Internacia helpa lingvo Esperanto (konciza gramatiko kaj vortaro-minimumo)
Internacia helpa lingvo Esperanto (konciza gramatiko kaj vortaro-minimumo) (ruse Международный вспомогательный язык эсперанто (краткая грамматика и словарь-минимум)) - la lernolibro estas unika specimeno de oficiala eldono en Sovetio. Memoru, ke preskaŭ dum dudek jaroj antaŭ la eldono en Sovetlando Esperanto estis preskaŭ malpermesita. La libro estas simbolo de Ĥruŝĉova degelo en post-Stalina Sovetio.
Международный вспомогательный язык эсперанто (краткая грамматика и словарь-минимум) | ||
---|---|---|
![]() | ||
Aŭtoro | N. D. Andrejev | |
Eldonjaro | 1957 | |
Urbo | Leningrado | |
Eldoninto | Societo "Scio" | |
Paĝoj | 47 | |
- aŭtoro: Nikolaj Dmitrijeviĉ Andrejev
- scienca redaktoro: Semjon Podkaminer
- eldonejo: Общество по распространению политических и научных знаний РСФСР (Ленинградское отделение) (Societo "Scio")
- jaro de kompono kaj unua eldono: 1957
- jaro de la reeldono:
- presejo:
- formato: 47 paĝoj
- recenzoj:
- situo: privata biblioteko de P.Fiŝo