •   Sud-Koreio - Granda Nacia Partio (Hannara, GNP)
  •   Malto - Naciisma Partio (Partit Nazzjonalista, PN)
  •   Nov-Zelando - Nov-Zelanda Nacia Partio (NZNP)
  •   Norvegio - Høyre (H)
  •   Portugalio - Demokratisches und Soziales Zentrum/Volkspartei (Partido do Centro Democrático e Social - Partido Popular, CDS/PP)
  •   Rusio - Unio de Dekstraj Fortoj (Сою́з Пра́вых Сил, СПС/Sajus Praviĥ Sil, SPS)
  •   Serbio - Demokratia Partio de Serbio (Demokratska stranka Srbije, DSS)
  •   Slovenio - Slovena Demokratia Partio (SDS)
  •   Srilanko - Unuiĝinta Nacia Partio (United National Party, UNP)
  •   Svedio - Modera Kolekta Partio (Moderaterna aŭ plennome Moderata Samlingspartiet, M)
  •   Tajvano - Ĉina Nacia Popola Partio (Kuomintango, KMT)
  •   Tanzanio - Partio por Demokratio kaj Progreso (Chama cha Demokrasia na Maendeleo, CHADEMA)
  •   Usono - Respublikana Partio (Usono) (Republican Party, Rep/GOP)

Eksteraj ligiloj redakti