Irshad Manji (naskiĝis en 1968 en Ugando) estas kanada verkisto de egipta kaj guĝarata deveno, iama ĵurnalisto kaj televida produktanto. Ŝi pledas por la modernigo de sia kredo, la islamo, forte pledante samtempe por feminismo kaj GLAT-ratjoj. Inter 2006 kaj 2012 ŝi estis altranga membro de la Eŭropa Fondumo por Demokratio kun sidejo en Bruselo[1].

Irshad Manji
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1968 (1968-01-01) (56-jaraĝa)
en Ugando
Religio islamo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco KanadoUgando vd
Alma mater Universitato de Brita Kolumbio vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • verkisto vd
Aktiva dum 1990– vd
Verkado
Verkoj The Trouble with Islam Today ❦
Allah, Liberty and Love – The Courage to Reconcile Faith and Freedom vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivkuro redakti

Manji naskiĝis apud Kampalo en Ugando[2] kaj venis kune kun sia familio al Kanado kiel rifuĝintoj kiam ŝi havis kvar jarojn[3]. En tiu tempo la uganda diktatoro Idi Amin forpelis ĉiujn azianojn kaj aliajn ne-afrikanojn el Ugando[4].

Ŝi studis historion ĉe la Universitato de Brita Kolumbio. Inter 1998 kaj 2001 ŝi estis produktanto de televida programo, Q Files en la televida kanalo Citytv . Ŝi ankaŭ estis gastigantino kaj produktanto de aliaj programoj. Ŝi estas nuntempe direktoro de la kanada televida kanalo VERB, kiu fokusiĝas gejunulojn kaj kulturan diversecon. Ŝi ankaŭ havas sian propran televidan programon en TVOntario.

Manji estas la direktorino de la "Moral Courage Project" en la Universitato de Novjorko.

Koncepto de la sendependa islama tradicio Ijtihad redakti

En la lastaj jaroj ŝi estis konata pro ia kritikema pozicio kontraŭ la islama fundamentismo kaj la ortodoksaj interpretoj de la Korano. La tagĵurnalo The New York Times priskribas ŝin kiel la plej malbona inkubo de Osama bin Laden.

En ŝia defendo de la kritika pensado, nomata ankaŭ ijtihad (araba por 'rajto je religiaj interpretadoj'), Manji kreis organizaĵon dediĉitan al la starigo de reto por islamanoj kiuj interesiĝas pri liberala reformo de la islamo.

Irshad Manji ne surmetas hiĝabon ĉar ŝi interpretas la Koranon tiel ke hiĝabo estis nur surmetita de virinoj kaj filinoj de Profeto Mohamedo.

Verkaro redakti

Risking Utopia: On the Edge of a New Democracy (1997)

The Trouble with Islam: A Muslim's Call for Reform in Her Faith (2002)

Don't Label Me (2019)

Eksteraj ligiloj redakti

(angla) Oficiala retejo de Irshad Manji

(angla) Klarigoj pri la starpuntkoj de Irshad Manji

Referencoj redakti

  1. (en) "Reconciling Islam with Freedom Arkivigite je 2019-12-12 per la retarkivo Wayback Machine", la germana Fondaĵo Marshall de Usono, la 14-an de majo 2007, alirite la 12-an de decembro 2019.
  2. (en) Hume, Stephen, "Canada 150: Irshad Manji, challenging Muslim doctrine". Vancouver Sun, la 11-an de marto 2017.
  3. (en) Bret Stephens, "Lady Gaga Versus Global Jihad", ISSN 0099-9660, The Wall Street Journal, la 4-an de junio 2012.
  4. (en) Lichter, Ida (2009). Muslim Women Reformers: Inspiring Voices Against Oppression. Prometheus Books. paĝo 93. ISBN 978-1-61592-502-5.