International Journal of Greek Love

International Journal of Greek Love ("Internacia Revuo pri Greka Amo", IJGL) estis usona akademia revuo dediĉita al studado de la pederastiaj rilatoj, eldonita en du volumoj inter januaro 1965 kaj novembro 1966 de la fama numismato Walter Breen sub la pseŭdonimo J. Z. Eglinton[1]. Malgraŭ ĝia efemereco kaj limigita cirkulado, la publikaĵo havis konsiderindan influon sur la samseksemaj akademiistoj. IJGL signifis pioniran provon publikigi sciencan revuon dediĉitan al studado de pederastio kaj faciligis la vojon al aliaj gravaj aktivistaj aŭ akademiaj revuoj pri la temo.

International Journal of Greek Love
scienca gazeto
Speco akademia revuo

Posedanto Oliver Layton Press
Publikigisto Walter Breen
Establodato 1965
Ĉesigita publikado 1966

vdr

La artikolo de Jonathan Drake pri la prostituado en Turkio[2] restas ankoraŭ unu el plej citataj fontoj pri la samseksemo en tiu lando. Aliaj kunlaboraĵoj kiuj servis por debato estas la artikolo de Toby Hammond pri Paidikion[3][4], pederastia manuskripto 570-paĝa verkita de Kenneth Searight, kreinto de la planlingvo sona, ĉirkaŭ 1917, kaj la studo de Marion Z. Bradley pri la ina «Greka amo» en moderna literaturo[5].

Referencoj redakti

  1. Norton, Rictor; Crew, Louie. "The homophobic imagination: an editorial Arkivigite je 2006-04-13 per la retarkivo Wayback Machine". College English, Vol. 36, n-ro 3 (novembro 1974), pp. 272-290.
  2. Drake, Jonathan. "'Le Vice' in Turkey". International Journal of Greek Love. Oliver Layton Press, Vol. I, n-ro 2 (novembro 1966), pp. 13-27
  3. Hammond, Toby. "Paidikion: A paiderastic manuscript". International Journal of Greek Love. Oliver Layton Press, Vol. 1, n-ro 2 (novembro 1966), pp. 28-37.
  4. Aldrich, Robert. Colonialism and homosexuality Arkivigite je 2012-02-12 per la retarkivo Wayback Machine. Nov-Jorko: eldonejo Routledge, 2003, pp. 280-281.
  5. Bradley, Marion. "Feminine Equivalents of Greek Love in Modern Fiction". International Journal of Greek Love. Oliver Layton Press, Vol. 1, n-ro 1, 1965, pp. 48-58.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti