Armeo de Irako

(Alidirektita el Iraka Armeo)

La armeo de Irako (arabe القوات المسلحة العراقية) estas la armeo de la respubliko Irako. Ĝi precipe konsistas el la Iraka Terarmeo (القوة البرية العراقية), la Iraka Aerarmeo (القوة الجوية العراقية), kaj la Iraka Mararmeo (القوات البحرية العراقية) - aldoniĝas aerdefenda unuo kaj unuo nomata "specialaj operaciaj fortoj" ( قوات العمليات الخاصة العراقية).

Armeo de Irako
armitaj fortoj
Komenco 1921 vd
Lando(j) Irako vd
Sidejo Bagdado
vdr
emblemo de Irako (2008)
emblemo de Irako (2008)

La armeo de Irako havas longan sed ne precipe sukcesan historion. Ĝi estis komence formita en la fruaj 1920-aj jaroj. Ses militistaj puĉoj estis iniciatitaj de la armeo inter 1936 kaj 1941. La armeo unue havis batalon en la Angla-Iraka Milito de 1941. Ili batalis kontraŭ Israelo en la Araba-Israela Milito de 1948, en la Sestaga Milito de 1967 kaj en la Milito de Jom Kippur en 1973. Du militoj kun la kurdoj estis batalitaj en 1961-70 kaj 1974-75. Multe pli granda konflikto estis la Irana-Iraka Milito, iniciatita de la irakanoj en 1980, kiu daŭrigis ĝis 1988. Poste Irako komencis la invadon de Kuvajto kiu kondukis al la Golfa Milito de 1991, kiu kondukis siavice al alfrontoj super la irakaj sen-flugaj zonoj dum la 1990-aj jaroj, kaj fine la Iraka Milito de 2003. la iraka armitaj fortoj havis miksitan sukceson ĉe la strategia nivelo, sed dum la plimulto de sia historio suferis pri malsukcesa taktika realigo de la strategiaj planoj.