Interreta memeo (angle: Internet meme) estas esprimo uzata por priskribi koncepton kiu rapide disvastiĝas de persono al persono tra la Interreto. La esprimo rilatas al la koncepto de memeo, kvankam tiu esprimo indikas multe pli larĝan kategorion da kulturaj informoj. En la praktiko, interreta memeo kutime rilatas al iu formo de interreta humuro aŭ ŝerco kiu originas ene de aŭ ekster la interreto. Interretaj memeoj ofte enhavas altan gradon da memreferencado, do la humuro de memeoj foje povas esti stranga aŭ malfacile komprenebla. Uzantoj de malnova memeo aŭ homoj, kiuj ne scias, kio estas memeoj aŭ ne uzas kaj ne komprenas ĝin, estas nomataj "normies" (angla por personoj kiuj montras mankon de intereso en ideoj ne facile alireblaj aŭ kiuj estas ekster la nuna gamo de akceptado de sia socio. Ili estas sekvantoj de popularaj ideoj).

Karakterizaĵoj de interreta memeo redakti

En la lastaj jaroj, la termino memeo fariĝis pli kaj pli elasta. Ripeto tamen restas grava elemento: io estas nur memeo, se ĝi estas ofte ripetita.

Ekzemploj de memeoj redakti

  • urbaj legendoj, fantomrakontoj kaj mistifikoj (hoax)
  • bildoj kaj prilaboritaj bildoj (ekz. bildmakrooj)
  • referencoj al populara kulturo (muziko, televidserio, filmoj, videoludoj)
  • varbado kaj anoncoj
  • nedezirataj famuloj
  • senhonta mempromocio

Ekstera ligilo redakti