Ipolitas Cieška (naskiĝis la 12-a de aŭgusto 1908 en Vilnius; mortis la 11-a de junio 1960 en Vilnius) estis pedagogo; filo de simpla bienlaboristo, li impete strebis al supera klereco.

Ipolitas Cieška
Persona informo
Naskiĝo 12-a de aŭgusto 1908
en Vilnius
Morto 11-a de junio 1960
en Vilnius
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1928
vdr

Dek jarojn li instruis en elementa lernejo kaj samtempe korespondmaniere finis Pedagogian Instituton en Vilnius. En la sama instituto li lekciis pri litova kaj eksterlanda literaturo, okupiĝis ankaŭ pri sciencaj studoj, verkis kaj defendis disertaĵon "La elementoj de verkoj de Adam Mickiewicz en litova literaturo". En periodaĵoj publikigis du apartajn E-kursojn. En 1959 kunaŭtore kun Juozas Petrulis li preparis kaj aperigis ampleksan E-lernolibron por litovoj. Instruis E-on en kursoj kaj rondetoj, propagandis per prelegoj kaj artikoloj. Lia lasta antaŭmorta laboro estis "La litovlingvaj elementoj en Esperanto", kiun li antaŭ morto prezentis al revuo "Esperantologio".

Fonto redakti