Internacia kampanjo por aboligi nukleajn armilojn (ICAN)

tutmonda kampanjo por la forigo de ĉiuj nukleaj armiloj

La Internacia kampanjo por aboligi nukleajn armilojnICAN, angla mallongigo por : International Campaign to Abolish Nuclear Weapons, estas koalicio de ne-registaraj organizaĵoj kiu kampanjas por la internacia malpermeso de la uzo de nukleaj armiloj.

Internacia kampanjo por aboligi nukleajn armilojn (ICAN)
emblemo
Emblemo de ICAN
Emblemo de ICAN
ne-registara organizaĵo
Komenco aprilo 2007 vd
Geografia situo CH1903: 498938 / 120685 (mapo)46.236.12861111Koordinatoj: 46° 13′ 48″ N, 6° 7′ 43″ O; CH1903: 498938 / 120685 (mapo)
Sidejo Ĝenevo, Svisio
Adreso 150 Route de Ferney, 1211 Genève 2, Switzerland
Internacia kampanjo por aboligi nukleajn armilojn (ICAN) (Ĝenevo)
Internacia kampanjo por aboligi nukleajn armilojn (ICAN) (Ĝenevo)
DEC
Internacia kampanjo por aboligi nukleajn armilojn (ICAN)
Internacia kampanjo por aboligi nukleajn armilojn (ICAN)
Lokigo de Ĝenevo en Svislando
Map
Internacia kampanjo por aboligi nukleajn armilojn (ICAN)
Tipo asocio
Retejo Oficiala retejo
vdr
versio de la 2010-aj jaroj kun anglalingva titolo

Historio redakti

Kreita en 2007 en Vieno (Auŝtrio) paralele al la internacia konferenco pri la Traktato de la ne-disvastigo de nuklea armilaro, kalkulis en 2017 jam 468 organizaĵojn en 101 landoj[1].

Financita fare de privataj donacantoj kaj el kontribuoj de la Eŭropa Unio kaj de kelkaj landoj, inkluzive de Norvegio, Svislando, Germanio kaj Vatikano, ICAN subtenis la konkludojn de la Traktato sur la Malpermeso de Nukleaj Armiloj en 2017, kiu kondukis al la aljuĝo de la Nobel-premio pri paco en la sama jaro.[2]

La jara buĝeto de la organizaĵo estas proksimume unu miliono da dolaroj.

Eksteraj ligiloj redakti

Kevin Rennie, Aŭstralio: Aljuĝo de la Nobel-premio pri paco al ICAN estas granda surprizo, Global Voices en Esperanto, la 10-an de oktobro 2017.

Oficiala retejo de ICAN : http://www.icanw.org/

Urbestra alvoko al la japana registaro: Japanio aliĝu al la Traktato pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj, Global Voices en Esperanto, la 30-an de septembro 2017.

(multlingve, esperanto) : https://www.WorldBeyondWar.org/eo

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. (angla) 2017 Nobel Peace Prize: What is ICAN?, Al Jazeera, la 10-an de Decembro 2017, alirite la 13-an de aŭgusto 2018.
  2. (franca) " Le prix Nobel de la paix décerné à la coalition internationale pour l''abolition des armes nucléaires ", Le Monde, 6-a de oktobro 2017.