Inuita lingvoanimismoluteranismokristanismo • inuita mitologio

Inuitoj (inuite, Inuk (sg.) "[unu] homo", Inuuk (dl.) "[du] homoj", Inuit (pl.) "[tri aŭ pliaj] homoj"), indiĝena popolo de Siberio, Alasko, nordaj partoj de Kanado (Jukonio, N.O.T., Nunavuto, kaj norda Kebekio), kaj Gronlando.

Inuita virino (ĉ. 1907)
etno
circumpolar peoples • Indiĝenaj popoloj en Kanado
Suma populacio
110783
Ŝtatoj kun signifa populacio
Gronlando
Kanado
Usono
Rusio
Lingvo(j)
Inuita lingvo, Eskimo-Aleutaj lingvoj
Religio
Kristanismo, Ŝamanismo
Parencoj
Aleutoj, Jupikoj
vdr


Inuitoj en Nunatsiavut (Foto: André Perron)

La inuitoj (kun la jupikoj) estas la idoj de la lasta grupo (la Sivullirmiut, "unuaj homoj") kiu venis trans la Beringa Markolo de Azio al Nordameriko, antaŭ proksimume 10 000 jaroj. Ilia parenceco kun indianoj estas malproksimega, kaj ili ne estas konsiderataj indiana etno. Ili parolas la inuitan lingvon.

En Kanado kelkaj inuitoj ne volas esti nomataj per la algonkina vorto "eskimo"; ili preferas la proprajn vortojn "inuit" kaj "inuk".

Priskribo redakti

La inuitoj konsistas el la Inupiat de norda Alasko kaj orienta Siberio kun la Inuit de Kanado kaj de Gronlando (~152 000, el kiuj 2 000 en Siberio, 50 000 en Alasko, 45 000 en Kanado kaj 55 000 en Gronlando).

Inuitoj plejparte vivgajnis je markulturo, de fiŝoj, balenoj, kaj aliaj marmamuloj. Tradiciaj metioj inkluzivas peltojn kaj bidarton.

Aktualo redakti

Depost la eŭropana kontakto, rasismaj kaj misgviditaj politikoj de eŭropanaj registaroj emis damaĝi la inuitan vivmanieron kaj ofte rezultis je amasmortoj kaj alia suferado. Tamen, ĉirkaŭ la jaroj 1970, fortaj inuitaj gvidantoj aperis kaj kreis politikajn ondojn por la respekto de la inuita popolo kaj inuitaj teritorioj. Unu el la rezultaj landpretendaj konsentoj rezultis je la kreo de la kanada teritorio Nunavuto, la plej granda landpretenda konsento en kanada historio. En la lastaj jaroj, inuitaj instancoj kaj politikaj grupoj ĉirkaŭpolusaj ekkomunikis kaj solidarecis por promocii la inuitan popolon kulture kaj politike kaj por kontraŭlukti ekologiajn problemojn, kiel la forcejefiko kaj rezulta tera varmiĝado, kiu pezege efikas inuitojn pro la fandado kaj magrado de la arkta glacio kaj la formorto de arktaj mamuloj.

En Esperanto redakti

La revuo "Kuriero" de Unesko dediĉis sian numeron n-ro 1 de januaro-marto 2019 al la temo de indiĝenaj lingvoj okaze de la proklamo de 2019 kiel Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj.[1] Tiukadre la artikolo SIKU: Miksi nuntempan teknologion kun antikvaj scipovoj, de Joel Heath kun Lucassie Arragutainaq, temas pri novteknologiaj klopodoj fare de inuitoj por pristudi la efikon de la klimata ŝanĝo sur la molanasoj, kiuj estas grava parto de la vivtenado de la popolo.[2]

Referencoj redakti

  1. "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, ISSN 2521-7356 60 paĝoj.
  2. SIKU: Miksi nuntempan teknologion kun antikvaj scipovoj, de Joel Heath kun Lucassie Arragutainaq, "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, pp. 20-23.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti