Internacia Monunua Fonduso

(Alidirektita el Internacia monunua fonduso)

La Internacia Mona Fonduso (IMF)[2]Internacia Valuta FondusoInternacia Monunua Fonduso (IMF) - angle International Monetary Fund, france Fonds monétaire international - estas internacia organizaĵo, establita en 1946 por instigi internacian valutan kunlaboron, borsan stabilecon, kaj ordajn interŝanĝajn aranĝojn; instigi ekonomian kreskadon kaj altajn nivelojn de dungado; kaj provizi provizoran financan helpadon al landoj por faciligi reĝustigon de balancado de pagoj. La ĉefa celo estas teorie malpliigi la malriĉon tra la tuta mondo kvankam periode dependante el la Monda Banko por siaj rimedoj.[3] Formita en 1944 en la Konferenco de Bretton Woods ĉefe el la ideoj de Harry Dexter White kaj de John Maynard Keynes,[4] ĝi venis al formala ekzistado en 1945 kun 29 membroj landoj kaj la celo rekonstrui la internacian pagosistemon. Ĝi nuntempe ludas centran rolon en la administrado de la pagopesilaj malfacilaĵoj kaj de internaciaj financaj krizoj.[5] Landoj kontribuas per financoj al fonduso pere de kvota sistemo por landoj kiuj suferas problemojn en la pagopesilo kaj ŝuldas monon.

Internacia Mona Fonduso
angle International Monetary Fund, france Fonds monétaire international
Fondodato 27-a de decembro 1945[1]
Sidejo Vaŝingtono
Retejo www.imf.org
Information icon.svg
vdr
La emblemo de la Internacia Mona Fonduso

Pere de tiu financado kaj de aliaj aktivecoj kiel kolekto de statistiko kaj analizoj, superrigardo al la ekonomioj de la membroj, kaj la peto de partikularaj politikoj,[6] la IMF laboras por plibonigi la ekonomiojn de siaj membrolandoj.[7] La celo de la organizaĵo deklaritaj en la Artikoloj de la Interkonsento estas la jenaj:[8] helpi la internacian monunuan kunlaboradon, la internacian komercon, altan dungonivelon, la stabilecon de la ŝanĝindicoj, elteneblan ekonomian kreskon, kaj fari la rimedojn disponeblaj al la membrolandoj kiuj havas financajn malfacilaĵojn.[9] La fondusoj de la IMF venas el du ĉefaj fontoj: nome kvotoj kaj ŝuldoj. Kvotoj, kiuj estas arigitaj fondusoj de membrolandoj, generas plej el la financoj de la IMF. La grando de la kvotoj de la membroj dependas el ties ekonomia kaj financa gravo en la mondo. Landoj kun pli granda ekonomia gravo havas pli grandajn kvotojn. La kvotoj estas pliigitaj periode kiel rimedo por helpi la rimedojn de la IMF en la formo de specialaj rajtoj de enspezo.[10]

KreoRedakti

 
La dua sidejo de la Internacia Monunua Fonduso (IMF).

La IMF estis kreita en julio 1944 dum la konferenco por interkonsentoj de Bretton Woods cele al garantiigo de la stabileco de la Internacia Monsistemo post la Dua Mondmilito. Ĝi ekekzistis oficiale la 27an de decembro 1945, kiam la unuaj 29 landoj ratifis la koncernan interkonsenton.[11]

Inter ĝiaj dekomencaj celoj estis malhelpi ke la grandaj ekonomiaj potencoj falu denove en la situacio de la 1930-aj jaroj, dum periodo en kiu la devalutoj de la monunuoj kaj la decidoj pri ekonomiaj politikoj estis kreintaj enormajn internaciajn malŝtreĉigojn.

La nova ekonomia ordo proponita de la usona reprezentanto, laŭ postaj onidiroj komunisto (tre malverŝajne) kaj transdonanto de informo al Sovetunio (pli verŝajne kadre de la alianceco dummilita),[12]Harry Dexter White, estis bazita sur tri reguloj:

  • Ĉiu ŝtato devas difini sian monunuon rilate al oro kaj kun la usona dolaro.
  • La valoro de la monunuo devas fluktui nur laŭ marĝeno de 1 % kun rilato al ties oficiala parigo.
  • Ĉiu ŝtato devas zorgi por la defendo de tiu parigo celante al ekvilibro de la pagopesilo.

Tiel, la celo de la Internacia Monsistemo estas helpi la monunuan ortodoksecon por ke ĝi plutenu kuntekston favoran al la disvolvigo de la tutmonda komerco, post havigi monpruntojn al kelkaj landoj kiuj suferas malfacilaĵojn en la kunteksto de la rekonstruado post la Dua Mondmilito. Laŭ ĝiaj statutoj, ĝiaj celoj estas «helpi la internacian monunuan kunlaboradon; faciligi la etendon kaj la ekvilibritan kreskon de la internacia komerco; helpi la monŝanĝan stabilecon; kontribui al establado de multflanka pagosistemo por la normalaj transakcioj inter la landoj membroj kaj elimini la monŝanĝajn limigojn kiuj malfacilas la etendon de la tutmonda komerco; instigi memfidon de la landoj membroj havigante je ties provizora dispono kaj kun garantioj kongruaj kun la rimedoj de la Fonduso, havigante al ili tiel oportunon korekti la malekvilibrojn de iliaj pagekvilibroj sen turni sin al decidoj damaĝaj por la tutlanda prospero ĉu tutlanda aŭ internacia, por mallongigi la daŭron kaj malgrandigi la malekvilibrojn de iliaj pagekvilibroj».[13]

El FMI estas pli malpli, komplementa de aliaj grandaj ekonomiaj institucioj de la epoko kiel la Monda Banko, la IBRD (Internacia Banko por la Rekonstruo kaj Disvolvigo), kreita samtempe, kaj la Ĝenerala Interkonsento pri Tarifoj kaj Komerco GATT subskribita tuj poste.

Dum la negocado de Bretton Woods, la brita reprezentanto, nome la ekonomikisto John Maynard Keynes, sugestis la kreadon de institucio pli grava, nome vera Monda Centra Banko kiu elsendu internacian monunuon, nome la “Bancor”. Tiu propono estis malakceptita ĉar tio estus kreinta por Usono gravan perdon de ĝia tutmonda influo per la dolaro.

Konsisto kaj celoRedakti

 
Sidejo de la Internacia Mona Fonduso en Vaŝingtono

La fonduso havas 188 membroŝtatojn, kies voĉdonrajto kaj reprezentiĝo en ĝia estraro dependas de la ekonomia nivelo de ĉiu ŝtato, konkrete de la kvanto de kapitalo investita en la fonduson. La ŝtatoj kun plej fortaj voĉdonaj kvotoj estas Usono 16,75 %, Japanio 6,23 %, Germanio 5,81 %, Francio 4,29 %, Britio 4,29 % kaj Ĉinio 3,81 %.[14] Por unueca decido necesas 85%, tiel Usono sole aŭ la ŝtatoj de la Eŭropa Unio kune povas bloki decidojn.[14] Tiel, la plej riĉaj landoj povas trudi sekvendajn politikojn al la plej malriĉaj landoj (83 landoj posedas nur 0,1 % de la voĉoj). La direktoro de la Internacia Monunua Fonduso ĝis nun ĉiam estis eŭropano.

 
La flago de la Internacia Mona Fonduso

La IMF plenumas la taskon de lastinstanca pruntedonanto, por refluigi la ekonomiojn troviĝantajn en malfacila situacio, kaj por "rekonfidigi" la privatan sektoron. Sed la pruntoj okazas nur sub certaj kondiĉoj difinitaj de la programoj de struktura alĝustigo (PSA) kiu fakte estas politikoj de liberaligo kaj de fleksivigo de la ekonomioj. La pruntoj kiujn ĝi donas ne estas definitivaj. Ili estas repagotaj sub respekto de la PSA, alie la financadoj estas forigataj. Forte kritikita pro ĝia liberala politiko, la IMF promesis meti la reduktadon de la malriĉeco en la centron de sia agado kaj esti pli travidebla.

Administraj direktoroj de la IMFRedakti

 
Kristalina Georgieva, aktuala direktorino de la Internacia Monunua Fonduso.

Historie, la administra direktoro de la IMF ĉiam estis eŭropa kaj la prezidanto de la Monda Banko ĉiam estis usonano. Tamen, tiu tradicio estas iom post iom pridemandita, kaj la konkurenco por tiuj du postenoj povas esti malfermita por inkludi aliajn kvalifikitajn kandidatojn de ajna mondoparto. La plenumaj konsilistoj, kiuj nomumas la administran direktoron, estas elektitaj de la ministroj pri financoj de la reprezentataj landoj. La unua administra vicdirektoro de la IMF, nome la dua en la estreco, tradicie estis (kaj estas nuntempe) usonano.

Ekde la 1-a de oktobro 2019 la nuna mastrumisto estas Kristalina Georgieva.[15] La tuto de direktoraro estas la jena:

Numero Datoj Nomo Devenlando Postenoj
1 6a de majo 1946 – 5a de majo 1951 Dro. Camille Gutt   Belgio Politikisto, ekonomikisto, advokato, priekonomia ministro, financministro
2 3a de aŭgusto 1951 – 3a de oktobro 1956 Ivar Rooth   Svedio Ekonomikisto, advokato, centrabankisto
3 21a de novembro 1956 – 5a de majo 1963 Per Jacobsson   Svedio Ekonomikisto, advokato, akademiano, Ligo de Nacioj, BIK
4 1a de septembro 1963 – 31a de aŭgusto 1973 Pierre-Paul Schweitzer   Francio Advokato, negocisto, funkciulo, centrabankisto
5 1a de septembro 1973 – 18a de junio 1978 Dro. Johan Witteveen   Nederlando Politikisto, ekonomikisto, akademiano, financministro, vicĉefministro, Centra Planservo
6 18a de junio 1978 – 15a de januaro 1987 Jacques de Larosière   Francio Negocisto, funkciulo, centrabankisto
7 16a de januaro 1987 – 14a de februaro 2000 Dro. Michel Camdessus   Francio Ekonomikisto, funkciulo, centrabankisto
8 1a de majo 2000 – 4a de marto 2004 Horst Köhler   Germanio Politikisto, ekonomikisto, funkciulo, EBRE, Prezidanto
9 7a de junio 2004 – 31a de oktobro 2007 Rodrigo Rato   Hispanio Politikisto, negocisto, priekonomia ministro, financministro, vicĉefministro
10 1a de novembro 2007 – 18a de majo 2011 Dro. Dominique Strauss-Kahn   Francio Politikisto, ekonomikisto, advokato, negocisto, priekonomia ministro, financministro
11 5a de julio 2011 – 12a de septembro 2019 Christine Lagarde   Francio Politikisto, advokato, financministro
12 1a de oktobro 2019 – nune Dro. Kristalina Georgieva   Bulgario Politikisto, ekonomikisto

Plenumdirektoroj kaj voĉdonpovoRedakti

 
Grupoj de landoj elektas po unu plenumdirektoron kiu voĉdonas anstataŭ kaj por ili. Tio estas 24 direktoroj totale.

Ĉiu lando havas determinitan voĉdonpovon ene de la organismo, depende de la grando de sia ekonomio (MEP), monhavo, internaciaj rezervoj kaj ekonomiaj variabloj. La decidoj estas faritaj per majoritato kvalifikita de 70 %, kvankam kelkaj decidoj pli gravaj (16 el 40) estas adoptataj per majoritato kvalifikita de 85 %. Ĉar Usono posedas 16,74 %, tiu sistemo havigas al ĝi de facto vetoan povon sur la decidoj faritaj de la financa organismo, ĉar ĝia voĉdono ĉu kontraŭa ĉu sindetena malebligas la adopton de gravaj decidoj kiuj postulas la 85 % de majoritato.

Totale, estas 24 plenumdirektoroj elektitaj inter la landoj membroj de la Fonduso. Nur Usono, Japanio, Germanio, Francio kaj Unuiĝinta Reĝlando povas elekti direktoron sen helpo de alia lando. Ĉinio, Sauda Arabio kaj Rusio elektas de facto po unu direktoron. La ceteraj 16 direktoroj estas elektitaj de landoblokoj. Ĉiu direktoro havas voĉdonrajton kiu povas gami el 16,74 % (Usono) ĝis 1,34 % (de 24 landoj el Afriko kunaj).[16]

Politikaj efikojRedakti

Pruntoj de IMF plej ofte estas riceveblaj nur kaze de sindevigo de ricevonto plenumi ŝparan programon, kreitan de IMF. Tiaj programoj ĉiam celas redukton de socialaj elspezoj, kio ofte kaŭzas protestojn surloke.

En oktobro 2019 en Ekvadoro ekflamis amasaj protestoj kontraŭ ŝparprogramo, trudita de IMF lige al ĝia prunto je 4,2 miliardoj da dolaroj. Tiu programo interalie ordonis nuligon de fuelaj subvencioj, kio kaŭzis abruptan altiĝon de fuelprezoj.

FunkciadoRedakti

Laŭ la IMF mem, ĝi laboras por helpi la tutmondan kreskon kaj la ekonomian stabilecon havigante politikan kosnilaron kaj financadon al la membroj laborante kun evolulandoj por helpi ilin atingi makroekonomian stabilecon kaj malpliigi la malriĉon.[17] La argumentaro por tio estas ke la privataj internaciaj kapitalmerkatoj funkcias malperfekte kaj multaj landoj havas limigitajn alirojn al la financaj merkatoj. Tiaj merkataj malperfektaĵoj, kun la financado de la pagekvilibro, havigas la pravigon por oficiala financado, sen kiu multaj landoj ne povus ĝuste trairi politikojn por plenumi eksterajn ŝuldopagojn sen fali en suferigaj ekonomiaj konsekvencoj.[18] La IMF havigas alternativajn fontojn de financado.

Ekde la fondo de la IMF, ties tri unuarangaj funkcioj estis la jenaj: superrigardi la aranĝojn faritajn inter landoj pri la sistemo de interŝanĝaj proporcioj nome kurzoj,[19] tiel helpante la landajn registarojn administri siajn kurzojn kaj ebligante ke la registaroj prioritatigu la ekonomian kreskon,[20] kaj havigi rapidajn kapitalojn por helpi la pagopesilojn.[19] Tiu helpo celas eviti la etendon de internaciaj ekonomiaj krizoj. La IMF intencas ankaŭ helpi ripari la pecojn de la internacia ekonomio post la Granda Depresio kaj la konsekvencoj de la Dua Mondmilito[20] same kiel havigi kapitalajn investojn por la ekonomia kresko kaj por projektoj kiel infrastrukturoj.

La rolo de la IMF estis fundamente tuŝita de la flosantaj (flekseblaj) interŝanĝaj proporcioj post-1971. Ĝi ŝanĝis al ekzamenado de la ekonomiaj politikoj de landoj kun interkonsentoj pri ŝuldoj kun la IMF por determini ĉu fortranĉo de kapitalo rilatis al ekonomiaj fluktuoj aŭ al ekonomia politiko. La IMF ankaŭ esploras kiajn tipojn de registarpolitiko sekurigus ekonomian rekuperadon.[19] Partikulara afero de la IMF estis eviti ke financaj krizoj kiel tiuj de Meksiko en 1982, de Brazilo en 1987, de Orienta Azio en 1997–98, kaj Rusio en 1998, etendu sin kaj minacu la tutan tutmondan financan kaj valutkurzan sistemon. La defio estis helpi kaj plenumi (plibonigi) politikojn kiuj malpliigu la oftecon de krizoj inter la aperantaj merkatlandoj, speciale la mezriĉaj landoj kiuj estas vundeblaj fare de amasa kapitalaj forfluoj.[21] Anstataŭ reteni pozicion de superrigardo nur al interŝanĝaj proporcioj, ties funkcio iĝis superrigardo al la ĝenerala makroekonomia plenumado de la membroj landoj. Ties rolo iĝis iome pli aktiva ĉar la IMF nuntempe admnistras ekonomiajn politikojn pli ol ĝuste la interŝanĝajn proporciojn.

KritikojRedakti

 
Malhelverdaj, disvolviĝantaj ekonomioj laŭ la Internacia Monunua Fonduso; helverdaj, disvolviĝantaj ekonomioj ekster atento de IMF; ruĝaj, laŭgradigintaj al industrilandoj; bluaj, sojlolandoj.

La esplorado fare de la "Overseas Development Institute" (ODI) en 1980 inkludis kritikojn de la IMF kiuj subtenas la analizon ke ĝi estas piliero de tio kion la aktivulo Titus Alexander nomas "global apartheid" (tutmonda apartismo).[22]

  • Plej evoluigitaj landoj estis vidataj kiel ĉefa dominanta rolo kaj kontrolo super malplej evoluigitaj landoj (MEL-oj).
  • La Fonduso laboras por la malĝusta kompreno ke ĉiu malekvilibro de pagoj estas okazigita enlande. La Grupo de 24 (G-24), je konto de la membroj MEL-oj, kaj la Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado, internacie angle "United Nations Conference on Trade and Development" (UNCTAD), plendis, ke la MEL-oj ne distingis sufiĉe inter malekvilibro kun ĉefe eksteraj anstataŭ internaj kaŭzoj. Tiu kritiko estis disvastigita sekve de la Naftokrizo de 1973. Poste la landoj MEL-oj trovis sin kun pagodeficitoj pro kontraŭaj ŝanĝoj en siaj komercokondiĉoj, dum la Fonduso preskribis stabiligajn programojn similajn al tiuj sugestitaj por deficitoj okazigitaj pro tro-spezoj fare de registaroj. Fronte al la longdaŭraj, ekstere generataj malekvilibroj, la G-24 argumentis, ke dum pli da tempo la MEL-oj devas ĝustigi siajn ekonomiojn.
  • Kelkaj politikoj de la IMF povas esti kontraŭ-disvolvigaj; la informo diras, ke la deflaciaj efikoj de la programoj de IMF rapide kondukis al perdoj de produktado kaj dungado en ekonomioj en kiuj enspezo estis malalta kaj la dungado estis alta. Krome, la pezo de la deflacio estas disproporcie subtenita de la malriĉularo.
  • La dekomencaj politikoj de la IMF estis bazitaj sur teorioj kaj influitaj de kontraŭaj opinioj kaj departamentaj rivalecoj. Kritikistoj sugestas, ke ties klopodoj por plibonigi kaj plenumi tiujn politikojn en landoj kun amplekse variaj ekonomiaj cirkonstancoj estis misinformitaj kaj ne havis ekonomiajn raciajn fundamentojn.

La konkludoj de ODI estis ke la naturo de la IMF tendenca al la helpo kaj promocio de la merkat-orientitaj alproksimigoj altiris neeviteblan kritikaron. Alflanke, la IMF povus servi kiel propeka kapro dum permesas al la registaroj kulpigi internaciajn bankistojn. La ODI akceptokonfesis, ke la IMF estis nesensivaj al politikaj aspiroj de la MEL-oj dum ties politikaj kondiĉoj estis neflekseblaj.[23]

Argentino, kiu estis konsiderita de la IMF kiel modela lando pro sia plenumo de la politikaj proponoj fare de la institucioj de la sistemo de Bretton Woods, suferis katastrofan ekonomian krizon en 2001,[24] kiu estis komprenita kiel okazigita de la buĝetaj limigoj instigitaj fare de la IMF — kiuj subtranĉis la kapablojn de registaro por subteni la landajn infrastrukturojn eĉ en ŝlosilaj areoj kiel tiuj de la sansistemo, edukado, kaj sekureco — kaj de la privatigo de strategie kernaj naciaj rimedoj.[25] Aliaj kritikoj atribuas la krizon al la misdesegnita imposta federaciismo de Argentino, kio okazigis, ke la subnacia troa elspezigo pliiĝis rapide.[26] Tiu krizo helpis disvastigi haton kontraŭ tiu institucio en Argentino kaj en aliaj sudamerikaj landoj, kaj kritikoj direktis sin al la kulpigo al la IMF pro la ekonomiaj problemoj de la mondoregiono. Komence de 2006 la tendenco al moderaj maldekstraj registaroj en la regiono kaj kreskanta priokupado pro la disvolvigo de regiona ekonomia politiko amplekse sendependa de la premo fare de la grandaj negocoj estis atribuitaj al tiu krizo.

En 2006, veterana politikanalizisto de ActionAid nome Akanksha Marphatia asertis, ke la politikoj de la IMF en Afriko subfosas ajnan eblon atingi la celojn de la "Millennium Development Goals" (Disvolvigo de la Jarmilo) pro la truditaj limigoj kiuj malhelpas la spezon en gravaj sektoroj, kiel edukado kaj sansistemo.[27]

En intervjuo (2008-05-19), la iama ĉefministro de Rumanio nome Călin Popescu-Tăriceanu plendis, ke "Ekde 2005, la IMF estas konstante farante erarojn kiam ĝi pritaksas la ekonomiajn plenumojn de la lando".[28] Iama prezidento de Tanzanio nome Julius Nyerere, kiu plendis, ke la afrikaj ŝtatoj superŝutitaj pro ŝuldoj estas devigita cedi suverenecon al la IMF kaj al la Monda Banko, fame demandis, "Kiu elektis la IMF kiel ministerio de financo de ĉiu lando de la mondo?"[29][30]

Iama ĉefa ekonomikisto de la IMF kaj iama guberniestro de la Rezerva Banko de Barato nome Raghuram Rajan kiu antaŭvidis la aperon de la Financa krizo de 2007–08 kritikis la IMF ĉar restis tiesflanka ludanto por la disvolvigita mondo. Li kritikis la IMF kiel sekvanto de la monpolitikoj de Usono, kiu laŭ li estis semante kaoson en la novaj aperantaj merkatoj.[31] Li estis kritikanto de la perdegigaj monpolitikoj de la okcidentaj landoj kaj de la IMF.[32][33]

Landoj kiel Zambio ne estis ricevintaj taŭgan kaj akuratan helpon kun sekvaj longdaŭraj efikoj, kiuj altiris la atenton de ekonomikistoj. Ekde 2005, Zambia (same kiel aliaj 29 aliaj afrikaj landoj) ricevis fermopermeson por siaj ŝuldoj, kio helpis al la rekupero de taŭgaj niveloj en la medicinaj kaj edukadaj financadoj. Tamen, Zambio revenis al sia ŝuldo de ĉirkaŭ la duono de sia MEP en malpli ol unu jardeko. La usona ekonomikisto William Easterly, skeptika pri la metodoj de la IMF, jam dekomence avertis, ke "ŝuldopardono simple kuraĝigus pli da misfaroj financaj kaj ŝuldigaj fare de koruptaj registaroj se tio ne estis akompanata de reformoj kiuj plirapidigu la ekonomian kreskon kaj plibonigu la regecon," laŭ The Economist.[34]

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. URL de referenco: https://www.imf.org/external/np/exr/chron/chron.asp
  2. Monato-konvencioj (esperante). Alirita 2013-08-04.
  3. "About the IMF". IMF.org. Alirita la 23an de oktobro 2020.
  4. Broughton, James (Marto 2002). "Why White, Not Keynes? Inventint the Postwar International Monetary System" (PDF). IMF.org.
  5. Lipscy 2015.
  6. Schlefer, Jonathan (10a de aprilo 2012). "There is No Invisible Hand". Harvard Business Review. Harvard Business Publishing – via hbr.org.
  7. Escobar, Arturo (1980). "Power and Visibility: Development and the Invention and Management of the Third World". Cultural Anthropology. 3 (4): 428–443. doi:10.1525/can.1988.3.4.02a00060.
  8. "Articles of Agreement, International Monetary Fund" (PDF). IMF.org. 2011.
  9. "Articles of Agreement of the International Monetary Fund". IMF.org. 2016.
  10. "IMF Quotas". IMF.org. Alirita la 23an de oktobro 2020.
  11. Somanath, V. S. (1a de februaro 2011). [https://books.google.es/books?id=alysnLedf5oC&pg=PA79&redir_esc=y#v=onepage&q&f=false International Financial Management ("internacia financadministrado"). p. 79. ISBN 9789381141076.
  12. Francisco Cabrillo - Harry Dexter White: un comunista en el FMI Konsultita la 26an de marto 2020, Libre Mercado kaj libertad digital
  13. Konstitucia konveno de la IMF.
  14. 14,0 14,1 IMF Members’ Quotas and Voting Power, and IMF Board of Governors ("membra kvoto kaj voĉdona forto, kaj estraro de la IMF") angle. stato: 24-a de februaro 2012.
  15. [1]
  16. [http://www.imf.org/external/pubs/ft/ar/2010/eng/pdf/a4.pdf Appendix IV: Executive Directors and voting power] ("Apendico 4a: Plenumdirektoroj kaj voĉdonpovo") 30a de aprilo 2010, Alirita la 26an de marto 2020. FMI
  17. About the IMF. International Monetary Fund. Alirita 12a de marto 2012.
  18. Isard, Peter. (2005) Globalization and the International Financial System: What's Wrong and What Can be Done. New York: Cambridge University Press.
  19. 19,0 19,1 19,2 (April 2004) “Crisis, Conditions, and Capital: The Effect of the IMF on Direct Foreign Investment”, Journal of Conflict Resolution 48 (2), p. 194–210. doi:10.1177/0022002703262860. 
  20. 20,0 20,1 (2009) “The crisis of neoliberalism and the future of international institutions: a comparison of the IMF and the WTO”, Theory and Society 38 (5), p. 459–484. doi:10.1007/s11186-009-9093-5. 
  21. (Marto 2003) “Financial Crises and Reform of the International Financial System”, Review of World Economics. Springer Publications 139, p. 1–37. doi:10.1007/BF02659606. 
  22. Alexander, Titus. (1996) Unravelling Global Apartheid: an overview of world politics. Polity press, p. 133.
  23. The IMF and the Third World. ODI briefing paper. Overseas Development Institute. Arkivita el la originalo je 7a de januaro 2012. Alirita 6a de julio 2011.
  24. Memoria del Saqueo, Fernando Ezequiel Solanas, dokumenta filmo, 2003 (Lingvo: hispana; Subtekstoj: angla) YouTube.com
  25. Economic debacle in Argentina: The IMF strikes again. Twnside.org.sg. Arkivita el la originalo je 3a de marto 2010. Alirita 30a de majo 2010.
  26. Stephen Webb, "Argentina: Hardening the Provincial Budget Constraint", in Rodden, Eskeland, and Litvack (eld.), Fiscal Decentralization and the Challenge of Hard Budget Constraints (Cambridge, Massachusetts: MIT Press, 2003).
  27. Ultimate Profit Solution Review by Toshko Raychev. SCI Trading. Arkivita el la originalo je 24a de novembro 2016.
  28. Tăriceanu: FMI a făcut constant greşeli de apreciere a economiei româneşti – Mediafax. Mediafax.ro. Alirita 30an de majo 2010.
  29. Godfrey Mwakikagile. (2006) Africa is in a Mess: What Went Wrong and what Should be Done. New Africa Press, p. 27–. ISBN 978-0-9802534-7-4.
  30. Reflections on Leadership in Africa – Forty Years After Independence. Alirita 14a de majo 2014.
  31. RBI Guv Raghuram Rajan blasts IMF for being soft on easy money policies of West (19a de oktobro 2015). Arkivita el la originalo je 22 October 2015.
  32. RBI chief Rajan urges IMF to act against 'extreme' policies.
  33. RBI's Raghuram Rajan urges IMF to act against 'extreme' policies.
  34. "Zambia's looming debt crisis is a warning for the rest of Africa", The Economist. (angle)

BibliografioRedakti

Eksteraj ligilojRedakti