Introspekto

Introspekto (de la latina «"introspicere" (rigardi internen)») estas metoda memobservo de la konscio.[1] Temas fakte pri la ideo de «rigardo internen». Ĝi referencas al la sciaro kiun la subjekto povas akiri el siaj propraj mensostatoj, tio estas, aludas al la situacio, por preciza subjekto, en kiu ĝi observas kaj analizas sin mem, interpretante kaj karakterizante siajn proprajn procezojn kaj kognajn kaj emociajn.[2]

En filozofio, la termino "introspekto" referencas al maniero kapti la statojn de rekta konscio (ĉu per meditado ĉu per pli intenca pripensado) kun rekta reflekto al la konscio de la subjekto. La plej frua filozofo kiu plej amplekse disvovlis la koncepton estis Renato Kartezio, kaj poste Immanuel Kant kaj Auguste Comte.

En psikologio, fine de la 19-a jarcento Alfred Binet kaj Pierre Janet, preskaŭ samtempe, ekpraktikis la introspekton, tio estas, la klopodon rememori kaj pripensi la proprajn pensojn kaj kazardojn de la psikaj statoj jam fakte kiel psikoterapio.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. PIV en NPIV Alirita la 4an de Septembro 2022.
  2. Patrick Gosling kaj aliaj, Psychologie sociale: Approches du sujet social et des relations interpersonnelles (2a volumo), eldonejo Bréal, 1996, p. 20.