La inuita lingvaro estas lingva grupo, parto de la eskima branĉo de la eskim-aleuta lingvofamilio. La inuitaj lingvoj estas parolataj en Gronlando, Kanado (Nunavuto, Nordokcidentaj Teritorioj, Nunaviko, Nunatsiavuto kaj Jukonio) kaj Alasko. Ekzistas kvin inuitaj lingvoj konsistigataj per kontinuo de dialektoj, sed tri inuitaj lingvoj havas apartajn kodojn laŭ ISO 639:

La dialektaro de la inuita lingvo

La Esperantaj vortoj anorako, iglo, kajako kaj nunatako devenas de la inuita lingvo.

Plej ofte oni skribas inuitajn lingvojn per latinaj literoj, sed de la mezo de la 19-a jarcento la inuktituta lingvo havas ankaŭ propran silaban skribon. Tiu silaba skribsistemo nun apartenas al la kulturo de tiuj popoloj, kiuj vidas en ĝi spuron de sia identeco.

Klasifiko redakti

De okcidento al oriento:

  • alaska-inuita (inupiaka) lingvaro (Inupiaq):
    • sevarda-inuita lingvo (Qawiaraq);
    • nord-alaska inuita lingvo:
      • Uummarmiutun estas dialekto de alaskaj inuitoj, transloĝiĝintaj dum 1910-aj—1920-aj jaroj al la delto de la rivero Makenzio, parto de la dialektaro Inuvialuktun;
  • okcident-kanada inuita lingvo (okcidenta inuktituta lingvo):
    • Siglitun estas malaperanta dialekto al la oriento de Makenzio;
    • inuinaktuna lingvo (Inuinnaqtun), parolata sur Victoria-insulo kaj sur la alia bordo de la golfo de Amundsen, enhavas ankaŭ la dialekton Kangiryuarmiutun, inkludatan en la dialektaron Inuvialuktun;
    • Natsilingmiutut;
    • Kivallirmiutut;
  • orient-kanada inuita lingvo (orienta inuktituta lingvo):
    • iglulika (ajvilika-bafina) dialektaro:
      • ajvilika dialekto (Aivilingmiutut);
      • iglulika dialekto, parolata sur la duonlinsulo Melville (Nunavuto);
      • nord-bafina dialekto, parolata en la nord-okcidento de Bafina insulo kaj sur pli nordaj insuloj;
    • sud-bafina dialekto;
    • kebekia dialekto (Nunavimmiutitut), parolata de ĉirkaŭ 11 mil homoj en Nunaviko;
    • labradora dialekto (Nunatsiavummiutut), parolata de ĉirkaŭ 550 homoj en Nunatsiavuto (Novlando kaj Labradoro);
  • gronlanda lingvo (pli ol 50 mil parolantoj):
    • okcident-gronlanda dialekto (Kalaallisut);
    • orient-gronlanda dialekto (Tunumiisut);
    • nord-gronlanda dialekto (Inuktun, aŭ avanersuarmiutut).

Kanada silaba skribsistemo redakti

 
Silabaro, per kiu oni skribas en la inuktituta (titirausiq nutaaq). Punkto super signo longigas la vokalon de la silabo (latinskribe oni montras tion per duobligo de la vokalo).

La inuktituta silabaro uzata en Kanado estas bazita sur silabaro inventita de misiisto James Evans. La nuna formo de la silabaro estis aprobita de Inuita Kultur-Instituto (Inuit Cultural Institute) en 1970-aj jaroj. En la ceteraj lokoj de la mondo oni uzas latinan skribsistemon por skribi inuite.

Ĉiuj signoj de la inuktituta silabaro estas en la unikoda normo.

Ekzemploj redakti

  • uvanga: mi
  • ivvit: vi
  • ilissi: vi
  • uvagut: ni
  • anaana: patrino
  • ataata: patro
  • irngutaq : knabo/knabino
  • ui(k): edzo
  • nuliaq: edzino
  • qallunaaq: eŭropa homo
  • kina: kiu
  • qanuq: kiel
  • qanga: kiam
  • nani: kie
  • li: jes
  • aakka: ne
  • nakurmik: dankon
  • pisugtooq: blanka urso

Vidu ankaŭ redakti