Inundoj sur Moravo kaj Odro (1997)

Inundoj sur Moravo kaj Odro

Inundo sur rivero Moravo en Uherské Hradiště en la jaro 1997.

Inundo sur rivero Moravo en Uherské Hradiště en la jaro 1997.
Ŝtatoj  Ĉeĥio

 Pollando
 Aŭstrio
 Slovakio

Loko Mezeŭropo
Speco de evento inundo
Dato 5-a29-a de julio 1997
Mortigo 114 (49 en Ĉeĥio)
Commonscat 1997 Oder flood

Inundo sur Moravo kaj Odro okazis en Ĉeĥio proksimume dum inter la 5-a kaj la 29-a de julio 1997. Tiuj ĉi inundoj, kaŭzitaj per nekutime intensaj precipitaĵoj, neniige trafis precipe Moravion, Silezion kaj orientan Bohemion. Dum la inundoj en Ĉeĥio mortis 49 personoj kaj la damaĝoj estis taksitaj al 62,2 miliardoj da kronoj.

La juliaj inundoj en la jaro 1997 krom la ĉeĥa teritorio grave trafis ankaŭ najbarajn teritoriojn de Pollando, Slovakio kaj Aŭstrio. La inunda ondo el Odro neniige montriĝis eĉ sur ties malsupra fluo en sektoroj de la pola-germana limo. La inundo sur Moravo kaj Odro tiel fariĝis konsisto de katastrofo de eŭropaj dimensioj.

Kaŭzoj de la katastrofo redakti

La kaŭzo de abundaj precipitaĵoj estis ciklono, kiu super Moravio, Silezio kaj Pollando transŝoviĝis direkte de la norda Italio. La nekutima situacio en evoluo okazis tiam, kiam kampo de pli supera premo inter Azoraj insuloj kaj Skandinavio blokis la antaŭenpaŝantan ciklonon. Ties centro por certa tempo restis super la suda Pollando. La teritorio de Silezio kaj Moravio restis relative proksime de la centro de la premformacio kaj samtempe ĝi estis obstaklo por enlanda konsistero de ties fluado. Ĝuste tiu ĉi konsistero de la ciklono alportis plej multe da nubeco kaj precipitaĵoj. Malrapidigo de la antaŭenpaŝado de la fronta sistemo kutime unu ĝis tri tagoj daŭranta precipitaĵa periodo plilongiĝis je tutaj du tagoj. Tiu ĉi faktoro montriĝis por eksterordinareco de la inundo mem kiel tute decidanta. La pluvo eksterordinare plifortiĝis kun alventa efiko de montaro, kio montriĝis precipe en montaroj Hrubý Jeseník kaj Beskidoj.

Paso de la inundo redakti

Ĉeĥio redakti

Kiel komenco de la inundo estadas konsiderata la 5-a de julio, kiam abundaj pluvoj levigis surfacojn de riveroj en la norda Moravio kaj en Silezio. Jam la duan tagon okazis tre rapida plialtigo de trafluoj sur riveroj Moravo, Vsetínská Bečva kaj Rožnovská Bečva, Krupá kaj Branná, pro kio estis en distriktoj Nový Jičín, Frýdek-Místek, Karviná kaj Ostrava-urbo kaj Vsetín proklamitaj gradoj de inunda aktiveco. La triaj gradoj estis proklamitaj en distriktoj Bruntál, Jeseník kaj ĉe Valašské Meziříčí. La 7-an de julio el siaj bordoj elverŝiĝis riveroj Moravo, Opava, Bečva, Opavice, Bělá, Tichá, Orlice, Třebovka, Smědá kaj Úpa. Rožnovská Bečva en Valašské Meziříčí atingis al trafluo 489 m3/s kaj Vsetínská Bečva kulminis en Jarcová en 669 m3/s. La akvo el Bečva inundis urbon Přerov kaj la ĉirkaŭajn vilaĝojn inkluzive de Bochoř kaj Troubky. Tra rivero Dřevnice trafluis la 7-an de julio en Zlín 282 m3/s. La inundoj tiutage elpetis la unuaj kvin viktimoj kaj sur per la akvo submuelita fervojlinio ĉe Suchdol nad Odrou kaŭzis elreligon de interncia rapidtrajno Sobieski, dum kio estis vunditaj pli ol 60 homoj. En konekso kun la plimalboniĝanta situuacio estis destinita kriza stabo kaj okazis fermo de kelkaj ĉeĥa-polaj kaj ĉeĥa-slovakaj limpasejoj.

 
Granda akvo en Litovel
 
La inundo trafis ankaŭ Nové Město nad Metují situanta sur rivero Metuje en la orienta Bohemio.

La 8-an de julio la akvo tute inundis municipon Troubky troviĝanta ĉe kunfluejo de riveroj Moravo kun Bečva. Ĝuste en loko de la kunfluejo Moravo kun ties alfluantoj Bečva kaj Moštěnka okazis grandega disverŝo kaj la granda akvo ĉi tie inundis regionon kun areo 150 km2 etendiĝanta proksimume inter Citov, Přerov kaj Kroměříž. La saman tagon kulminis alfluantoj de Moravo sur la supra fluo. Riveroj Moravská Sázava en municipo Lupěné atingis al trafluo 208 m3/s, Desná en Šumperk 191 m3/s kaj Třebůvka en Loštice 120 m3/s. Sian maksimumon, do 838 m3/s, atingis en municipo Dluhonice ankaŭ rivero Bečva. Odro en Bohumín intertempe kulminis en trafluo 2160 m3/s kaj la inunda ondo transŝoviĝis sur ĝi plu al la pola teritorio.

Pluan tagon inundis la akvo elverŝita el la fluejo de Moravo centron de Olomouc, dum kio la rivero ĉi tie kulminis en trafluo 860 m3/s, kaj la inunda ondo antaŭenpaŝis plu al meza Moravio kaj al regiono ĉirkaŭ Kroměříž. En Bohemio estis per la inundo, montriĝanta precipe en rivero Divoká Orlice, trafita Hradec Králové, kiam la akvo disŝirigis digojn kaj inundis malpli altajn situojn de la urbo inkluzive de kaja centro ĝis placo Masarykovo náměstí. La leviĝinta surfaco de rivero Ostravice en Ostrava endanĝerigis entreprenojn en Ostrava Vítkovice kaj Nová huť. Sur multaj lokoj okazis traŝiriĝo de telefona komuniko, alfluoj de trinkakvo kaj energioj. Deputitaro aprobis elmembrigon de financa helpo al la trafitaj regionoj en alteco 900 milionoj da kronoj.

 
En Uherské Hradiště rivero Moravo inundis la historian centron de la urbo.

Kroměříž estis per la akvo el Moravo inundita la 10-a de julio kaj la surfaco de rivero la saman tagon ĉi tie kulminis al 1034 m3/s. Pluan tagon poste la disakvigita Moravo inundis Uherské Hradiště kaj Otrokovice. En la nordo de Moravio kaj en la orienta Bohemio, kie intertempe la granda akvo falis, la evakuintaj homoj komencis reveni en siajn hejmojn. Estis anoncitaj kazoj de rabado. La 13-an de julio Moravo elverŝiĝis en Veselí nad Moravou kaj en Moravský Písek kaj pluan tagon ĝi endanĝerigis Hodonín. La 20-an de julio kaŭzis novaj intensaj pluvaj precipitaĵoj la duan inundan ondon, pro kiu estis denove proklamita la tria inunda grado en distriktoj Přerov, Zlín, Kroměříž kaj Uherské Hradiště.

Sed jam la sekvantan tagon la falado de la granda akvo permesis revoki la trian gradon de la inunda aktiveco en distriktoj Šumperk kaj Přerov. La 23-an de julio sekvis revoko de la stato de la inunda danĝero en distriktoj Olomouc kaj Kroměříž, la 24-an de julio en distriktoj Zlín kaj Uherské Hradiště kaj la 28-an de julio en distriktoj Hodonín kaj Brno-provinco. La tria inunda stato estis sur la teritorio de Ĉeĥio revokita la 29-an de julio, kiam la granda akvo ĉesis endanĝerigi Břeclav.

Inundoj ekster Ĉeĥio redakti

 
Inundita vroclava antaŭurbo Kozanów

La someraj inundoj en la jaro 1997 ne limiĝis sole sur la teritorio de Ĉeĥio. La inunda ondo, kiu sur rivero Odro disvastiĝis plu norden tre abrupte trafis ankaŭ silezian parton de Pollando. En Pollando, kie krom la disakvigita Odro el la fluejoj elverŝiĝis ankaŭ riveroj Bóbr kaj LuzaciaKlodska Niso, estas tiu ĉi katastrofo markata kiel pollingvePowódź tysiąclecia do Inundo de miljaro. Trafitaj fare de la inundoj estis krom aliaj la polaj urboj Kłodzko, Racibórz, Krapkowice, Opole, VroclavoGłogów. En Racibórz Odro atingis trafluon 3120 m3/s kaj en Vroclavo la rivero kulminis en trafluo 3640 m3/s. La disakvigita Odro kreanta sur sia malsupra fluo polan-germanan limon kaŭzis grandegajn posedaĵajn damaĝojn ankaŭ en Germanio. Inundita estis ekzemple urbo Frankfurto ĉe Odro.

La disakvigita rivero Moravo neniige trafis ankaŭ Slovakion kaj Aŭstrion. En Sovakio levigis la juliaj pluvoj surfacojn de montaraj riveroj precipe en la okcidentaj kaj la nordaj regionoj de la lando. Dekomence plej malbone trafitaj regionoj estis Oravo kaj Kysuce, sed post nelonge kiel plej granda minaco montriĝis granda akvo sur la lima sektoro de rivero Moravo kaj la leviĝanta akvo en rivero Váh.

Sekvoj redakti

Viktimoj kaj damaĝoj en la posedaĵo redakti

 
En Ĉeĥio la simbolo de la inundo fariĝis dumila municipo Troubky, kie dum la inundoj mortis 9 homoj, falis 150 domoj kaj multaj aliaj estis damaĝitaj.

Sekve de la juliaj inundoj okazis viktimoj en la vivoj kaj grandegaj damaĝoj. Pereis 49 personoj, estis neniigitaj 2151 domoj, pluaj 5652 fariĝis longtempe nepriloĝitaj kaj deŝiritaj estis 26 pontoj. Plie por kelke da tagoj estis tute haltigita trafiko en ĉefaj fervojlinioj, ĉar estis tute elvicigitaj la plej gravaj nodoj en Moravio, Přerov kaj Olomouc. Grave damaĝigitaj estis ampleksaj partoj de urboj Krnov, Ostrava, Opava, Otrokovice, Přerov, Olomouc kaj pluaj. La suma damaĝoj estis taksitaj al 63 miliardoj da kronoj. Asekurejoj en konekso kun la inundoj solvis proksimume 117 000 kazoj kaj ili pagis al la damaĝigitoj 9 miliardoj da kronoj. Kiel plej multe trafita setlejo estas konsiderata municipo Troubky, kie dum la inundoj mortis 9 homoj kaj tute neniigitaj estis 150 domoj. Al la pereo ne eskapis eĉ ne najbaraj municipoj Bochoř, Citov aŭ Vlkoš.

 
Inundita konstruaĵo de ŝparkaso en Frankfurto ĉe Odro

La inunda ondo, kiu traimpetis tra Pollando, prenis 56 homaj vivoj kaj faris damaĝojn por 3,5 miliardoj da euro. Grave trafita urbo estis Vroclavo, kie la inunda ondo atingis 10 metroj. La rivero devis subakvigi ĉirkaŭ 47 000 konstruaĵoj kaj 4650 km2 agrikutura grundo kaj grave damaĝigi aŭ neniigi ĉirkaŭ 2000 km ŝoseoj kaj fervojlinioj. En Slovakio estis per la granda akvo en julio de 1997 trafitaj 366 municipoj, el la endanĝerigita regionoj devis esti evakuitaj ĉirkaŭ 20 000 loĝantoj kaj la sumaj damaĝoj estis kalkulitaj al 2,5 mld. slovakaj kronoj.

Ligiloj redakti

Rilataj artikoloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti