Internacia tradukreto pere de esperanto

Internacia tradukreto pere de esperanto estas reto da tradukistoj kiu arigas 61 getradukistoj el 31 lingvoj (ciferoj de 2004).

Kiuj estas la kondiĉoj por partopreni en ITRE? redakti

Novaj tradukantoj estas bonvenaj. Por la bona funkciado de ITRE necesas almenaŭ 5 tradukantoj por ĉiu lingvo. Ne ĉar la laborkvanto estas tiom alta, sed ĉar, kiam alvenas tradukmendo, necesas trovi rapide tuj pretan tradukonton.

Kiuj rajtas partopreni? redakti

Ne ĉiuj membroj de ITRE estas profesiaj tradukistoj ; tamen ĉiu devas labori kun profesinivela kvalito : ĝisdata kaj altkvalita servo al mendintaj klientoj. Do rajtas propopreni en ITRE unue la profesiaj tradukistoj ; due sufiĉe altnivelaj esperantistoj ; trie fakaj tradukhelpantoj.

La politiko de la kreintoj estis 1) akcepti ĉiujn dezirantojn ĝis 5 membroj por ĉiu lingvo. 2) la pliaj membroj estu lingve "elstaraj", kaj traduke "profesiaj". 3) la unuaj kvin membroj devos plialtigi sian E-nivelon kaj profesiiĝi. Ju pli alta estas la E-nivelo, despli altkvalita estas la traduka nivelo de kaj al la denaska lingvo. Post kvinjara ekzistado, ITRE ankoraŭ ne atingis la dezirindan profesiecon.

Kion signifas E-instrurajta nivelo? redakti

Unu el la kondiĉoj por fariĝi membro de ITRE estas kompreneble, ke la kandidato estu lerta kaj en sia propra denaska lingvo kaj en Esperanto. Por certiĝi pri tio, estas du malfacilaĵoj : unue ne ekzistas E-tradukista diplomo ; due la organizado de la Esperanto-ekzamenoj ne estas la sama en la tuta mondo. Sed ĉie en la mondo la Esperanto-organizaĵoj atentas pri la kvalito de la instruado de Esperanto, plej ofte organizante ekzamenojn, kies diplomoj rajtigas la posedanton instrui. Plie E-instruisto per la instruado mem konstante plibonigas sian lingvan kapablon, analizante la parolmanierojn de sia nacia lingvo kaj la realan sencon tradukotan. Tial la Interna Regularo de ITRE postulas, ke la kandidato rajtu instrui Esperanton en sia lando. Jen garantio de lingva kvalito.

Se la kandidato ne havas tian diplomon, li (ŝi) tamen povas ITRE-aniĝi, sed kun la morala promeso klopodi al la plenumo de tiu regulo.

Pri laborkvanto kion povas esperi la partoprenantoj? redakti

Elreviĝas multaj ITRE-kandidatoj, ĉar tre ofte ili kredas, ke partoprenante en ITRE, nature kaj aŭtomate ili ricevos labormendojn : "nun mi atendas la laboron". Tute ne ! Ne nur ili devas esti bonaj lingvistoj, sed ankaŭ ili devas esti bonaj komercistoj. Ili devas mem trovi sian propran klientaron, kaj do por tio atenti pri la landa leĝo. Nur iliaj klientoj certe mendos traduklaborojn. Tie ĉi staras unu el la plej grandaj malfacilaĵoj : oni devas esplori sian merkaton science. Tial ITRE kunlabore kun IKEF eldonis antaŭ tri jaroj 12 paĝan dokumenton "al merkatesplorado" ; ĝi daŭre estas havebla ĉe IKEF aŭ ĉe ITRE (baldaŭ en speciala TTT-paĝo)

Kelkaj estas membroj de ITRE nur por helpi al aliaj tradukistoj pri fakaj nocioj (hortikulturo, medicino, radiologio...) Ilin ne koncernas la ĵusa diraĵo.

Ĉu vi povas doni al mi ideon pri la "pezo" aù la "premo" de la laboro, kaj pri aliaj devoj ? Kiuj estas la devoj de ITRE-tradukisto ? Ĉu rapideco de tradukado, Ĉu uzado de novaj tekniloj kaj komputoroj, Ĉu ... ?

La laborkvanto dependas de la komerca volo kaj efikeco de la tradukisto mem. Do li mem elektas sian sferon de tradukado, kaj organizas sian laboron ĉu plentempan, ĉu partan, ĉu okazan. La ĉefa devo de tradukisto kuŝas en la profesia kontentigo de la klientoj de la unua kontakto ĝis la liverado de la tradukaĵo, la fakturado kaj la pago. Plie ITRE-tradukisto devas zorgi pri siaj rilatoj kun la aliaj ITRE-anoj al kiuj li provizas laboron, aŭ de kiuj li ricevas laboron, interalie koncerne la kvaliton de la tradukoj, la prezenton, la utiligon de teknikoj konvenaj al la adresoto, la pagoj kaj transpagoj. Pri la rapideco, la devo estas klarigita en la Interna Regularo (vidu la TTT-paĝon ITRE) : kiam ne estas speciala indiko, la rapideco ne povas esti malpli ol 1000 vortoj/tage. Kompreneble, ankaŭ la leĝa situacio de la tradukisto devas esti klara : li laboras aŭ kiel sendependa laboristo aŭ kiel dungito de iu traduk-firmao (kiu nun ne povas esti ITRE).


Ĉu temas pri rekta traduko? redakti

En ITRE, oni okupiĝas nur pri traduklaboroj pere de Esperanto kiel ponta lingvo. Se temas pri rekta tradukado de nacia lingvo al nacia lingvo, tio estas ekster ITRE.

Ĉu mi povas turni min rekte al iu tradukisto kaj kontrakti kun li (mi demandas, ĉar mi ne volas, ke tiu tradukisto sentu, ke mi faras ion kontraŭ la regularo de ITRE).

Vi rajtas uzi rekte la servojn de iu ajn tradukisto, eĉ se vi trovas la adreson en la TTT-paĝo de ITRE: vi prezentos vian mendon, li anoncos sian tarifon (antaŭfakturon), kaj tiel ekekzistas kontrakto inter vi kaj li. La Interna Regularo validas nur inter tradukistoj, membroj de ITRE, kiuj tradukas laŭ la regularo de ITRE, tio estas de nacia lingvo al alia nacia lingvo pere de Esperanto. En aliaj okazoj, la Interna Regularo ne validas.

Subtaksita prezo: Ĉe ni la minimuma salajro nun estas se mi ne eraras CZK 3200 (kontraŭ kiu tamen ne eblas vivi), mezuma hor-nombro 170 monate, do mezuma salajro pohora 18.80, do por 100 vortoj la tuta prezo de ambaŭ tradukoj (de la Ĉeĥa al Esperanto kaj de E-o al la cellingvo) do devus esti CZK 28.20, kio estas ekvivalento de EUR 0.83. 40% de tio, do la prezo el la esperanto en la cellingvo estas EUR 0.33, kio estas certe tre subtaksita prezo ; kontraŭ tiu salajro almenaŭ ĉe ni ne laborus eĉ la plej malaltnivela tradukisto. (Petro)

La tarifo klarigita sub la ĉapitro 4. de Interna Regularo estas "arbitracia bazo", tio signifas, ke okaze de ne konsento pri alia tarifo, tiu "arbitracia" tarifo validas. Sed la regulo estas ankaŭ ke la TARIFO ESTAS LIBERA. Ĉiu tradukisto rajtas pri sia propra minimuma tarifo Kompreneble, la tradukisto, kiu ricevas la mendon, anoncas al la mendinto sian propran tarifon, kaj se ne estas specifa tarifo en la TTT-paĝoj de ITRE, la dua tradukisto ricevas la procentaĵon de la tarifo de la mendita tradukisto. Se la mendita tradukisto loĝas en riĉa lando, la afero povas esti tre profita al la dua tradukisto, kiu vivus en pli malriĉa lando. Inverse, se la mendita tradukisto loĝas en malriĉa lando, la afero povas esti kvazaŭ senprofita por la dua tradukisto (de pli riĉa lando). Tiam oni devas alvoki la esperantistan fervorecon ! Tio povas kelkfoje esti maljusta. Ĉu ekzistas pli justa solvo de tiu tutmonda ekonomia problemo ?!


Ĉu ITRE kontribuas al la fakterminara evoluo de Esperanto? redakti

Nun ITRE ne havas tiun kapablon. Pro tio kaj pro aliaj kialoj, la kreintoj de ITRE volis ligi tiun tradukoservon al aliaj Esperanto-organizaĵoj. Tial ĉiu ITRE-ano estas invitita fariĝi membro de IKEF. Krome estas rilatoj ankaŭ kun TAKE, kaj espereble, baldaŭ kun aliaj fakaj organizaĵoj. En IKEF ekzistas terminologia sekcio, kiu jam produktis plurajn fakterminarojn. Sed kiamaniere oni povus disvolvi tiajn sekciojn interne de ITRE, pri tio estas tro frue respondi.

Eksteraj ligiloj redakti