Internacia gotika stilo

La internacia gotika stilo, ankaŭ milda gotika stilobela gotika stilo estas stilo en la malfrugotika pentrado kaj plastiko proksimume 1400. Gravaj objektoj de la internacia stilo estas starantaj madono-plastikoj, ankaŭ nomataj „belaj madonoj“.

„Madono de Horb“, proks. 1400

Evoluo al internacia gotika stilo redakti

En la tempo de evoluo al internacia stilo por la kulturo gravis precipe la akso PragoParizo, kio originis en la aparte ligaj rilatoj de la luksemburga dinastio kun la francaj reĝoj. Imperiestro Karlo la 4-a (1346–1378), deveninta de la luksemburga dinastio, celis fari Pragon la artan centron de meza Eŭropo, en kio li ja sukcesis. Por la konstruo de la katedralo Sankta Vito en Prago Karlo la 4-a venigis Petron Parler. Tiu ĉi laboris kiel arĥitekto kaj skulptisto. Li verkis la tombomonumenton por Přemysl Otakar la 1-a, por kio li ricevis 900 arĝentoĝroŝojn. La figuro de Sankta Venceslao en la katedralo Sankta Vito ankaŭ devenas el la medio de Parler.

Distingiloj redakti

Karakterize estas la akcentado de la robo defalanta en rondaj, fluaj kurboj samkiel pli kaj pli tridimensie efika. Ankaŭ karakterize estas la milda, revema esprimo kaj la delikata staturo, kune kun detalaj priskriboj.

La internacia gotika stilo jam proksimume 1380 estis evoluinta kaj jardekon poste vaste disvastiĝinta. Belaj madonoj ekestis preskaŭ dum la tuta 15-a jarcento, sed la pli malfruaj verkoj tiel nomataj ne plu apartenas al la internacia gotika stilo, kiu finiĝis proksimume 1450. Ĝin forŝovis novaj realismaj influoj el la Malaltaj Landoj. En la stilo de la faldoj tio ĉi estas distingebla per la transiro al „angulhava stilo“ kun rigide rompiĝaj faldoj.

Proksimume 1400 en kelkaj artocentroj argilo kaj artefaritaj ŝtonoj fariĝis ĝenerale uzataj labormaterialoj, ĉar tiuj ĉi estis malpli kostaj kaj pli facile prilaboreblaj ol la aliaj kutimaj verkomaterialoj kiel minŝtono, marmoro kaj ligno.

La „belaj madonoj“ distingiĝas per malpeza moveco. Aparte okulfrapa estas la intima rilato de la Dipatrino al la infano Jesuo.

Termino redakti

La termino „internacia gotika stilo“ montras sur la fakto, ke la stilo ekestis pro vigla internacia interŝanĝo. La germana artscienco uzis la terminon „milda stilo“, dum kiam la ĉeĥa artesploro uzis la terminon „bela stilo“.

Artistoj redakti

Bildaro redakti

Literaturo redakti