Investado estas ekonomia ago, dum kiu oni elspezas la produktitan enspezon por tio, kio laŭ la esperoj alportos profiton. Tiel oni rezignas pri forkonsumado de tiu enspezo por akiri pli grandan profiton en la estonto.

Por ebligi investadon - en landa ekonomio- la tuta produktado devas super la tutan investadon. Ĝis apero de la ŝtatsocialismo, la investojn faris la nur privata sektoro de la kapitalismo. En la 20-a jarcento, la ŝtato iĝis grava investisto en la planekonomiaj landoj (socialismaj kaj evoluantaj).

Oni povas diferenci inter du investaj tipoj: financan investadon kaj investadon per produktaj rimedoj. Kvankam - el vidpunkto de la persono - ambaŭ alportas mongajnon, el naciekonomia vidpunkto, la nure financa investado estas transdono de la posedaĵo, kio ne grandigas la produktan kapaciton.

Antaŭ la 1930-aj jaroj, oni kredis, ke kvanto de la investoj forte dependas de la alto de la interezo. Laŭ postaj esploroj, por la investistoj pli gravas la estontaj ekonomiaj eblecoj, mendoforto kaj profitatendo.

Se la monŝparado ne realiĝas en investado, povas okazi kresko de la senlaboreco, dum se la investoj superas la monŝparaĵojn, povas okazi kresko de la inflacio.

Vidu ankaŭ redakti