Interplay (muzikalbumo)

albumo de Bill Evans

Interplay estas ĵazalbumo de Bill Evans, kiu estis sonregistrata la 16-an kaj 17-an de julio 1962 en Novjorko kaj publikigita fare de Riverside Records.

Bill Evans en 1978

La albumo redakti

La publikaĵoj de Bill Evans en la jaro 1962 ankoraŭ staris sub la impreso de la akcidenta morto de sia amiko kaj kuntriopano Scott LaFaro jaron antaŭe; post tio la pianisto kelktempon retiriĝis kaj per sia emo al mem-izoliĝo pligrandigis sian heroinmanion.[1] Nur ekde decembro de 1961 li iris en la studion kaj kunlaboris je sonregistradoj por la albumo Nirvana de Herbie Mann.

Baldaŭ post la sonregistradoj por Nirvana Helen Keane fariĝis en aŭgusto de 1962 lia organizantino, kiu nun pli celstrebe mastrumis la profesiajn aferojn de la pianisto. Ŝi frue ekkonis la financajn malfacilaĵojn de Riverside kaj ke ĉi tiu diskeldonejo ne plu povas esti bazo por la triopo de Bill Evans. Pro tio Evans transiris jam en la jaro 1962 al Verve Records. Antaŭe li tamen devis plenumi la kontrakton kunGrauer kaj Keepnews, pro kio ekestis materialo por kvar albumoj. Post kiam Bill Evans en majo kaj junio de 1962 surbendigis komence du albumojn por Riverside (How My Heart Sings! kaj la balado-disko Moonbeams), la monaton poste ekestinta albumo Interplay estis la unua verko de Bill Evans, je kiu li arigis ĉirkaŭ si pli grandan ensemblon.[2]

Kun Evans muzikis je la kunsido por Interplay trumpetisto Freddie Hubbard, gitaristo Jim Hall, kontrabasisto Percy Heath kaj frapinstrumentisto Philly Joe Jones. Kun Hall Evans ankoraŭ estis surbendiginta en aprilo kaj majo la duoblan albumon Undercurrent por diskeldonejo United Artists Records; Philly Joe Jones estis lia frapinstrumentisto je la unua surdiskigo ĉe Riverside en 1956 (New Jazz Conceptions). La nun formita kvinopo surdiskigis kvin ĵazajn normkantojn; kulminoj estis la klasikaĵoj el la usona kantaro „You and the Night and the Music“, „You Go to My Head“, „I'll Never Smile Again“ kaj „Wrap Your Troubles in Dreams“; aldoniĝis la bluso "Interplay", kiun komponis Evans.

Orrin Keepnews raportis pli malfrue, ke Hubbard ne tre profunde konis la materialon, kiun Evans estis elektinta el la Great American Songbook de la 1930-aj jaroj. Pro tio oni devis ripeti la registradon de „I'll Never Smile Again“ je la 17-a de julio (7-a registraĵo). Ĝi aperis pli malfrue kiel 6-a registraĵo en la lumdiska eldono de la albumo[3]

Taksadoj kaj distingoj de la albumoj und Auszeichnungen des Albums redakti

Scott Yanow nomis la albumon Interplay elstara kaj donis kvar el kvin stelojn; Richard Cook kaj Brian Morton en Penguin Guide to Jazz estis iomete retenemaj, disdonis nur tri stelojn kaj havis rezervojn rilate la kunmuzikado de la bando, kiun estis iniciinta Keepnews. Kvankam Hall kaj Evans je la albumo Undercurrent bonege interharmoniis, la kunmuzikado de la kvinopo estas ofte nekohera, kvankam Hubbard ludas vere bone. Evans-biografo Hanns E. Petrik laŭdis la albumon kiel „pregita de kapta kaj eleganta svingo“; „Philly Joe Jones kaj Percy Heath formas bonegan ritmoparon. Kvankam ankaŭ la ludo de la aliaj muzikistoj aperas sur ĉi tiu disko senmanka, , Interplay estas tamen albumo, sur kiu elstaras Bill Evans. Liaj fluaj improvizadoj, ofte prezentataj per unuoptonaj [melodioj] plej bone kompletigas la soloojn de Hubbard kaj Hall. Precipe en „I'll Never Smile Again“ la sukcesa daŭrigo de la trumpetsoloo fare de la piano estas sukcesa ekzemplo por tio“. [4] Ankaŭ Martin Kunzler laŭdis en sia Jazzlexikon la elstarajn sonregistraĵojn“.[5]
Interplay atingis en 1983 je sia republikigo rangon 26 en la ĵazranglistoj de Billboard. Per Grammy Awards en 1984 produktisto Orrin Keepnews estis distingita laŭ la kategorio „Plej bona albumo“.

 
Trumpetisto Freddie Hubbard en 1976

Instrumentistaro redakti

La pecoj redakti

  • Bill Evans: Interplay (Riverside RLP 9445, OJC 308)
  1. You and the Night and the Music (Howard Dietz, Arthur Schwartz) – 7:04
  2. When You Wish upon a Star (Leigh Harline, Ned Washington) – 5:45
  3. I'll Never Smile Again [7-a registraĵo] (Ruth Lowe) – 6:32
  4. I'll Never Smile Again [6-a registraĵo] (Ruth Lowe) – 6:38
  5. Interplay (Bill Evans) – 8:14
  6. You Go to My Head (John Frederick Coots, Haven Gillespie) – 5:06
  7. Wrap Your Troubles in Dreams (And Dream Your Troubles Away) (Harry Barris, Ted Koehler, Billy Moll) – 6:24
  • La titoloj 1, 4 kaj 5 estis registrataj la 16-an de julio; la titoloj 2, 3, 6 kaj 7

la 17-an de julio.[6]

Eldona noto redakti

La republikigo The Interplay Sessions enhavis alternativan sonregistraĵon (6-a registraĵo) de la peco "I'll Never Smile Again"; ĝi aperis en pli malfrua lumdisko-eldono. La duobla albumo (M 47066 IMS) aperinta en la 1980-aj jaroj ĉe Milestone Records enhavis ankaŭ la materialon de registradkunsido, ekestinta aŭguston de 1962 kun Zoot Sims, Jim Hall, Ron Carter kaj Philly Joe Jones, kiu restis ne-publikigita dum la 1960-aj jaroj.

Eksteraj ligiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Komp. Petrik. p. 33.
  2. Aŭguston de 1962 sekvis kroma kunsido kun Hall, Philly Joe Jones samkiel Zoot Sims, Ron Carter, la tiel nomata Unknown Session (Riverside VIJ 4026), kiun tiam la estroj de Riverside ne trovis bona, kaj kiu nur estis publikigita en la 1980jaroj.
  3. La 17-an de julio ankaŭ „Wrap Your Troubles in Dreams“, „When You Wish upon a Star“ kaj „You Go to My Head“ estis registrataj. Orrin Keepnews en la akompanteksto
  4. Cit. laŭ Petrik, p. 124.
  5. Kunzler, p. 349.
  6. Komp. Keepnews, akompanteksto