Internacia tago kontraŭ homofobio, transfobio kaj bifobio

Internacia tago kontraŭ homofobio, transfobio kaj bifobio (angle International Day Against Homophobia, Transphobia and Biphobia, IDAHO) estas internacia tago kiu okazas ĉiujare la 17-an de majo, kiam multe da GLAT-organizoj organizas diversajn eventojn por konstraŭstari homofobion, transfobion kaj bifobion.

סמל היום הבינ"ל נגד הומופוביה
La emblemo de la tago

Tiutage en 1990 Monda Organizaĵo pri Sano nuligis samseksemon el listo de psikaj malsanoj.

Ne estas centra kampanjo starigita de iu internacia organizo ĉar estas la kompreno ke la socia, religia, politika kaj kultura kunteksto en kiu GLAT-komunumoj funkcias en malsamaj partoj de la mondo influas la agadojn kiujn gvidos lokaj komunumaj membroj.

En 2014, pli ol 130 landoj en la mondo markis tiun tagon. La tago estas ankaŭ rimarkata en landoj kie mortpuno estis trudita por samseksema agado en iliaj teritorioj. En Brunejo kaj Irano la tago estas menciita per retpoŝtaj mesaĝoj ene de GLAT-komunumoj en siaj teritorioj kune kun homaj-rajtoj-aktivuloj.

Aktuale en 2019, proksimume 69 landoj ankoraŭ kulpigas samseksemajn rilatojn, kio signifas, ke milionoj da gejoj, lesbaninoj kaj ambaŭseksemuloj ne povas vivi sian vivon malkaŝe. Ankaŭ, en 26 landoj, transgenruloj estas submetataj al puno, kaj estas je neproporcia risko de perforto ĝenerale tra la mondo. "IDAHO" estas ofte uzata kiel platformo por organizi iniciatojn por antaŭenigi la lukton por la rajtoj de la GLAT-komunumo en multaj landoj, eĉ en landoj kiel UgandoBangladeŝo kie la samseksemo estas krimigita.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti