Handikapo

(Alidirektita el Invalido)

Handikapo (ankaŭ miskapablo, aŭ alikapableco) estas kondiĉo de homoj kaj bestoj, kiuj havas ian fizikan aŭ mensan, psikosocian difekton kiu malhelpas iajn normajn agadojn, aŭ plenan, efektivan kaj egalecan agadon kun aliaj personoj. Tiel, oni povas suferi pro fizika malkapablo, sensa malkapablo, pensa malkapablo, intelekta malkapablo, mensa malsano, kaj variaj aliaj malsanoj. Pri homaj rajtoj de homoj kiuj suferas pro malkapablo, Konvencio pri la rajtoj de handikapitoj estas adoptita la 13-an de decembro 2006.

Signalo kiu signifas movkapablan handikapecon.

La malkapablo ne estas malsano. Ofte ĝia kaŭzo estas malsano, do oni ofte nomas tiun malsanon malkapablo. Ankaŭ en militojakcidentoj povas oni malkapabliĝi. Neniu estas sekurigita pri sia kapableco. La malkapablo estas relativa; la interago de la kondiĉo kaj la medio determinas ĝin. Ankaŭ la tempopaso kaj la respektiva aĝo povas rezulti en malbapablo.

Historio redakti

 
Die Krüppel (La kripluloj), Pieter Bruegel, 1568.

En la grupoj de prahomoj ĉiu laboris tiun laboron, kiun li povis. La komunumo plej verŝajne helpis ankaŭ tiujn, kiuj povas helpi tre malmulte aŭ neniom. Tio dependis de la diversaj kulturoj, epokoj, resursa disponeblo ktp.

En la posta historio, kiu povis ellerni iun metion, tiu laboris. Estas ankaŭ ekzemploj, ke ankaŭ armeestroj batalis blinde (ekzemple Jan Žižka), aŭ mute kaj paralizite je unu latero (Paŭlo Kinizsi). La diskriminacio estis kutima. En Romio la surduloj povis heredigi nur per testamento. La malkapabluloj facile glitis el la societo; ankaŭ se iu ne estiĝis almozulo, tiu povis ankaŭ tre malfacile ekigi rilatojn.

Pro kredo je justa mondo oni kredis, ke la malkapabluloj estas pli kulpaj, ol la kapabluloj. Ankaŭ la leĝoj helpis tiun kredon, ĉar ĝi ofte punis per amputado. Se ili ne estu pli kulpaj, ili suferus senkulpe; do oni ne povus esti (false) sincera, ke li estas imuna al la malkapabloj. La plej malkapabloj ekiĝis en bataloj.

Iuj sklavoj estis handikapigitaj el puno aŭ el alia kialo. En la malnova epoko oni laborigis la blindajn sklavojn en sekmuelejoj. En la mezepoko kaj en la malnova novepoko iuj sklavoj de la sultano estis eŭnukoj surdigitaj en la frua infanaĝo. La ĉirkaŭaĵo de la sultano havis memstaran signolingvon. Nur la sultano rajtis havi tiujn sklavojn; aliaj turkoj uzis mutulojn. En diversaj epokoj oni eĉ kastris eŭnukojn, por ke ili zorgu senkomplike la virinojn de la haremo; tio estas alia specifa malkapablo, kio okazis foje ankaŭ en milito aŭ akcidento. En pli specifaj epokoj, oni kastris eĉ infanajn kantistojn, por ke ili konservu sian infanan voĉtonon (vidu artikolon castrato).

Oni eninstitucias la malkapablulojn ekde 1600. La unua institucio estis la Salpêtrière. En iuj landoj multaj malkapabluloj vivas en grandaj institucioj, kie oni ne respektas ilian aŭtonomecon, kaj ofte uzas diversajn formojn de perforto. Tio faras la integradon malebla, kiun pravigas nenio. La internaciaj kontraktoj pri homaj rajtoj malpermesas tiujn institutojn.

Evoluo de la percepto de la malkapablo redakti

 
Aŭtohaltigejo rezervita por malkapabluloj.

La malkapablo estas homa realaĵo kiu estis perceptita diference en diversaj historiaj periodoj kaj civilizacioj. La bildo plej komuna laŭlonge de la 20-a jarcento estis rilata al fizika kondiĉo konsiderata kiel difektita rilate al la ĝenerala normo ĉe individuo aŭ ties grupo. La termino, originita post la Dua mondmilito, referencas al la individua funkciado kaj inkludas fizikajn miskapablojn, sensajn miskapablojn, kognajn miskapablojn, intelektajn malkapablojn, psikajn malsanojn kaj variajn tipojn de kronikaj malsanoj.[1]

Kontraste, la bildo devena el la respekto al la homaj rajtoj aŭ socialaj modeloj enkondukas la studon de la interagado inter malkapabla persono kaj ties medio; ĉefe la rolo kaj tasko de socio estas difini, okazigi aŭ subteno la diskapablon ene de tiu socio, inkludante sintenojn kaj normojn de alireblo kiu helpu la minoritaton kiu estas marĝenita al stato en kiu ĝi jam ne plu estos tia.[2]

 
Lifto kiu ebligas alireblon ĉe ŝtuparo en la Cefet-MG, Bel-Horizonto, Brazilo.

La evoluo de la socio pliboniĝis ekde la 1980-aj jaroj kaj tial oni disvolvigis socialajn modelojn sociales de diskapabloj kiuj aldonas novajn rigardojn al la termino kaj al la koncepto. Por ekzemplo, jam oni distingas inter persono kun diskapablo aŭ malkapablo (en la senco ke tiu posedas pliigitan kapablon objektive pli malgranda aŭ malutila ol tiu de la averaĝo) kaj persono kun kapabloj diferencaj de la averaĝaj kaj kio —kvankam sen avantaĝo aŭ diskonveno— ofte estas konsiderata problemo pro la tendenca sinteno de la socio aŭ la fakto ke la normoj estas bazitaj sur averaĝaj karakteroj.[3]

Tiuj kulturaj ŝanĝoj siavice ebligis ŝanĝojn en la kompreno de kelkaj fizikaj karakteroj kiuj iam estis konsiderataj kiel diskapabloj. En la 1960-aj jaroj, por ekzemplo, la maldekstramanuloj (livuloj) estis rigarditaj kiel personoj kun anomalio, estis ofte devigitaj skribi aŭ manĝi uzante la dekstran manon, kaj eĉ foje oni punis ilin se ili ne kapablis aŭ simple ne volis fari tion. En la 1980-aj jaroj en plej parto de landoj oni akceptis tiun kvaliton kiel fizika karaktero kaj tute ne kiel anomalio, miskapablo ktp. Tamen se determinataj iloj, kiel tondilojkorktiriloj estas normale fabrikataj por personoj dekstramanaj, liva persono perceptos sin kiel persono kun diskapablo, ĉar tiu estas nekapabla realigi kelkajn agojn kaj bezonas helpon de aliaj personoj, pro kio perdas aŭtonomecon.[4]

En la aktuala socio estas tendenco adapti la medion kaj partikulare la publikajn spacojn al la necesoj de la personoj kun diskapabloj, por eviti la socian ekskludon, ĉar diskapablo aŭ malkapablo estas perceptata kiel tio, dum la persono estas nekapabla interagadi per si mem kun sia propra medio.[5]

Difinoj redakti

 
Ĉefa sidejo de la Monda Organizaĵo pri Sano en Ĝenevo, Svislando. Unu el multaj respondecoj de la MOS estas studo de malkapabloj kaj klopodoj por helpi malkapablulojn.

La Internacia Klasigo de la Funkciado, de la Diskapablo kaj de la Sano (IKF) de la Monda Organizaĵo pri Sano, distingas inter la funkcioj de la korpo (ĉu fiziologia aŭ psikologia, kaj vido) kaj la strukturoj de la korpo (anatomiaj organoj, okulo kaj rilataj strukturoj). La malfortigo en strukturo aŭ la korpa funkcio estas difinita kiel partopreno de la anomalio, de la difekto, de la perdo aŭ de alia grava devojigo de kelkaj normoj ĝenerale akceptataj de la popoloj, kiuj povas fluktui je iu limdato. La aktiveco estas difinita kiel la plenumo de tasko aŭ agado.[6]

La IKF listigas 9 ampleksajn areojn de la funkciado kiuj povas esti tuŝitaj:

  1. Lernado kaj aplikado de sciaro
  2. Ĝeneralaj taskoj kaj postuloj
  3. Komunikado
  4. Movkapablo
  5. Memzorgado
  6. Hejma vivo
  7. Interagado kaj interpersonaj rilatoj
  8. Gravaj areoj de la vivo
  9. Vivo de la komunumo, kaj socia kaj civitana

La enkonduko al IKF indikas, ke variaĵo de modeloj konceptaj estis proponita por kompreni kaj klarigi la diskapablon kaj la funkciadon, kiun ĝi klopodas integrigi. Estas du modeloj vidi la diskapablon. La sociala modelo kaj la medicina modelo.

Modeloj redakti

 
Korbopilkado sur rulseĝo inter Sudafriko kaj Irano ĉe la Paralimpiko de 2008.

Ekde la Renesanco regis la medicina modelo. En tiu modelo la malkapabloj estas kiel malsanoj resanigeblaj mankoj de homoj. Ĝi difinas la malkapablon kiel mankon, ekzemple la blindulo ne vidas. Oni pensis, ke oni devas kompati la malsanajn malkapablulojn, kaj estas bona virto helpi ilin. Ĝi gvidis al izolado de malkapabluloj, do la kapabluloj renkontas ilin tre malmulte, do ili timas, mokas aŭ evitas la malkapablojn kaj ilin. Tiel ĝi helpas neniun kontraŭ antaŭjuĝoj, kiuj diras ekzemple, ke la mutuloj estus ankaŭ intelekte malkapablaj. Tiu modelo kondukis al fondado kaj fundado de grandaj institutoj por malkapabluloj. Ankaŭ tiuj malkapabluloj, kiuj restis hejme, estas konsideritaj, ke ili ne povas decidi, kaj la socio traktis ilin kiel infanoj.

La sociala modelo ekis ekde de la 1970-aj jaroj en Usono. Ĝi montras la relativecon de malkapabloj. Oni diras, ke ili ne ekas, aŭ ne ekas nur el la mankaj kapabloj, sed ankaŭ el la sociaj kaj mediaj malhelpoj, kiuj malhelpas la socian vivon de la malkapabluloj. Ĝi ne volas sanigi la malkapablulojn, sed aligi la socion kaj medion, ke ili ne malhelpu la malkapablulojn. Ĝi konstruas fizikajn (ekzemple rampojn) kaj informokomunikantajn helpilojn (ekzemple signolingvon) kontraŭ malhelpoj kiuj estas troveblaj en la medio. Ĝi uzas ankaŭ la modernan teĥnikon, ekzemple parolantajn ilojn. Ĝi gvidas la malkapablulojn el la institutoj kaj izoleco, kaj batalas kontraŭ antaŭjuĝoj, timo, moko, kaj evitado. Ĝi ankaŭ traktas la malkapablojn jure, kaj konstituas, ke ankaŭ la malkapabluloj devas havi ĉiujn jurajn rajtojn, kiujn la kapabluloj havas.

Specoj redakti

 
Vidmalkapabla junulino grimpanta rokon danke al tuŝado.

Ne estas internacia interkonsento, pri kiuj kondiĉoj estas malkapabloj, kiuj ne kaj kiuj depende. Tamen oni plimulte konsideras tiujn:

Ofte la surduloj kaj bone funkciantaj aŭtistoj eldiras, ke ili ne sentas sin malkapablaj malgraŭ de iliaj komunikadaj problemoj. La surduloj difinas sin kiel lingva malplimulto.

Iuj kondiĉoj enhavas pliajn malkapablojn; tiaj estas ekzemple la surdblindeco. Tiuj kondiĉoj signifante diferencas el iliaj faktoroj, do ili estas praktike aliaj tipoj.

Ne konsideras ilin kien kunsortanoj la malkapabluloj kiuj havas aliajn specojn de malkapablo. Nur surduloj kaj blinduloj rekonas similecon de iliaj malkapabloj.

Vidmalkapablo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vidmalkapablo.
 
Homo kun bastono. La blinduloj uzas la blankan bastonon ankaŭ kiel simbolon.

La vidmalkapablo signifikas tre malbonan vidadon. Plejfoje ĝi estas mezurita per la vidakreco. Foje ankaŭ la ne vidado de la spaco povas ĝin karakterizi. En iuj kazoj oni vidas tre malmultan kolorojn, aŭ la vidkampo estas tre malgranda.[7] Povas esti, ke la okuloj vidas tre malsame. Plejofte la okuloj povas helpi sin, aŭ la vidado estas korektebla per okulvitroj aŭ kontaktlensoj. La vidmalkapablo estas tre malpli korektebla, ankaŭ per la plej bonaj iloj. Iuj perturboj de vidado estas portempaj, sed la vidmalkapablo estas konstanta, aŭ malboniganta. Iuj malsanoj aŭ drogoj povas portempe perturbi la vidadon.[8][9]

La mezurunuo de vidakreco estas la viso. Oni povas kalkuli ĝin per V = d/D, kie d estas la distanco de la subjekto kaj tabulo, kaj D estas la distanco, el kiu la subjekto povas vidi la plej malgrandan figuron en 5 minuto de angulo.[10] La viso mezurita kun nearmita okulo estas la nepurigita viso.[11] Se la pli bone vidanta okulo per okulvitro korektite havas maksimume 33% vison, temas pri vidmalkapablo. Oni nomas la vidmalkapablon parta, se la viso estas 10-33%; sub tio la vidmalkapablo estas blindeco. La limoj ne estas rigidaj, ankaŭ la aliaj faktoroj estas konsideritaj. Ekzemple se la subjekto povas vidi nur 5% de normala vidkampo, li estas konsiderita blinda. Oni ne konsideras, se la subjekto ne povas aĉeti okulvitron. En tiu kazoj povas helporganizoj helpi. En la kortikala blindeco la subjekto ne vidas konscience.

Aŭdmalkapablo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Aŭdmalkapablo kaj Surdeco.
 
Internacia signalo pri surdeco.

La aŭdmalkapablo estas difekto de la aŭdsento. Ĝi estas mezurita en la frekvencoj de parolo, sed ĝi povas etendi al aliaj frekvencoj. Ĝia mezuruno estas la decibelo, kaj oni mezuras ĝin po orele. Ĝi povas esti unu aŭ bilaterala. La malgranda kaj unulaterala difekto de aŭdo ne estas malkapablo. La aŭdmalkapablo estas malfacila aŭdo, se ĝi estas 30-90 decibeloj ĉe ambaŭ oreloj,[12] kaj surdeco, se ĝi estas pli severa ol 90 decibeloj.[13]

La pleja surdulo havas restecan aŭdkapablon en la malaltaj frekvencoj, per kiuj ili ne povas kompreni paroladon. La aŭdmalkapablo povas havi multajn kaŭzojn. Ĝi povas eki per malsanoj, ekzemple morbilo, meningito,[14] mumpso, aŭ sifiliso[15]. La genetikaj kialoj povas esti sindromaj aŭ nesindromaj. La plej konata sindromo kiu kaŭzas surdecon estas la sindromo de Usher. Ĝi povas esti sekvo de granda bruo,[16] aŭ venas kun la maljuniĝo.[17] Aliaj kaŭzoj estas drogoj,[18] ekzemple la alkoholismo de patrino dum la gravedo; aliaj ĥemiaĵoj,[19] aŭ traŭmatoj.[20]

Movmalkapablo redakti

 
Signalo pri movmalkapablo.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Movmalkapablo.

La movmalkapablo estas fiziologa malkapablo, kiun oni povas malfacile trakti kiel unuecan kategorion, ĉar la efiko de la malsanoj al la movoj kaj movorganoj ne samas. Al la movkapabloj efikas ankaŭ la amplekso kaj la graveco de la difektoj.

Laŭ Christoph Leyendecker estas iu movmalkapabla, se liaj movorganaj aŭ aliaj difektoj, aŭ kronika malsano limigas liajn eblojn por konduto, ke li povas nur restrikte partopreni en sociaj interagadoj. Schönberger diferencas du aspektojn de la movigmalkapablo:

La korpa aspekto estas la konsekvenco de la difektoj de la movorganoj. Tie apartenas la perturboj de la movigado, kiel la bifida spino, aŭ la muskolopatio, kaj la korpaj difektoj, kiel la perturboj de la sangocirkulado, la reŭmatismo, la epilepsio, kaj la hemofilio. Tiaj estas ankaŭ la malsanoj de la skeleto, kaj la difektoj de la artikoloj.

Lernado, rehabilitado kaj laboro redakti

 
Viro senkrura ekzercas ĝuante protezan kruron.

Tradicie la malkapablaj infanoj lernas je sanpedagogiaj internulejoj, institucioj. Ili lernas ne nur la kutiman lernostudaron, sed ankaŭ teĥnikojn, kiuj povas helpi ilin memstare vivi. Ofte tiuj teĥnikoj estas preferitaj al la kutima lernado, ekzemple estas pli grava la parolkapablo ol la landa lingvo mem. Tiuj institucioj estas laŭ la specoj. En iuj lernejoj la malkapablaj infanoj povas lerni kun kapablaj infanoj, sed ne ĉiam estas sufiĉa la fakosciado de normalaj instruistoj. Se ili povas bone fari, tio povas helpi eduki la intelektularon de la malkapabluloj. Inverse kunvivado kun malkapabluloj povas riĉigi la vivosperton de "kapablaj" infanoj.

La malkapabluloj trovas tre malfacile laborpostenojn, kaj vivas foje je subvencioj donitaj de la lando aŭ de aliaj institucioj, aŭ laboras ĉe specialaj laborejoj kiujn subtenas la ŝtato; do ili averaĝe estas tre malriĉaj. Oni povus helpi ilin en integritaj laborejoj kunordigitaj per internaciaj normoj.

La Internaciaj Rulseĝulaj kaj Amputulaj Sportoj, aŭ en angla International Wheelchair and Amputee Sports (IWAS) World Games (aŭ IWAS World Games, tio estas IWAS Mondaj Ludoj aŭ IRAS) estas mult-sporta konkurenco por atletoj kun miskapablo, kiu laŭ la iama nomo de International Stoke Mandeville GamesInternaciaj Ludoj Stoke Mandeville estis la antaŭaĵo de la Paralimpiko. Tiu konkurenco estis iam konata kiel World Wheelchair and Amputee GamesMondaj Rulseĝulaj kaj Amputulaj Ludoj, la Stoke Mandeville Wheelchair GamesRulseĝulaj Ludoj Stoke Mandeville, la Stoke Mandeville GamesLudoj Stoke Mandeville, la World Wheelchair GamesMondaj Rulseĝulaj Ludoj, kaj en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj estis ofte referencataj kiel la Wheelchair Olympics aŭ Rulseĝula Olimpiko. Tiuj ludoj estis origine okazintaj en 1948 fare de la neŭrologo Sir Ludwig Guttmann, kiu organizis sportan konkurencon por veteranoj de la Dua Mondmilito kiuj estis suferintaj vundojn ĉe la mjelo okazonta en la rehabilitaj instalaĵoj de la Hospitalo Stoke Mandeville en Aylesbury, Anglio, kiu okazis samtempe kun la unua post-milita Somera Olimpiko okazanta en Londono.

Rajtoj de malkapabluloj redakti

 
Sidejo de OAŜ en Vaŝingtono. Tiu Organizaĵo pioniris en la aprobo de rajtoj de malkapabluloj.

La 7an de Junio 1999, en Gvatemalurbo, la Ĝenerala Asembleo de la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj aprobis la Interamerikan Konvencion por la Eliminado de ĉiuj Formoj de Diskriminacio kontraŭ Diskapabluloj, kiu establas en sia artikolo 1a ke:

 
 La termino "diskriminacio kontraŭ diskapabluloj" signifas ĉiun distingon, ekskludon aŭ restrikton bazitan sur diskapablo, antaŭaĵo de diskapablo, konsekvenco de antaŭa diskapablo aŭ percepto de diskapablo ĉu nuntempa ĉu pasinta, kiu havas la efikon aŭ celon malhelpi aŭ nuligi la agnoskon, ĝuon aŭ plenumo fare de la personoj kiuj suferas diskapablon, de siaj homaj rajroj kaj fundamentaj liberecoj.[21] 

En la 13-a de decembro 2006, la Unuiĝintaj Nacioj aprobis formale la Konvencion pri la rajtoj de malkapabluloj:

 
 Dekomence, la Unuiĝintaj Nacioj klopodis plibonigi la situacion de la personoj kun diskapabloj kaj faciligi ties vivojn. La intereso de la Unuiĝintaj Nacioj por la bonfarto kaj la rajtoj de la personoj kun diskapablo havas originojn en siaj fondoprincipoj, kiuj estas bazitaj sur la homaj rajtoj, la fundamentaj liberecoj kaj la egaleco de ĉiuj homaj estaĵoj. 
— Plenaj partopreno kaj egaleco[22]

Tiu estas la unua traktato de la sistemo de homaj rajtoj de la 21-a jarcento, destinita al la protektado kaj plifortigo de la rajtoj kaj de la egaleco de oportunoj de ĉirkaŭ 650 milionoj de personoj kun diskapablo ĉirkaŭkalkulita je tutmonda nivelo. En ĝi, oni establas, ke ĉiuj homaj estaĵoj havas rajtojn respektendajn, kelkaj el kiuj estas la jenaj:

  • Ĉiu homa estaĵo havas rajton al la vivo kaj, tiel, ĝi naskiĝas libere kaj estas konsiderata egala al ĉiuj aliaj.
  • Rajto al la aŭtonomeco.
  • Rajto al la nediskriminacio kaj al la partopreno en la socio.
  • Rajto al la egaleco de oportunoj.
  • Rajto al la alireblo.
  • Rajto al la sekureco de la propra persono.
  • Rajto al al agnosko de la personoj jure kaj justice.
  • Rajto al la esprimlibereco.
  • Rajto al la movlibereco.
  • Rajto al ŝtataneco.
  • Rajto al laboro kaj al egaleca salajro.
  • Rajto al la respekto de la privateco.
  • Rajto al geedzeco kaj al fondo de familio.
  • Rajto al la sano.
  • Rajto al taŭga nivelo de sociala protektado.
  • Rajto al la edukado.
  • Rajto al digna vivo.[23]

La landoj subskribintaj de la konvencio devos adopti novajn ŝtatajn leĝojn, kaj nuligi malnovajn leĝojn, tiel ke la personoj kun diskapablo, por ekzemplo, havu la samajn rajtojn al la edukado, al la dungita laboro kaj al la kultura vivo.

En 1976, la UN lanĉis sian Internacian Jaron por la Personoj kun Diskapabloj por 1981, kaj poste oni nomis ĝin Internacia Jaro de la Personoj kun Diskapabloj. En 1979, Frank Bowe estis la reprezentanto de la personoj kun diskapablo.

La Jardeko de la Diskapabluloj de la UN, inter 1983 kaj 1993, proponis Mondan Agadprogramon pri Diskapabluloj; aktuale, multaj landoj nomumis reprezentantojn kiuj estas diskapabluloj mem. Krome, jam en 1984 la Unesko akceptis la signolingvon por la edukado de surdaj infanoj kaj junuloj.[24]

La Internacia Tago por Egalaj Rajtoj de Handikapuloj estas celebrata en la 3-a de decembro de ĉiu jaro.

Diskriminacio kontraŭ malkapabluloj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kapablismo.

Diskriminado kaj socia antaŭjuĝado kontraŭ homoj kun malkapabloj nomiĝas kapablismo. Kapablismo karakterizas homojn kiel difinitaj per siaj malkapabloj kaj kiel malsuperaj al la nemalkapabluloj.[25] Samtempe al tiuj homoj, pro tiu sinteno, iuj perceptitaj kapabloj, lertaĵoj, kaj/aŭ karakteraj trajtoj estas asignitaj aŭ negitaj. Diskriminado kontraŭ homoj, kies malkapablo estas psika, ankaŭ pli precize nomiĝas sanpsikismo aldone al kapablismo.

La kapablismo subtaksas la handikapulojn kaj iliajn kapablojn kontraŭe al kapabluloj. Ĝi kondutas malamike aŭ paternalisme kontraŭ ili, kaj ĝi pensas, ke ili bezonas kontinuan apogon.[26] Ĝi diskriminas kaj subpremas. Stereotipoj estas asociitaj kun diversaj malkapabloj, kiuj atribuas aŭ depostulas samajn kvalitojn al same malkapablaj homoj. Tiuj stereotipoj siavice servas kiel kialoj de kapablismaj praktikoj kaj influas la sintenojn kaj konduton de la socio al anoj de la respektiva grupo.[27] La stigmato tuŝas la homojn kun malkapabloj, limigante iliajn elektojn kaj ŝanĝante iliajn identecojn.[28] Ĝi insistas en ĝiaj stereotipoj, ankaŭ sciigado ne povas nuligi tiujn. Ĝi povas esti selektiva, kaj limiĝi sin nur unu aŭ kelkaj tipoj de handikapoj.[29] Ĝi similas al seksismo, rasismo kaj lingvismo.

Rajtoj de malkapabluloj redakti

Sporto kaj diskapablo redakti

 
Logoo de la Paralimpiko.
 
Atleto en Rio en 2016 en la Paralimpiaj Ludoj.

La diversaj sportoj adaptitaj por personoj kun movdiskapablo disvolviĝas ekde la 1950-aj jaroj, ekzemplo de tio estas la Paralimpiko inter kiuj, por ekzemplo, atletismo, estas la fako kiu sukcesis adapti la plej parton de siaj subfakoj.[30]

El 2006 oni organizas konkurencojn eĉ de ekstremaj sportoj por fizikaj diskapabluloj, kiel de skateboarding, wakeboarding, rokgrimpado, montara biciklado, surfado, moto-x kaj kanuado.[30]

Sekso kaj diskapablo redakti

La personoj kun diskapabloj povas senti la seksan deziron kaj povas esprimi sian seksecon diversmaniere. Ofte ili ne ricevis integran seksan edukadon kiu povu helpi laŭlonge de sia seksa vivo pro la antaŭjuĝo le ili estas senseksaj homoj kaj ne estas sekse aktivaj. Kvankam kelkaj diskapabluloj ja estas senseksemaj, estas eraro ĝeneraligi kaj akcepti, ke ĉiuj diskapabluloj estas senseksemaj. Multaj diskapabluloj ne estas kapablaj plenumi siajn rajtojn kiuj ebligus al ili havi intimecon kaj rilatojn.[31][32] Pri la sekseco de diskapabluloj, ties interrilato kun la diskapableco estas asociata ofte kun la viktimeco, mistraktado kaj pureco.[33]

Por kazoj de fizikaj diskapabloj kiuj ŝanĝas la seksan funkciadon de la persono, kiel ekzemple okazas pro la vundo de la mjelo, ekzistas variaj solvoj. La suferanta persono povas ĝui sekson helpe de erotikaj helpiloj, fizikaj helpoj (kiel modifoj en la lito), adoptante taŭgajn seksajn sintenojn aŭ eĉ pere de la servo de kvalifikita seksolaboristo.[32]

Kelkaj rajtoj kiujn oni povas atingi en kelkaj landoj per atestilo de diskapablo redakti

  • Subvencioj por aĉeto, remodelado aŭ adapto de vehiklo.
  • Permesilo por senpaga aŭtohaltigejo.
  • Helpoj por la publika transporto.
  • Reduktado de imposto en produktoj de higieno kaj farmacio.
  • Stipendioj por edukado.
  • Studlokoj speciale rezervitaj en universitatoj.
  • Rabatoj por distraj kaj ludaj aktivecoj.
  • Sansistemaj servoj.
  • Rabatoj por longdistancaj veturoj kaj gastigado en hoteloj.
  • Alireblo al loĝejoj de oficiala protektado rezervitaj por diskapabluloj.
  • Antaŭa emeritigo por personoj kun diskapabloj superaj al 65%.

Organizaj klopodoj redakti

Homaro kaj inkluziveco angle Humanity & Inclusion, akronime HI, antaŭe nomita Handicap International, Handikapula Internacio) estas neprofitcela krizhelpa kaj evolukunlabora organizaĵo aktiva en ĉirkaŭ 60 landoj. Ĝi estas engaĝita al solidareca kaj inkluziva mondo [34]. La organizaĵo plibonigas longdaŭrajn vivkondiĉojn por handikapuloj kaj subtenas tiujn, kiuj bezonas specialan protekton. HI ankaŭ laboras por mondo sen minoj kaj grapolbomboj kaj por la protekto de civiluloj en milito. HI estas kungajninto de la Nobel-premio pri paco en 1997.[35]

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Arditi, A.; Rosenthal, B. (1998). Developing an objective definition of visual impairment. Vision '96: Proceedings of the International Low Vision Conference. Madrid, Spain: ONCE. pp. 331–334.
  • Burkhauser, Richard V.; Schmeiser, Maximilian D.; Weathers II, Robert R. (Jan 2012). "The Importance of Anti-Discrimination and Workers' Compensation Laws on the Provision of Workplace Accommodations Following the Onset of a Disability". Industrial & Labor Relations Review 65 (1).
  • Darling, Peter (Aug 2007). "Disabilities and the Workplace". Business NH Magazine 24 (8).
  • DePoy, Elizabeth; Gilson, Stephen French (2004). Rethinking Disability: Principles for Professional and Social Change. Pacific Grove, CA: Brooks Cole. ISBN 978-0-534-54929-9.
  • Donovan, Rich (March 1, 2012). "The Global Economics of Disability" (PDF). Return on Disability. Retrieved August 11, 2012.
  • Ducy, Elizabeth McAdams; Stough, Laura M.; Clark, M. Carolyn (2012). "Choosing Agency in the Midst of Vulnerability: Using Critical Disability Theory to Examine a Disaster Narrative". In Steinberg, Shirley R.; Cannella, Gaile S. Critical Qualitative Research Reader. New York: Peter Lang. ISBN 978-1-4331-0688-0.
  • Miles, Albert S (1994). "Brown v. Board of Education and the American with Disabilities Act: Vistas of equal educational opportunities for African Americans". Journal of Negro Education 63 (3).
  • Nikora, Linda Waimari; Karapu, Rolinda; Hickey, Huhana; Te Awekotuku, Ngahuia (2004). "Disabled Maori and Disability Support Options" (PDF). Maori & Psychology Research Unit, University of Waikato. Konsultita la 11an de Aŭgusto, 2012.
  • Stough, Laura M. (2009). "The Effects of Disaster on the Mental Health of Individuals With Disabilities". In Neria, Yuval; Galea, Sandro; Norris, Fran H. Mental Health and Disasters. Cambridge University Press. ISBN 978-1-107-41282-8.
  • Yeo, Rebecca (2005). "Disability, poverty, and the new development agenda" (PDF). Disability Knowledge and Research Programme. Konsultita la 19an de Junio, 2013.

Referencoj redakti

  1. La batalla de los discapacitados por sus derechos en el mundo Alirita en 2021-03-15, En Compromiso RSE.
  2. Convención discapacidad. Alirita en 2021-03-15.
  3. Carmen Morán Breña La pobreza lleva a la discapacidad y la discapacidad a la pobreza El País, 12a de Januaro 2012. Alirita la 15an de Marto 2021, issn=1134-6582
  4. Personas zurdas y discapacidad. Arkivita el la originalo je 2021-06-26. Alirita 2021-06-26.
  5. Zubillaga del Río, Ainara La accesibilidad como elemento del proceso educativo: análisis del modelo de accesibilidad de la Universidad Complutense de Madrid para atender las necesidades educativas de los estudiantes con discapacidad Alirita la 15an de Marto 2021. 2010-06-07 En eprints.ucm.es
  6. Disability and health Alirita la 2an de majo 2016; 2015 Fact sheet N°352 WHO Media centre, World Health Organization.
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-11-18. Alirita 2015-11-17.
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-02-17. Alirita 2015-11-17.
  9. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-11-10. Alirita 2015-11-17.
  10. [1]
  11. [2]
  12. [3]
  13. [4]
  14. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-03-14. Alirita 2021-06-26.
  15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-03-23. Alirita 2021-06-26.
  16. (2011 Junio) “Emerging treatments for noise-induced hearing loss”, Expert opinion on emerging drugs 16 (2), p. 235–45. 
  17. (1979) “Age effect in hearing - a comparative analysis of published threshold data”, Audiology : official organ of the International Society of Audiology 18 (4), p. 320–34. 
  18. Analgesic Use and the Risk of Hearing Loss in Women. Oxford Journals: American Journal of EPIDEMIOLOGY (2012-02-29).
  19. Tox Town – Toluene – Toxic chemicals and environmental health risks where you live and work – Text Version. toxtown.nlm.nih.gov. Arkivita el la originalo je 2010-06-09. Alirita 2010-06-09. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-09. Alirita 2021-06-26.
  20. "The World of the Deaf," The Washington Post, 26a de Februaro, 1978, p. G1.
  21. Convención Interamericana para la Eliminación de todas las Formas de Discriminación contra las Personas con Discapacidad
  22. La ONU y las personas con discapacidad
  23. CNDH, Convención sobre los Derechos de las Personas con Discapacidad y su protocolo facultativo, México, 2015.
  24. Resolución de 18 de febrero de 2019, de la Dirección General de Bellas Artes, por la que se incoa expediente de declaración de las Lenguas de Signos en España como manifestación representativa del Patrimonio Cultural Inmaterial. BOE.es - BOE-A-2019-3386 Alirita en 2021-03-14 En [www.boe.es]
  25. Linton, Simi. (1998) Claiming Disability Knowledge and Identity, p. 9.
  26. Linton, Simi. (1998) Claiming Disability Knowledge and Identity. Nov-Jorko: New York University Press, p. 9.
  27. Wüllenweber, Ernst; Georg Theunissen, Heinz Mühl. (2006) Pädagogik bei geistigen Behinderungen: ein Handbuch für Studium und Praxis (Education for intellectual disabilities: A manual for study and practice) (germane), p. 149. ISBN 3-17-018437-7.
  28. Geistige Behinderung - Normtheorien nach Speck und Goffman.. Heilpaedagogik-info.de. Alirita 2014-05-12.
  29. Zuschreibungstheorie nach Speck alirita en 17a de Januaro 2012
  30. 30,0 30,1 Patricia Cayuela La discapacidad no es un impedimento al camino del futuro Mi Periódico Digital, 17a de marto 2012. Alirita la 25an de novembro 2014
  31. (June 2004) “Defining Sexual Health: A Descriptive Overview”, Archives of Sexual Behavior 33 (3), p. 189–95. doi:10.1023/B:ASEB.0000026619.95734.d5. 
  32. 32,0 32,1 Sex and disability: Sex after spinal cord injury. Alirita 20a de februaro 2009.
  33. Tepper, Mitchell S. (2000). «Sexuality and Disability: The Missing Discourse of Pleasure». Sexuality and Disability 18 (4): 283-290. doi:10.1023/A:1005698311392.
  34. Humanity & Inclusion (3a de Februaro, 2018) ISPO Partner Handicap International Becomes Humanity and Inclusion. IPSO. Arkivita el la originalo je 2024-02-04. Alirita 16a de Februaro, 2019.
  35. Handicap International UK Handicap International website. Handicap-international.org.uk. Alirita 2012-03-14.