Internacia lingvo Esperanto (lernolibro de B.Kolker 1974)

libro de Boris Kolker

Internacia lingvo Esperanto. Metodikaj materialoj kaj kontroktaskoj por kursoj de Klubo "Esperanto" de Ufa - estis eldonita responde al petoj de sovetiaj esperanto-kluboj. Fundamento de la libro estis eldonita surpaĝe de Ufaa junulara revuo "Ленинец" (Leninano) en aŭgusto-septembro de 1973 jaro sub titolo "Изучаем язык дружбы" (Ni lernas la lingvon de amikeco). La lecionojn alte taksis Gaston Waringhien (tiama prezidanto de Akademio de Esperanto). En majo de 1974 en la revuo estis prezentita letero de prezidanto de Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio Nguyen Van Kinh. La aŭtoro de la letero atentigis pri avantaĝoj de la kurso: kompakteco, alta politika kaj metodika nivelo, vigla lingvaĵo de tekstoj. En junio la leteron represis angla, franca kaj hispana eldonoj de grava sovetia revuo Moskvaj novaĵoj.

Международный язык Эсперанто (Internacia lingvo Esperanto)
Международный язык Эсперанто (Internacia lingvo Esperanto)
Международный язык Эсперанто (Internacia lingvo Esperanto)
Aŭtoro Boris Kolker
Eldonjaro 1974
Urbo Ufa
Eldoninto klubo "Esperanto" de Ufa
Paĝoj 67
vdr

La libro iĝis bazo por vico de famaj lernolobroj de Esperanto de Boris Kolker eldonitaj en 1974, 1976, 1978, 1979, 1980, 1992, 2003, 2007, 2009 jaroj kaj elektronika versio de 2003 jaro:

Citaĵo
 В принципе, всё это - один и тот же учебник: от газетной версии 1973 года до последнего издания 2009 года. Но в каждое издание - 1974, 1976, 1978, 1979, 1980, 1992, 2003, 2007, 2009 годов - вносилось много небольших изменений и дополнений. Электронная версия 2003 года - это улучшенный вариант книги "Учебник языка эсперанто. Основной курс", опубликованной издательством Наука в 1992 году. (Principe, cio ĉi - estas la sama lernolibro: de la gazete varianto de 1973 jaro ĝis la lasta eldono de 2009 jaro. Sed en ĉiu eldono - 1974, 1976, 1978, 1979, 1980, 1992, 2003, 2007, 2009 jaroj - estis metitaj multaj etaj ŝanĝoj kaj aldonoj. Elektronika varianto de 2003 jaro - tio estas plibonegita varianto de libro Lernolibro de la lingvo Esperanto. Baza kurso., eldonita de eldonejo Nauka en 1992 jaro.) Boris Kolker 

Ligiloj redakti