Inventionen und Sinfonien

muzika verko de J. S. Bach

La Inventionen und Sinfonien [Invencioj kaj simfonioj] estas verkkolekto de Johann Sebastian Bach, konsista el 15 duvoĉaj (BWV 772–786) kaj 15 trivoĉaj (BWV 787–801) polifoniaj komponaĵoj por klavarinstrumento(ekz. klavikordoklaviceno). La originala titolo tekstas „Vera instruilo“ (vd. malsupren).

Ekesto kaj alordigo redakti

Komence la duvoĉaj pecoj titoliĝis „Praeambulum“ kaj la trivoĉaj „Fantasia“; ili estis eroj deKlavarlibreto por Wilhelm Friedemann Bach el 1720. En 1723 Bach denove kopiis ilin netaskribe – en nova alordigo kaj kun la nova titolo, kun multaj kromaj ornamoj kaj malmultaj korektadoj resp. ritmaj ŝanĝoj. Krome ekzisti pluaj du kopioj, tiu de nekonata lernanto de Bach, eble ĉ. 1723, kaj tiu de Nicolaus Gerber von 1725. Ambaŭ montras abundan ornamadon.[1] Nuntempe oni foje ankaŭ uzas krome la nomon „Du- kaj trivoĉaj invencioj“ (latine inventio = „Inventaĵo“).

En sia netoskribo el 1723 Bach ordigis la invenciojn kaj simfonioj alsuprajn laŭ tonaloj. Ne ekzistas pecoj en tonaloj tiutempe malkutimaj, male al „Bontemperita klavarinstrumento“.

Karaktero kaj intenco redakti

La invencioj kaj simfonioj ne estas nur foje ludataj pecoj, sed ankaŭ ludoteknikaj studaĵojpor iom progresinta ludanto kaj kompoziciaj instrukcioj,[2] kaj Kontribuaĵoj al filozofio de muziko.[3] Ili enhavas multajn ekzemplojn de kontrapunkta komponmaniero.

Bach metis jenan titolon kiel "uzinstrukcio" antaŭ la manskribaĵon el 1723:

Auffrichtige Anleitung,
Wormit denen Liebhabern des Clavires,
besonders aber denen Lehrbegierigen, eine deüt-
liche Art gezeiget wird, nicht alleine (1) mit 2 Stimen
reine spielen zu lernen, sondern auch bey weiteren pro-
greßen auch (2) mit dreyen obligaten Partien richtig
und wohl zu verfahren, anbey auch zugleich gute inventio-
nes nicht alleine zu bekommen, sondern auch selbige wohl
durchzuführen, am allermeisten aber eine cantable
Art im Spielen zu erlangen, und darneben einen
starcken Vorschmack von der Composition zu über-
kommen.
Verfertiget
Anno Christi 1723
von Joh: Seb: Bach.
Hochfürstlich Anhalt-Cöthe-
nischen Capellmeister[4]
Vera instruilo,
Per kiu al la amatoroj de la klavarinstrumento,
ĉefe tamen al la lernemuloj, estas mon-
trata klara maniero, ne nur lerni (1) nete
ludi kun 2 voĉoj, sed ankaŭ je pluaj pro-
gresoj ankaŭ (2) procedi kun tri devigaj voĉoj ĝuste
kaj bone, krome ankaŭ samtempe ne nur ricevi bonajn invent-
ojn , sed ankaŭ bone realigi
tiujn, plej ĉefe tamen ricevi kanteman
manieron de ludado, kaj krome ricevi
pri kompozicio fortan
guston.
Pretigita
Jaro de Kristo 1723
far Joh: Seb: Bach.
Altprinca Anhalt-Cöthe-
n-a Kapelmajstro

La unuopaj invencioj redakti

Invencio 1, C-Dur c, BWV 772
La mallonga, duontakta temo jam kondiĉigas la egalvaloran uzadon de ĉiuj fingroj[5], por sekvencaj pasaĝoj ĝiaj du duonoj estas uzataj sendependaj unu de la alia. Jam en la tria takto Bach enkondukas la invertadon kaj uzas ĝin egalrajta kun la originala formo. Unu el la kopioj variigas la terciojn de la temo al trioletaj gamopasaĝoj; esas neklare, ĉu ĉi tiu elskribita ornamaĵo devenas de Bach[6].
Invencio 2, c-minora c, BWV 773
Strikta kanono en granda distanco de du taktoj inter la voĉkomencoj kun tipa kontrapunktaĵo el suspirmotivooj. En la unua triono la supravoĉo gvidas, tiam sekvas la sama kanono kun interŝanĝitaj voĉoj en g-minoro, finfine la unua detranĉaĵo estas reekprenata.
Invencio 3, D-maĵora 3/8, BWV 774
Triparta formo; la plurfoje modulanta mezparto enkondukas ankaŭ variaĵon de la temo kun klare pli longa antaŭtakto. Reekprenado kun vualita komenco kaj interŝanĝitaj voĉoj, trompfinaĵo kondukas en la kodon.
Invencio 4, d-minora 3/8, BWV 775
La komponaĵo tre similas laŭ sia triparta strukturo al la antaŭa komponaĵo.
Komponisto Helmut Lachenmann verkis trian voĉon por ĉi tiu invencio, kiu tamen ne sekvas la hemiolojn je la finaĵoj kaj pro tio stile ne konvinkas.
Invencio 5, E♭-maĵora c, BWV 776
Bureeca temokapo kaj akompanaj, pli nekarakteriza deksesonaj pasaĝoj. La komponaĵo komencas kiel fugo kaj prezentas la temokomencon sur ĉiuj taŭgaj ŝtupoj, tiel ke la komenco de la reekprenado estas tute ne ekkonebla.
Invencio 6, E-maĵora 3/8, BWV 777
La komponaĵo konsistas kiel ununura en ambaŭ kolektoj el du ripetataj partoj – laŭ maniero de stiligita dancmovimento. Karakteriza estas la paŝado de la du voĉoj en ritme forŝovitaj okonaj gamoj (sinkopoj); kiel kontrasto estas enkondukata antaŭtakta anapestomotivo. La dua parto komencas per interŝanĝitaj voĉoj en la dominanta tonalo. Malgraŭ la tri-takto la komponaĵo rezignas pri hemioloj je la finaĵoj.
Invencio 7, e-minora c, BWV 778
La komence enkondukita motivo evoluas iom post iom per plilongigo de la antaŭtakto al longaj sesdekonaj ĉenoj kaj ankaŭ je la reekprenado de la toniko ne aperas en la originala formo, tiel ke ne ekestas la impreso de vera reekprenado.
Invencio 8, F-maĵora 3/4, BWV 779
Trisono rompita en okonoj kaj kiel kontrapunkto sekvence desupra gamo formas la teman materialon. La komponaĵo komencas kiel strikta kanono, baldaŭ fariĝanta pli libera; la unua triono moduliĝas al dominanto; la sama materialo je la fino rekondukas al toniko.
Invencio 9, f-minora 3/4, BWV 780
La temo kun siaj esprimivaj saltoj kaj ĝia kontraŭsubjekto (kontraŭtemo) ripetiĝas kun interŝanĝitaj voĉoj, poste ili estas uzataj por vastaj moduladoj. La harmonia intenseco kondukas al senpaŭza okupigo de ambaŭ manoj, je kio ankaŭ la tri partoj ne klare estas limigitaj unu kontraŭ la alia.
Invencio 10, G-maĵora 9/8, BWV 781
Kiel plejeble granda kontrasto al la antaŭa invencio jen sekvas klare modesta „pastorala“ harmoniko; jam la komenca motivo nur estas trisonorompaĵo, kaj la tuta komponaĵo konsistas el senpaŭze trairaj okonoj sen okulfrapa kontrasto. La materialo kontinue pluevoluas; nur la komenco de la mezparto kaj de la reekprenado estas markitaj per laŭtona aperado de la komenca motivo.
Invencio 11, g-minora c, BWV 782
Per du taktoj tre longa temo aperas alterne en la du voĉoj kaj estas akompanata de ĉiam novaj kontrapunktoj – Bach sukcesas uzi ĉi tie al- kaj desuprantan kromatismon kun egala memkomprenebleco. La finaj taktoj estas okulfrape sentema pasaĝo.
Invencio 12, A-maĵora 12/8, BWV 783
Plenkonstruita fugo, kiu vivas de la kontrasto inter la temo, konsista el ripetata tono kun sekva trilo, kaj kontrapunkto el virtuozaj trisonorompiĝoj. La du interludoj uzas unuvoĉan pasaĝon, en kiu la du manoj interŝanĝas je mallongaj interspacoj.
Invencio 13, a-minora c, BWV784
La temo memorigas laŭ ritma strukturo pri la unua invencio, baziĝas tamen sur trisonorompiĝoj. La komponaĵo koncentriĝas precipe sur la harmonia evoluo kaj adaptas por tio la melodian formon de la temo.
Invencio 14, B♭-maĵora, c, BWV 785
La komponaĵo ekestigas grandan arkon per sia longa temo, kiun la baso reekprenas nur post interludo. La tema kernmotivo tiam estas uzata per pluraj moduligaj, trakondukaj pasaĝoj ĝis okulfrapa kulmino, en kiu ambaŭ manoj tute homofonie estas kondukataj en tercioj. Nur tiam la atendita streto kondukas en la finaĵon.
Invencio 15, b-minora, c, BWV 786
La ciklo finiĝas per plenkonstruita duvoĉa fugo – je la komenco kun netema subtena baso, poste kun firma kontrapunkto. Ĝi havas tri verajn trakondukaĵojn, el tiu la dua en la paralela maĵortonalo, la tria prezentas la temon nur en la baza tonalo kaj finas tiel per klara harmonia stabileco la ciklon.

La unuopaj simfonioj redakti

Simfonio 1, C-maĵoro c, BWV 787
La komponaĵo komencas kiel trivoĉa fugo, plua komenco de baso ŝajnigas kvarvoĉecon. La temo baldaŭ estas ankaŭ invertata, sed ofte ne tute precize imitata, tiel ke post mallonga tempo ĉiu gamopasaĝo havas teman efekton.
Simfonio 2, c-minoro 12/8, BWV 788
Trisoneca temo imitata de dua voĉo en kanono en oktavo; per eniro de la baso estiĝas kontraŭtemo el kurantaj deksesonoj. Plej malfrue ekde la mezo de la komponaĵo la temokapo sola estas sekvencata; ankaŭ en la reekprenado la temo ne plu aperas en plena longeco.
Simfonio 3, D-maĵoro c, BWV 789
En ĉi tiu trivoĉa fugo nur la unua kaj lasta trakondukadoj estas kompletaj, la dua trakondukado havas nur unu temokomencon. Disfendaĵoj de la temokapo estas uzataj por motiva ludo en la vastaj interludoj
Simfonio 4, d-minoro c, BWV 790
La dua duono de la klare galantstila fugotemo sekvencigas la unuan duonon, kaj tio jam indikas la pluan motivan uzadon sur ĉiuj tonŝtupoj. Ekde la mezo (fino de la dua trakondukado) Bach tute diskrete aldonas kromate desuprantan gamiron.
Simfonio 5, E♭-maĵoro 3/4, BWV 791
La komponaĵo elstaras klare el la serio: Baso efikanta laŭ ritmo ostinata (do motive nevarianta) kaj kiel „plukata“ apogas du interimitajn solovoĉojn. Klara aludo sur la sentimentala stilo. Postaj generacioj nomus klare tian komponaĵon karakterpeco.
Simfonio 6, E-maĵoro 9/8, BWV 792
La temo el kurantaj trioletoj estas malmulte karakteriza, kaj tema laboro staras same malmulte en la malfono kiel kontrapunkto – plie intermezo, kiu ĝuste pro sia modesteco kaj diskreteco, per kiu ĝi ebligas al aŭskultanto la koncentradon sur la ĉirkaŭaj komponaĵoj, akcentas la ciklecon de la verko: Elkomponita, sonanta paŭzo. Tamen ĝi enhavas kelkajn surprizojn - kelkajn harmoniajn turnojn, etan kadencon kaj neatenditajn, petolajn deksesonajn ornamaĵojn de la supra voĉo mallonge antaŭ la fino.
Simfonio 7, e-minoro 3/4, BWV 793
La komponaĵo estas tre klare elkonstruita fugo; ekde la dua trakondukado aliras tute neatendite al la temo kontraŭsubjekto el trakuraj deksesonaj ĉenoj, kiuj ĉiam plukuras kaj nur haltas ĉe la reekprenado per tio dramece elstara.
Simfonio 8, F-maĵoro c, BWV 794
Ĉi tiu fugo uzas ekde la dua trakondukado (dua kvarono de la komponaĵo) ankaŭ la alikaze maloftajn stretojn. Ankaŭ la interludoj eltiras sian motivan materialon el la temokapo.
Simfonio 9, f-minoro c, BWV795
La komponaĵo estas tre kromata kaj iomete memorigas pri la preludo f-minora el la bontemperita klavarinstrumento vol. 2 (BWV 881). la temo konsistas el karakteriza suspirmotivo kaj aperas ankaŭ baldaŭ invertite. La forta kromatiko ankaŭ de la kontraŭvoĉoj, la grandaj intervaloj (ĝis la naŭno) kaj la vaste etendiĝaj moduladoj aperigas la komponaĵon kiel unu el la laŭesprimaj kulminoj.
Simfonio 10, G-maĵoro 3/4, BWV 796
Pro la senzorgeco de siaj gamopasaĝoj ĉi tiu komponaĵo efikas post la antaŭa klare kiel intermezo. La temo okulfrapas per sia ritme antaŭanta komenca tono, ĝi estas dumpase plurfoje variata, tiel ke ĝi post la fugigita komenco aperas nure unu fojon en originala formo. La tonalo kaj la malmulte ambiciaj harmoniaj sinsekvoj pensigas – simile al la samtonala invencio – pri pastoralo.
Simfonio 11, g-minoro 3/8, BWV 797
La klara danckaraktero ŝanĝiĝas iomete inter siĉiliano kaj furlano kaj estas reliefigita ankaŭ per la komence tre klara oktakta periodiko. Mallonga motivo iras ĉiam imite tra ĉiuj voĉoj; La komponaĵon ordigas du homofoniaj pedaltone subtenataj pasaĝoj.
Simfonio 12, A-maĵoro c, BWV 798
La temo, fugige enkodukata, konsistas el du motivoj, kiuj postsekve plejparte sendepende unu de la alia estas tralaborataj kaj en la vasta intervoĉoj kontrapunkte estas tavoligitaj unu sur la alian. Ankaŭ la kodo ne plu havas la originalan temon.
Simfonio 13, a-minoro 3/8, BWV 799
La trankvila paspiedeca komponaĵo uzas laŭŝtupe paŝantan temon, kiun ĝi ofte ankaŭ kondukas terciparalele, kaj evoluigas dumpase du tre kontrastajn kontraŭtemojn kun sprita sinkopa karaktero.
Simfonio 14, B♭-maĵoro c, BWV 800
Fugo, kiu ankaŭ stretigas la temon en la lasta trakondukaĵo.
Simfonio 15, b-minoro 9/16, BWV 801
La temo baziĝas sur ripetitaj tonoj kaj finiĝas per virtoza akordrompado – efektoplena finado de la ciklo! Ĝi estas enkondukata kanone inter supra voĉo kaj baso kaj havas fiksan kontraŭsubjekton. Bach uzas la unuan temoparton por motiva laboro en la interludoj.

Similaj verkoj redakti

En sia Clavierübung parto 3 Bach publikigis en 1739 kvar pluajn duvoĉaj verkojn laŭ speco de invencioj, sed de klare pli granda amplekso. Li titoligis ilin tie kvar duetoj.

Cetere de Bach ekzistas nur malmultegaj kontinue duvoĉaj komponaĵoj por klavarinstrumentoj. Fugo e-minora el la unua volumo de Bontemperita klavarinstrumento verŝajne estas la ununura ekzemplo de duvoĉa fugo. La arto de la fugo enhavas kvar tre virtuozajn duvoĉajn kanonojn. Pluaj mallongaj kanonoj sporade konserviĝis, du el ili en Muzika ofero, pluraj aliaj ekestis kadre de la Goldberg-variacioj.

Aŭdekzemploj redakti

Referencoj redakti

  1. Antaŭparolo de Karl Heint Füssl en J.S. Bach: Inventionen und Sinfonien, Ratz/Füssl/Jonas, Wiener Urtext Edition, UT 50042, Schott, 1973, S. 5
  2. Wolfgang Plath: NBA V/5, Kritischer Bericht, Bärenreiter, Kassel und Leipzig, 1963, S. 70ff.
  3. Martin Geck: Bach – Leben und Werk, Rowohlt 2000, S. 574
  4. Zitiert nach Christoph Wolff: Miscellanea musico-biographica zu Johann Sebastian Bach, in Ulrich Leisinger (Hrsg.): Bach in Leipzig – Bach und Leipzig, Leipziger Beiträge zur Bach-Forschung, Konferenzbericht, Leipzig, Olms, 2000, S. 446
  5. Christoph Wolff, Johann Sebastian Bach, 2. Auflage 2007. S. Fischer, Frankfurt am Main, ISBN 978-3-596-16739-5, S. 249
  6. Wolfgang Schmieder: Thematisch-systematisches Verzeichnis der Werke Joh. Seb. Bachs Bach-Werke-Verzeichnis (BWV). Thematisch-systematisches Verzeichnis der musikalischen Werke Joh. Seb. Bachs; Wiesbaden: Breitkopf & Härtel, Ausgabe 1950 (ohne ISBN)

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Inventionen und Sinfonien » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 2918091 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)