Irina BOKOVA (bulgare Ирина Бокова; naskiĝis la 12an de julio 1952) estas bulgara politika kaj socia aganto, diplomato. Ekde oktobro 2009 ŝi estas Ĝenerala Direktoro de UNESCO.

Irina Bokova
Persona informo
Ирина Георгиева Бокова
Naskiĝo 12-an de julio 1952 (1952-07-12) (71-jaraĝa)
en Sofio
Lingvoj bulgara vd
Ŝtataneco Bulgario vd
Alma mater MGIMO • John F. Kennedy School of Government • First English Language School vd
Partio Bulgara Socialisma Partio vd
Subskribo Irina Bokova
Profesio
Okupo diplomatopolitikisto • partoprenanto de internacia forumo vd
Laborkampo politikodiplomatio vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bokova naskiĝis en konata bulgara politikista familio. Ŝia patro Georgi Bokov estis altranga membro de la Bulgara Komunista Partio, laboris kiel ĉefa redaktoro de la oficiala partia organo „Rabotniĉesko delo“. La pli aĝa frato de Bokova nuntempe estas ambasadoro de Bulgario en Slovenio.

Universitatan kleron Bokova ricevis en Moskvo, en la Moskva ŝtata instituto pri internaciaj rilatoj (MGIMO), kiun ŝi finis en 1976. En 1982—1984 ŝi estis konstanta reprezentanto de Popola Respubliko Bulgario ĉe UN. Ekde novembro 1996 ĝis februaro 1997 ŝi estis ministro pri eksterlandaj aferoj de Bulgario. Ekde 2005, kiam socialistoj revenis al potenco, ŝi servis kiel ambasadoro en Francio kaj reprezentanto de Bulgario ĉe UNESCO.

Post ŝi estis elektita Audrey Azoulay kiel Ĝenerala Direktoro de UNESCO.

Eksteraj ligiloj redakti