La irlanda pundo (irlande punt Éireannach, angle Irish pound) inter la jaroj 1925 kaj 1999 estis la nacia valuto de la Respubliko de Irlando kaj ankoraŭ uziĝis kiel pagilo ĝis la fino de la jaro 2001. Dum januaro kaj februaro 2002 eblis pagi kaj per la malnova nacia kaj per nova eŭropa valuto, kaj ekde la 1-an de marto 2002 la moneroj kaj monbiletoj ne plu uzeblas por pagado, sed nur interŝtanĝeblas al la valuto eŭro. Unu pundo korespondis al 100 «pinginoj» (pencoj). Oficiala mallongigo de la valuto estas IEP — el tio «IE» (aŭ en interretaj adresoj «.ie») estas la internacia mallongigo por Irlando (angle Ireland kaj irlande Eire) kaj P estas la unua litero de pundo.

irlanda pundo
eksvaluto • valuto
Ŝtato: Irlando
Subdivido: 100 pencoj
Kodo laŭ ISO 4217: IEP
Mallongigo:
Enkondukita 1925
Likvidita 1999
Ŝanĝokurzo 1 EUR=0,787564 IEP

(fiksa)

1 IEP (serio B, 1975—1990)
1 IEP (serio B, 1975—1990)
vdr

La moneroj de la irlanda pundo signife pli grandis ol la paralelaj moneroj de la brita pundo. Post la restrukturiĝo de la valuto laŭ la dekuma sistemo dum la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento en Irlando samkiel en Anglio validis la simpla regulo, ke unu pundo egalis al 100 pencoj. Antaŭe la sistemo estis la jena: 12 pencoj = 1 ŝilingo, 2 ŝilingoj= 1 floreno, 2 ŝilingoj kaj 1 sespenca monero)= 1 duona pundokvarono, 5 ŝilingoj= 1 pundokvarono, 10 ŝilingoj = 1 duona ora pundmonero kaj 20 ŝilingoj = 1 ora pundomonero.

Tuj antaŭ la enkonduko de la valuto eŭro ekzistis moneroj en valoro de 1, 2, 5, 10, 20, 50 pinginoj (pencoj) kaj 1 pundo, kaj monbiletoj en valoro de 5, 10, 20, 50 kaj 100 pundoj.

La membreco de Irlando en la Eŭropa Valuta Sistemo signifis la finon de la antaŭa egaleco inter la irlanda kaj la angla pundoj.

Komence de la jaro 2002 la irlanda pundo en rilato 0,787564:1 anstataŭiĝis per la nova valuto eŭro.

Vidu ankaŭ redakti