Irén Zilahy
Irén Zilahy [zilahi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zilahy Irén estis hungara aktoro, operetkantisto, subreto. Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Gajdzinszky Irén Mária, ŝiaj familiaj nomvariantoj estis Gajdzsinszky aŭ Gajdinszky. Ŝia edzo estis László Benedek (kuracisto), ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Benedek Lászlóné (laŭ okcidenteŭropa nomsistemo Irén Benedek).
Irén Zilahy | |
---|---|
Irén Zilahy en 1937 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Gajdzinszky Irén Mária |
Naskiĝo | 10-an de aŭgusto 1904 en Kaposvár |
Morto | 3-an de aprilo 1944 (39-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | László Benedek |
Okupo | |
Okupo | aktoro • kantisto |
Irén Zilahy[1][2] naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1902 (ekzistas pluraj aliaj informoj) en Kaposvár, ŝi mortis la 3-an de aprilo 1944 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Irén Zilahy lernis en transilvaniaj urboj (depost 1919 jam Rumanio). Pro sukcesa deklamo ŝi estis allogita al teatrejo de Arad (urbo). Komence ŝi ludis en hungarlingvaj teatroj en Rumanio kun teatra trupo de Mihály Fekete (aktoro). Baldaŭ ŝi aperis en Teatro Városi (1927-1930) kaj aliaj ĉefurbaj teatroj. Ŝi lernis germane kaj france, pli poste en 1931 ŝi jam estis aŭstria aktoro, poste franca aktoro. Ŝi edziniĝis en 1937 kaj ŝi retiriĝis de la scenejo, tamen ŝi tenis la filmajn rolojn. Dum la unua bombardado de Budapeŝto ŝi iris al propra bunkro, tamen la bunkro estis plene trafita kaj ŝi tuj mortis.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti
- György Jarnó: Az erdészleány (opereto) - Krisztina
- Lajos Lajtai:
- Mesék az írógépről (opereta versio) - Baba
- A régi nyár (opereto) - Zsuzsi
- Miklós Brodszky: Szökik az asszony (opereto) - Ripsz
- Jenő Rejtő: Úrilány szobát keres - Klári Székely (same en hungara filmo)
Ŝiaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Aranypáva (1929) - Minny
- Paprika (1930) - Ila
- Quadrille d'amour (1935) - Irène
- Le prince Bouboule (1939) - princido Sonia
Anekdoto (historieto) pri Zilahy redakti
Pro la hungaraj sukcesoj germana direktoro venis kaj diris: Se vi bone parolas germane, vi ricevos rolojn en Vieno. Si respondis, momente ne, sed post 3 monatoj jam jes. Ŝi tuj foriris, aĉetis lernolibron kaj trovis instruiston. Fakte ŝi post 3 monatoj ŝi rolis en Vieno.
Memorigiloj redakti
- memortabulo en Budapeŝto