Internacia flughaveno Ŝeremetjevo

La Internacia flughaveno Ŝeremetjevo (ruse Международный аэропорт Шереметьево) estas unu el ĉefaj flughavenoj de Moskva regiono kaj la dua laŭ kvanto da pasaĝeroj en Rusio (post Domodedovo). Ĝi situas norde de Moskvo sur teritorio de urba municipo Ĥimki (Moskva provinco) inter la urboj Ĥimki kaj Lobnja. La flughavenon uzas pli ol 26 milionoj da pasaĝeroj dum unu jaro[1].

Internacia flughaveno Ŝeremetjevo

emblemo

internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko • federacia flughaveno de Rusio
IATA: SVO ICAO: UUEE
Resuma informo
Lando Rusio
Regiono Moskva provinco
Tipo Civila flughaveno
Apuda urbo Ĥimki, Lobnja
Alteco 192 m
Geografia situo 55° 58′ 1″ N, 37° 25′ 0″ O (mapo)55.96694444444437.416666666667Koordinatoj: 55° 58′ 1″ N, 37° 25′ 0″ O (mapo)
Internacia flughaveno Ŝeremetjevo (Moskvo)
Internacia flughaveno Ŝeremetjevo (Moskvo)
DEC
Internacia flughaveno Ŝeremetjevo
Internacia flughaveno Ŝeremetjevo
Situo de Internacia flughaveno Ŝeremetjevo
Map
Internacia flughaveno Ŝeremetjevo
Kurej-angulo 07/25
Kurej-longo 3.700 m
vdr

En Ŝeremetjevo estas bazata rusia flugkompanio "Aeroflot".

Historio redakti

La unua (milita) aerodromo tie estis konstruita jam en 1950-aj jaroj. En 1959 ĝi estis transdonita al civila aviado; la 11-an de aŭgusto 1959 tie surteriĝis la unua aviadilo el Leningrado. Sian nomon ĝi ricevis de loĝloko Seremetjevskij kaj fervoja stacio "Ŝeremetjevskaja".

La Internacia flughaveno Ŝeremetjevo-2 estis konstruita okaze de Somera Olimpiko 1980. Ĝi aldoniĝis al la flughavena komplekso de Ŝeremetjevo-1, kiu malfermiĝis en 1964.

Ekde 2011 "Ŝeremetjevo" apartenas al Moskva provinco (antaŭe ĝi apartenis al Moskvo)[2].

Aerodromo redakti

Nuntempe estas du kurejoj: 07R/25L (longo 3,7 km) kaj 07L/25R (longo 3,550 km), tamen pro kurta distanco inter ili (280 m) oni ne povas uzi ilin sendepende. Ekzistas projekto pri konstruado de nova kurejo, kio, tamen, kaŭzas protestojn de naturdefendistoj[3].

Stacidomoj redakti

 
Terminalo Ŝeremetjevo

La flughaveno havas 6 pasaĝerajn stacidomojn: A (komerca aviado), B, C (antaŭe "Ŝeremetjevo-1"), D, E, F (antaŭe "Ŝeremetjevo-2"). Krome, ekzistas karga stacidomo. La unuaj tri situas en norda parto, la ceteraj - en suda parto; ili estas kunligitaj per senpaga aŭtobuso (por uzado bezonatas flugbileto).

Distanco ĝis Moskva ĉirkaŭiganta aŭtovojo estas 9 km de D, E, F kaj 13 km de A, B, C.

Statistikoj redakti

Vidu fontan Wikidataman demandon kaj fontojn.


Flugkompanioj redakti

Flugkompanioj:

Flugkompanio Direktoj
  Air Algérie Alĝero
  Armavia Erevano
  Ariana Afghan Airlines Kabulo
  Bulgaria Air Burgaso, Sofio, Varna
  Iran Air Teherano
  Alitalia Milano, Romo, Torino
  Blue Panorama Airlines Katanio, Palermo
  Air Astana Almato, Astano, Atirau
  Cyprus Airways Larnaka
  Air China Pekino
  China Eastern Airlines Ŝanhajo
  China Southern Airlines Kantono, Urumĉio
  Hainan Airlines Pekino
  Air Koryo Pjongjango
  Air Baltic Rigo
  Air Malta Malto
  Royal Air Maroc Kasablanko
  MIAT Mongolian Airlines Berlino, Ulaanbaataro
  KLM Amsterdamo
    SAS Kopenhago, Oslo, Stokholmo
  LOT Polish Airlines Varsovio
  Korean Air Seulo
  Nordwind Airlines Antalya, Goao, Larnaka
  Аэрофлот-Российские авиалинии/Aeroflot-Rossijskije avialinii (internaciaj) Amsterdamo, Ateno, Antalya, Bakuo, Bangkoko, Barcelono, Bejruto, Belgrado, Berlino, Biŝkeko, Bolonjo, Bruselo, Budapeŝto, Bukareŝto, Damasko, Delhio, Dnipro, Donecko, Dresdeno, Dubajurbo, Dubrovnik, Duseldorfo, Ejlato, Erevano, Frankfurto ĉe Majno, Goao, Ĝenevo, Hamburgo, Hanojo, Hanovro, Honkongo, Hurghada, Insbruko, Iraklio, Havano, Ĥarkovo, Helsinko, Ho-Ĉi-Min-urbo, Istanbulo, Kairo, Kankuno, Kantono, Karlovy Vary, Kievo, Kolombo, Kopenhago, Krakovo, Larnaka, Londono, Los-Anĝeleso, Madrido, Malago, Maleo, Miamo, Milano, Minsko, Munkeno, Nico, Novjorko, Odeso, Oslo, Parizo, Pekino, Prago, Пунта Кана, Пхукет, Rigo, Romo, Salzburg, Seulo, Simferopolo, Sofio, Split, Stokholmo, Stutgarto, Ŝanhajo, Talino, Taŝkento, Teherano, Tel-Avivo, Тиват, Tokio, Ulaanbaataro, Varsovio, Vaŝingtono, Venecio, Vieno, Vilno, Zagrebo, Zuriko
  Аэрофлот-Российские авиалинии/Aeroflot-Rossijskije avialinii (enlandaj) Abakan, Anapa, Astraĥano, Barnaul, Ĉeljabinsk, Gelendĵik, Ĥabarovsk, Irkutsk, Jekaterinburgo, Juĵno-Saĥalinsk, Kaliningrado, Kazano, Kemerovo, Krasnodar, Krasnojarsko, Magnitogorsk, Mineralnije Vodi, Niĵnekamsk, Niĵnevartovsk, Niĵnij Novgorod, Norilsko, Novij Urengoj, Novosibirsko, Omsk, Orenburgo, Permjo, Petropavlovsk-Kamĉatskij, Samara, Sankt-Peterburgo, Soĉi, Surguto, Tjumeno, Tomsk, Ufa, Vladivostok, Volgogrado
  Донавиа/Donavia Mineralnije Vodi, Rostov-na-Donu, Stavropol
  Нордавиа/Nordavia Arĥangelsko, Murmansko, Norilsk, Siktivkar
  Оренбургские авиалинии/Orenburgskije avialinii (internaciaj) Antalya, Dubajurbo, Hurghada, Ŝarm el Ŝeiĥ
  Оренбургские авиалинии/Orenburgskije avialinii (enlandaj) Ĥabarovsk, Irkutsk, Krasnodar
  Трансаэро/Transaero Antalya, Bangkoko, Barcelono, Bodrum, Burgaso, Varna, Dalaman, Hurghada, Пафос, Пунта Кана, Pula, Rimini, Rodoso, Ŝarm el Ŝeiĥ, Энфида
  Владивосток Авиа/Vladivostok Avia Blagoveŝĉensk, Ĉita, Ulan-Ude
  Jat Airways Beogrado
  Adria Airways Ljubljano
  Delta Air Lines Novjorko, Rostov-na-Donu, Volgogrado
  Международные Авиалинии Украины/Meĵdunarodnije Avialinii Ukraini Kievo
  Finnair Helsinko
  Air France Marsejlo, Parizo
  Czech Airlines Karlovy Vary, Prago
  Estonian Air Talino

Transporta kunligo kun Moskvo redakti

 
Trajno "Aeroexpress"

Oni povas atingi la flughavenon de Moskvo kaj reen diversmaniere.

Komenco de veturo en Moskvo Veturilo Tempo de veturo Kosto (en rubloj) Referencoj
020  "Reĉnoj vokzal" Aŭtobusoj 851, 851Э 28
070  "Planernaja" Aŭtobuso 817 28
020  Belorusskaja
050  Belorusskaja
Belorusia stacidomo
Elektrotrajno "Aeroexpress" 320 Nur ĝis stacidomoj D, E, F, ĉe kiuj situas fervoja stacio
Fervoja stacio "Planernaja" Aŭtobusoj 817, 851 28

Nokte (1:00 - 5:30) funkcias ankaŭ aŭtobuso Н1 Arkivigite je 2018-10-24 per la retarkivo Wayback Machine laŭ itinero Ozjornaja strato - Lenin-avenuo - Tverskaja strato - Leningrada avenuo - flughaveno "Ŝeremetjevo".

Krome, la flughaveno atingeblas per sia aŭtomobilo laŭ la federacia aŭtovojo M10 (alveturo per Meĵdunarodnoje aŭ Ŝeremetjevskoje ŝoseo) aŭ laŭ la Dmitrova ŝoseo.

Aviadaj akcidentoj redakti

 
Aviadilo Tupolev-134

Estis ankaŭ aliaj akcidentoj.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti