Intramacronucleata

Intramacronucleata estas subfilumo de ciliuloj. La grupon karakterizas la maniero laŭ kiu estas okazigata la divido de la makronukleo dum duiĝa fisio de la ĉelo. Ĉe ciliuloj de ĉi tiu subfilumo, divido de la makronukleo estas okazigata per la agado de mikrotubetoj kiuj estas kunmetataj ene de ĝi. Tio malsamas de la klaso Heterotrichea en la subfilumo Postciliodesmatophora, ĉe kiu la makronukleo ankaŭ estas dividata, sed per mikrotubetoj estiĝintaj ekstere de la makronuklea tegaĵo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Intramacronucleata
Oxytricha trifallax
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Regno: Kromistoj Chromista
Subfilumo: Intramacronucleata
Lynn, 1996
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Referencoj redakti

  • Cavalier-Smith, T. (2003). “Protist phylogeny and the high-level classification of Protozoa”, Europ. J. Protistol. 39 (4), p. 338–348. doi:10.1078/0932-4739-00002. 
  • (2016) “The All-Data-Based Evolutionary Hypothesis of Ciliated Protists with a Revised Classification of the Phylum Ciliophora (Eukaryota, Alveolata)”, Sci Rep 6, p. 24874. doi:10.1038/srep24874.