Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri luno de Jupitero. Por informoj pri la samnoma heroino de la helena mitologio, vidu la artikolon Io (mitologio).

Iono, helene Ἰώ, latine Īō, Iōnis, estas luno de Jupitero, unu el la plej kolorhavaj kaj belaspektaj astroj de la sunsistemo. Ĝia nomo venas el Iona, kiu estis amoratino de Jupitero. Ĝia plej evidenta koloro estas oranĝo.

Iono
Verkolora bildo fotita de la sondilo Galileo
Verkolora bildo fotita de la sondilo Galileo
Proprecoj de la orbito
Granda duonakso 421 800 km
Periapsido – Apoapsido 420 000 – 423 400 km
Discentreco 0,0041
Orbita inklinacio 0,05°


Sidera periodo 1,769 d
Meza cirkulrapido 17,334 km/s
Fizikaj proprecoj
Kategorio Satelito de Jupitero
Ekvatora – Polusa diametro 3660 × 3630,6 km
Maso 8,931 9×1022 kg
Meza Denso 3,528 g/cm³
Ekvatora falakcelo je surfaco 1,79 m/s²
Fuĝrapido 2,558 km/s
Rotacia periodo 1,769 d
Inklinacio de la rotacia akso
Albedo 0,63
Absoluta magnitudo -1,6
Proprecoj de la atmosfero
Temperaturo surfaca
min. – meza – maks.
130 K (ekster ardaj punktoj)
Ĉefaj komponantoj

sulfurdioksido kaj alioj (tre maldensa)

Historio kaj alioj
Malkovrinto Galilejo kaj Marius
Malkovrinta dato 7-a de januaro 1610
vdr

Iono estas la plej proksima galileja satelito de Jupitero. Iono estas la trie plej granda luno ĉirkaŭ Jupitero, kiu havas pli ol 60 lunojn. Ĝi estas la kvare plej granda luno en la sunsistemo.

La itala sciencisto Galileo Galilei malkovris Ionon la 7-an de januaro 1610.

Vulkanismo redakti

 
La iona vulkano Pillan Patera.

La proksimeco de Iono al la gasgiganto Jupitero kaŭzas la fandiĝon de la iona kerno, pro la efikoj de tajda frapvarmigo. Tiu frapvarmigo respondecas pri la tre aktiva vulkanismo de tiu astro. La vulkanismo estas tiel intensa, ke la iona surfaco estas la plej juna de la tuta sunsistemo; ĝi ĉiam estas renovigita de novaj elvulkanaj materialoj. Ĝia surfaco subsugestas al iuj pri la aspekto de pico.

Iono estas rimarkinda pro siaj aktivaj vulkanoj. En la sunsistemo, konata vulkanismo estas observata ankaŭ sur Tero, Tritono kaj Encelado. Iono estas la plej vulkane aktiva astro de la sunsistemo.

Male al teraj vulkanoj, ionaj vulkanoj elĵetas sulfurajn substancojn, eble inkluzive de sulfura dioksido.

Tajdoj redakti

La energio necesa por la aktiveco probable devenas de tajdaj interagoj inter Iono, Eŭropo, Ganimedo kaj Jupitero. La tri lunoj havas orbitan resonancon je 4:2:1. Kvankam Iono ĉiam montras la saman flankon al Jupitero, la ĉeesto de Eŭropo kaj Ganimedo iom flagrigas ĝin. Ĉi tiu interago misformas la surfacon de Iono, kiu supreniĝas kaj malsupreniĝas je ĝis 100 metroj, kaj kaŭzas varmon pro ena frotado.

Magneta kampo redakti

La orbito de Iono ankaŭ trairas la liniojn de la magneta kampo de Jupitero; tio kaŭzas elektran kurenton. Kvankam tio ne estas grava energifonto, kompare kun la varmiĝo pro tajdaj fortoj, tiu kurento disperdas povon je pli ol 1 teravato, kun potencialo je pli ol 400 000 voltoj. Tiu elektra kurento forpelas jonigitajn atomojn venantajn de Iono je mil kilogramoj ĉiusekunde. Tiuj jonigitaj partikloj formas toron, kiuj intense radias en ultraviola radiado ĉirkaŭ Jupitero. La partikloj, kiuj eliĝas el tiu toro estas parte respondecaj pri la escepte ampleksa magnetosfero de Jupitero. La freŝdataj datumoj de la sondilo Galileo montras, ke Iono povus havi propran magnetan kampon.

La loko de Iono rilate al Tero kaj Jupitero forte influas la intensecon de la emisio de jupiteraj radioondoj kaptitaj sur Tero. Jupitero estas intensa kaj neregula fonto de radioondoj inter 500 kHz kaj 40 MHz, kaj tiujn radiajn emisiojn ŝajne regas Iono.

 
Surfacmapo de Iono.

Erupcioj redakti

 
La iona vulkano Tvashtar.

Oni mezuris, ke iuj vulkanaj erupciaĵoj supreniras je pli ol 300 kilometroj super la surfaco antaŭ ol refali, la materio estas forĵetita de surfaco je rapido de ĉirkaŭ 1 000 m/s. Tiuj vulkanaj erupcioj estas tre ŝanĝiĝemaj; dum la kvar monatoj inter la alveno de sondiloj Voyager 1 kaj 2, iuj el ili ĉesis kaj aliaj komenciĝis. La falaĵoj ĉirkaŭ la vulkanoj ankaŭ aliaspektiĝas.

Interna konsisto redakti

 
Ebla modelo de la internaĵo de Iono kun kerno (grize) de fero aŭ fera sulfido, parte fandiĝanta silikata mantelo (oranĝe), kaj ekstera silikata krusto (brune).

Malsame al plejparte da lunoj de la pliekstera parto de la sunsistemo, la konsisto de Iono iom similas al tiu de tersimilaj planedoj, kiuj ĉefe enhavas magmon riĉan je silikatoj. Freŝaj datumoj de la sondilo Galileo montras, ke Iono havas kernon kun almenaŭ 900-kilometra radiuso konsistanta el fero, eble miksita kun fera sulfido.

Atmosfero redakti

Iono posedas treege maldensan atmosferon kun alteco de 120 kilometroj, kiu konsistas el sulfurdioksido kaj eble ankaŭ eta ero da ceteraj gasoj. La 700 kilometrojn alta jonosfero konsistas el sulfuraj, oksigenaj kaj natriaj jonoj. Ĝi perpetue renoviĝas pro vulkana aktiveco, ke tiele la partiklomalapero pere de la interagado kun la magnetosfero de Jupitero estas reegaligata.

Koloniiĝo redakti

La iona surfaco estas geologie aktiva. Do, la ebla koloniiĝo de ĝia surfaco per artefaritaj kupoloj kaj loĝejoj estus riska.