Ironio devenas de la greka substantivo εἰρωνεία (eironeía) - "ŝajnigi nescion; mokemo; neserioza sinteno"

"Ne fumu!" ŝildo ĉirkaŭita de bildoj de fumanta Sherlock Holmes ĉe la metrostacio Baker Street

La nuntempa signifo estas humuramoka kritiko, ĉefe per ŝajna supozo ke la kritikato posedas kvalitojn, kiujn ĝi evidente ne posedas, aŭ per sinteno kvazaŭ iu afero estus normala, bona aŭ laŭdinda, dum ĝi tre evidente ne estas tia.

La ironia formo de komparo, uzata en sarkasmo, kaj iuj formoj de litotoj povas emfazi onian signifon per la intenca uzado de lingvo, kiu diras la malon de la vero, neas la malon de la vero, aŭ draste kaj evidente subkomprenas faktan ligon.

Ironio estas vortfigurotropo kiu konsistas je diri la malon aŭ kontraŭon de tio kion oni volas diri kaj eĉ tiel la aŭskultanto aŭ leganto komprenas rekte kion oni volis diri. Tio celas specialan nuancon ridigan aŭ gajan. La plej tipa kazo de ironio okazas dum ĉiutaga parolado, kiam ofte nur unu vorto estas uzata en tia senco, ekzemple kiam oni diras al iu kiu faris aŭ diris stultaĵon: “Kiom inteligenta vi estas!” Kompreneble en tiu kazo la frazo estu prononcata per specifa ironia intonacio.

Interalie ironio estis metodo de dialektiko uzata de Sokrato, per kiu li celis demonstri la absurdecon de la kontraŭa tezo, ŝajne supozante ĝin vera kaj montrante ke tio kondukas al stultaj konkludoj. Kiel multaj aliaj verkistoj, de ĉiuj tempoj, ankaŭ Voltaire multe uzis ironion.

En literaturaj tekstoj la ironio povus esti pli ampleksa kaj eĉ daŭrigi tutan libron, kaze de satiraj verkoj, ekzemple. Oni vidu suban paragrafon elplukita de Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári (SAT, Parizo, 1998). En tiu tekstero je la komenco de la romano la ĉefrolulo parolas pri la deziro de sia “kara” edzino por vidi lin enŝipigita en danĝerega regiono, kie tre probable la ŝipo estos alfundigita de la malamikaro, kio vere okazos. La edzino estas “ideala modelo de la edzina fidelo” sed volas, ke sia edzo mortiĝu kaj ŝi vivu tre bonan vivon danke al rekompenco. La ironio koncentriĝas en la unuaj vortoj de la paragrafo, sed etendiĝas laŭ la tuta tekstero, ĉapitro kaj eĉ alimaniere tra la tuta romano.

“Mia edzino kiu estis ĉiam la ideala modelo de la edzina fidelo kaj de patrino, kiu laŭmaniere de fervora kaj virta vivkunulino, neniam laciĝis min senĉese admoni per siaj konsoloj kaj stimuladoj pri miaj edzaj devoj, -tuj komprenis la situacion kaj instigis min senprokraste peti translokigon al la Invincible.”

Vidu ankaŭRedakti