Ioneo (helene Ἠιονεύς, latine Eioneus) en la helena mitologio multe da loko ne okupas. Lia filino Dia estis edziniĝonta al Iksiono, filo de lapita reĝo Flegio. Estonta bofilo promesis por la finaĉino riĉajn donacojn, sed kial li invitis Ioneon al la regalfesto kaj por transpreno de la donacoj, preparis por li kaptilon. Antaŭ sia palaco li fosigis kavon kaj plenigis ĝin per amaso da arda ligna karbo. En la kavon Ioneo falis kaj forbrulis.

Tiu ĉi faro elvokis grandan koleron de dioj, inkluzive de la plej alta dio Zeŭso. Li volis doni al Iksiono ŝancon purigi sin de la kulpo kaj invitis lin en sian palacon. Sed Iksiono ne volis pentofari, male volis tenti Zeŭsan edzinon Heran. Zeŭso antaŭrigardis liajn intencojn kaj preparis embuskon, nubeton similan al Hera kaj poste kaptis lin rekte ĉe la ago. Sekvis kruela puno. Zeŭso ĵetis Iksionon en Tartaron jak tie oni enplektis lin en radon, kiu ĉiam turniĝas. Tiel li ankaŭ apartenas al la konataj martiroj Sizifo kaj Tantalo.

Oni sciigas, ke el la nubo fariĝis la diino Nefelo, kiu el tiu ĉi okazaĵo naskis la unuan Kentaŭron.


FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Éioneus en la ĉeĥa Vikipedio.